John 19

当下彼拉多将耶稣鞭打了。
Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurĝigis.
兵丁用荆棘编作冠冕戴在他头上,给他穿上紫袍,
Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo;
又挨近他,说:恭喜,犹太人的王啊!他们就用手掌打他。
kaj venis al li, kaj diris: Saluton, Reĝo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la manplatoj.
彼拉多又出来对众人说:我带他出来见你们,叫你们知道我查不出他有什么罪来。
Pilato do denove eliris, kaj diris al ili: Jen mi elkondukas lin al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon.
耶稣出来,戴著荆棘冠冕,穿著紫袍。彼拉多对他们说:你们看这个人!
Jesuo do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili: Jen la homo!
祭司长和差役看见他,就喊著说:钉他十字架!钉他十字架!彼拉多说:你们自己把他钉十字架吧!我查不出他有什么罪来。
Kiam do la ĉefpastroj kaj oficistoj lin vidis, ili kriis: Krucumu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Mem prenu lin kaj krucumu lin, ĉar mi trovas en li nenian kulpon.
犹太人回答说:我们有律法,按那律法,他是该死的,因他以自己为 神的儿子。
La Judoj respondis al li: Ni havas leĝon, kaj laŭ tiu leĝo li devas morti tial, ke li pretendis esti Filo de Dio.
彼拉多听见这话,越发害怕,
Kiam do Pilato aŭdis tiun diron, li des pli timis;
又进衙门,对耶稣说:你是那里来的?耶稣却不回答。
kaj reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo: De kie vi estas? Sed Jesuo nenion respondis.
彼拉多说:你不对我说话吗?你岂不知我有权柄释放你,也有权柄把你钉十字架吗?
Tiam diris Pilato al li: Ĉu vi ne parolas al mi? ĉu vi ne scias, ke mi havas povon krucumi vin, kaj povon liberigi vin?
耶稣回答说:若不是从上头赐给你的,你就毫无权柄办我。所以,把我交给你的那人罪更重了。
Jesuo respondis: Vi havus nenian povon kontraŭ mi, se ĝi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon.
从此,彼拉多想要释放耶稣,无奈犹太人喊著说:你若释放这个人,就不是凯撒的忠臣(原文作朋友)。凡以自己为王的,就是背叛凯撒了。
Ĉe tio Pilato penis liberigi lin; sed la Judoj kriis, dirante: Se vi liberigos tiun, vi ne estas amiko de Cezaro; ĉiu, kiu pretendas esti reĝo, parolas kontraŭ Cezaro.
彼拉多听见这话,就带耶稣出来,到了一个地方,名叫铺华石处,希伯来话叫厄巴大,就在那里坐堂。
Kiam do Pilato aŭdis tiun vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidiĝis sur tribunala seĝo en loko nomata La Pavimo, sed en la Hebrea lingvo Gabata.
那日是预备逾越节的日子,约有午正。彼拉多对犹太人说:看哪,这是你们的王!
Estis la Preparado de la Pasko, ĉirkaŭ la sesa horo. Kaj li diris al la Judoj: Jen via Reĝo!
他们喊著说:除掉他!除掉他!钉他在十字架上!彼拉多说:我可以把你们的王钉十字架吗?祭司长回答说:除了凯撒,我们没有王。
Ili kriegis: Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Ĉu mi krucumu vian Reĝon? La ĉefpastroj respondis: Ni ne havas reĝon krom Cezaro.
于是彼拉多将耶稣交给他们去钉十字架。
Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita.
他们就把耶稣带了去。耶稣背著自己的十字架出来,到了一个地方,名叫髑髅地,希伯来话叫各各他。
Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota;
他们就在那里钉他在十字架上,还有两个人和他一同钉著,一边一个,耶稣在中间。
tie ili krucumis lin, kaj kun li du aliajn, ĉiuflanke po unu, kaj Jesuon meze.
彼拉多又用牌子写了一个名号,安在十字架上,写的是:犹太人的王,拿撒勒人耶稣。
Kaj Pilato ankaŭ skribis titolon, kaj surmetis ĝin sur la krucon. Kaj estis skribite: JESUO NAZARETA, LA REĜO DE LA JUDOJ.
有许多犹太人念这名号;因为耶稣被钉十字架的地方与城相近,并且是用希伯来、罗马、希腊三样文字写的。
Tiun titolon multaj el la Judoj legis; ĉar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj ĝi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke.
