John 2

第三日,在加利利的迦拿有娶亲的筵席,耶稣的母亲在那里。
La trian tagon okazis edziĝo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo ĉeestis tie;
耶稣和他的门徒也被请去赴席。
ankaŭ Jesuo kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la edziĝo.
酒用尽了,耶稣的母亲对他说:「他们没有酒了。」
Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li: Ili ne havas vinon.
耶稣说:「母亲(原文是妇人),我与你有什么相干?我的时候还没有到。」
Kaj Jesuo diris al ŝi: Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraŭ ne venis.
他母亲对用人说:「他告诉你们什么,你们就做什么。」
Lia patrino diris al la servantoj: Kion ajn li diros al vi, tion faru.
照犹太人洁净的规矩,有六口石缸摆在那里,每口可以盛两三桶水。
Kaj estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj, metitaj laŭ la purigo de la Judoj, enhavantaj po du ĝis tri metretoj.
耶稣对用人说:「把缸倒满了水。」他们就倒满了,直到缸口。
Jesuo diris al ili: Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin ĝis la rando.
耶稣又说:「现在可以舀出来,送给管筵席的。」他们就送了去。
Kaj li diris al ili: Ĉerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis.
管筵席的尝了那水变的酒,并不知道是那里来的,只有舀水的用人知道。管筵席的便叫新郎来,
Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun fariĝintan vino, kaj ne sciis, de kie ĝi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj ĉerpis la akvon), la festenestro alvokis la fianĉon,
对他说:「人都是先摆上好酒,等客喝足了,才摆上次的,你倒把好酒留到如今!」
kaj diris al li: Ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun.
这是耶稣所行的头一件神迹,是在加利利的迦拿行的,显出他的荣耀来;他的门徒就信他了。
Ĉi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj disĉiploj kredis al li.
这事以后,耶稣与他的母亲、弟兄、和门徒都下迦百农去,在那里住了不多几日。
Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj disĉiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn.
犹太人的逾越节近了,耶稣就上耶路撒冷去。
Kaj la Pasko de la Judoj alproksimiĝis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.
看见殿里有卖牛、羊、鸽子的,并有兑换银钱的人坐在那里,
Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj ŝafoj kaj kolomboj, kaj la monŝanĝistojn sidantajn;
耶稣就拿绳子做成鞭子,把牛羊都赶出殿去,倒出兑换银钱之人的银钱,推翻他们的桌子,
kaj farinte skurĝon el ŝnuretoj, li elpelis ĉiujn el la templo, ŝafojn kaj bovojn; kaj elŝutis la monerojn de la monŝanĝistoj kaj renversis la tablojn;
又对卖鸽子的说:「把这些东西拿去!不要将我父的殿当作买卖的地方。」
kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris: Forportu tion de ĉi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco.
他的门徒就想起经上记著说:「我为你的殿心里焦急,如同火烧。」
La disĉiploj rememoris, ke estis skribite: Fervoro pri Via domo min konsumis.
因此犹太人问他说:「你既做这些事,还显什么神迹给我们看呢?」
La Judoj do respondis kaj diris al li: Kian signon vi montras al ni, ĉar vi faras tion?
耶稣回答说:「你们拆毁这殿,我三日内要再建立起来。」
Respondis Jesuo kaj diris al ili: Detruu ĉi tiun sanktejon, kaj mi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj.
犹太人便说:「这殿是四十六年才造成的,你三日内就再建立起来吗?」
La Judoj diris: Kvardek ses jarojn ĉi tiu sanktejo estis konstruata; ĉu vi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj?
但耶稣这话是以他的身体为殿。
Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo.
所以到他从死里复活以后,门徒就想起他说过这话,便信了圣经和耶稣所说的。
Kiam do li leviĝis el la mortintoj, la disĉiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris.
当耶稣在耶路撒冷过逾越节的时候,有许多人看见他所行的神迹,就信了他的名。
Kaj kiam li estis en Jerusalem ĉe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris.
耶稣却不将自己交托他们;因为他知道万人,
Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, ĉar li konis ĉiujn,
也用不著谁见证人怎样,因他知道人心里所存的。
kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, ĉar li mem sciis, kio estas en la homo.