犹太人的祭司长就对彼拉多说:不要写犹太人的王,要写他自己说:我是犹太人的王。
Tiam la ĉefpastroj de la Judoj diris al Pilato: Ne skribu: La Reĝo de la Judoj; sed, ke li diris: Mi estas Reĝo de la Judoj.
彼拉多说:我所写的,我已经写上了。
Respondis Pilato: Kion mi skribis, tion mi skribis.
兵丁既然将耶稣钉在十字架上,就拿他的衣服分为四分,每兵一分;又拿他的里衣,这件里衣原来没有缝儿,是上下一片织成的。
Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por ĉiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto.
他们就彼此说:我们不要撕开,只要拈阄,看谁得著。这要应验经上的话说:他们分了我的外衣,为我的里衣拈阄。兵丁果然做了这事。
Ili do diris unu al alia: Ni ne disŝiru ĝin, sed lotu pri ĝi, kies ĝi estos; por ke plenumiĝu la Skribo, kiu diras: Ili dividis miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotis. Tion la soldatoj faris.
站在耶稣十字架旁边的,有他母亲与他母亲的姊妹,并革罗罢的妻子马利亚,和抹大拉的马利亚。
Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena.
耶稣见母亲和他所爱的那门徒站在旁边,就对他母亲说:母亲(原文作妇人),看,你的儿子!
Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan disĉiplon, kiun li amis, diris al sia patrino: Virino, jen via filo!
又对那门徒说:看,你的母亲!从此,那门徒就接她到自己家里去了。
Tiam li diris al la disĉiplo: Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la disĉiplo akceptis ŝin en sian domon.
这事以后,耶稣知道各样的事已经成了,为要使经上的话应验,就说:我渴了。
Jesuo, sciante, ke ĉio jam finiĝis, por ke plenumiĝu la Skribo, diris: Mi soifas.
有一个器皿盛满了醋,放在那里;他们就拿海绒蘸满了醋,绑在牛膝草上,送到他口。
Kuŝis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis ĝin al lia buŝo.
耶稣尝(原文作受)了那醋,就说:成了!便低下头,将灵魂交付 神了。
Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris: Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.
犹太人因这日是预备日,又因那安息日是个大日,就求彼拉多叫人打断他们的腿,把他们拿去,免得尸首当安息日留在十字架上。
La Judoj, ĉar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (ĉar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin.
于是兵丁来,把头一个人的腿,并与耶稣同钉第二个人的腿,都打断了。
Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li;
只是来到耶稣那里,见他已经死了,就不打断他的腿。
sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn;
惟有一个兵拿枪扎他的肋旁,随即有血和水流出来。
tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo.
看见这事的那人就作见证─他的见证也是真的,并且他知道自己所说的是真的─叫你们也可以信。
Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto; kaj li scias, ke li diras la veron, ke vi ankaŭ kredu.
这些事成了,为要应验经上的话说:他的骨头一根也不可折断。
Ĉar tio okazis, por ke plenumiĝu la Skribo: Osto en li ne estos rompita.
经上又有一句说:他们要仰望自己所扎的人。
Kaj ankoraŭ alia Skribo diras: Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis.
这些事以后,有亚利马太人约瑟,是耶稣的门徒,只因怕犹太人,就暗暗的作门徒。他来求彼拉多,要把耶稣的身体领去。彼拉多允准,他就把耶稣的身体领去了。
Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis disĉiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaŭ la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon.
又有尼哥底母,就是先前夜里去见耶稣的,带著没药和沉香约有一百斤前来。
Venis ankaŭ Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksaĵon de mirho kaj aloo, ĉirkaŭ cent funtoj.
他们就照犹太人殡葬的规矩,把耶稣的身体用细麻布加上香料裹好了。
Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kun aromaĵoj, laŭ la kutimo de la Judoj por entombigo.
在耶稣钉十字架的地方有一个园子,园子里有一座新坟墓,是从来没有葬过人的。
Kaj estis ĝardeno en la loko, kie li estis krucumita, kaj en la ĝardeno nova tombo, en kiun ankoraŭ neniu estis metita.
只因是犹太人的预备日,又因那坟墓近,他们就把耶稣安放在那里。
Tien do, pro la Preparado de la Judoj (ĉar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.