John 17

耶稣说了这话,就举目望天,说:父啊,时候到了,愿你荣耀你的儿子,使儿子也荣耀你;
Tion Jesuo parolis; kaj levinte la okulojn al la ĉielo, li diris: Patro, la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin gloru;
正如你曾赐给他权柄管理凡有血气的,叫他将永生赐给你所赐给他的人。
kiel Vi donis al li aŭtoritaton super ĉiu karno, por ke li donu eternan vivon al ĉiuj tiuj, kiujn Vi donis al li.
认识你─独一的真 神,并且认识你所差来的耶稣基督,这就是永生。
Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.
我在地上已经荣耀你,你所托付我的事,我已成全了。
Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari.
父啊,现在求你使我同你享荣耀,就是未有世界以先,我同你所有的荣耀。
Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaŭ ol la mondo ekzistis.
你从世上赐给我的人,我已将你的名显明与他们。他们本是你的,你将他们赐给我,他们也遵守了你的道。
Mi elmontris Vian nomon al la homoj, kiujn Vi donis al mi el la mondo; Viaj ili estis, kaj al mi Vi ilin donis; kaj ili konservis Vian vorton.
如今他们知道,凡你所赐给我的,都是从你那里来的;
Nun ili scias, ke ĉio ajn, kion Vi donis al mi, estas de Vi;
因为你所赐给我的道,我已经赐给他们,他们也领受了,又确实知道,我是从你出来的,并且信你差了我来。
ĉar mi donis al ili la vortojn, kiujn Vi donis al mi; kaj ili akceptis ilin, kaj scias vere, ke mi elvenis de Vi; kaj ili kredas, ke Vi min sendis.
我为他们祈求,不为世人祈求,却为你所赐给我的人祈求,因他们本是你的。
Mi preĝas por ili; mi preĝas ne por la mondo, sed por tiuj, kiujn Vi donis al mi, ĉar ili estas Viaj;
凡是我的,都是你的;你的也是我的,并且我因他们得了荣耀。
kaj ĉio mia estas Via, kaj Via estas mia; kaj mi estas glorita per ili.
从今以后,我不在世上,他们却在世上;我往你那里去。圣父啊,求你因你所赐给我的名保守他们,叫他们合而为一像我们一样。
Mi jam ne estas en la mondo, kaj ĉi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni.
我与他们同在的时候,因你所赐给我的名保守了他们,我也护卫了他们;其中除了那灭亡之子,没有一个灭亡的,好叫经上的话得应验。
Dum mi estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdiĝo, por ke plenumiĝu la Skribo.
现在我往你那里去,我还在世上说这话,是叫他们心里充满我的喜乐。
Sed nun mi venas al Vi; kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian ĝojon ĝis pleneco en si mem.
我已将你的道赐给他们。世界又恨他们;因为他们不属世界,正如我不属世界一样。
Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, ĉar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.
我不求你叫他们离开世界,只求你保守他们脱离那恶者(或作:脱离罪恶)。
Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraŭ la malbono.
他们不属世界,正如我不属世界一样。
Ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.
求你用真理使他们成圣;你的道就是真理。
Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero.
你怎样差我到世上,我也照样差他们到世上。
Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon.
我为他们的缘故,自己分别为圣,叫他们也因真理成圣。
Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero.
我不但为这些人祈求,也为那些因他们的话信我的人祈求,
Kaj mi preĝas ne nur por ili, sed ankaŭ por tiuj, kiuj kredos al mi pro ilia vorto;
使他们都合而为一。正如你父在我里面,我在你里面,使他们也在我们里面,叫世人可以信你差了我来。
por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis.
你所赐给我的荣耀,我已赐给他们,使他们合而为一,像我们合而为一。
Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu;
我在他们里面,你在我里面,使他们完完全全的合而为一,叫世人知道你差了我来,也知道你爱他们如同爱我一样。
mi en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektiĝu en unu; por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis.
父啊,我在那里,愿你所赐给我的人也同我在那里,叫他们看见你所赐给我的荣耀;因为创立世界以前,你已经爱我了。
Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaŭ estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; ĉar Vi amis min antaŭ la fondo de la mondo.
公义的父啊,世人未曾认识你,我却认识你;这些人也知道你差了我来。
Ho Patro justa, la mondo Vin ne konis, tamen mi Vin konis; kaj ĉi tiuj scias, ke Vi min sendis;
我已将你的名指示他们,还要指示他们,使你所爱我的爱在他们里面,我也在他们里面。
kaj al ili Vian nomon mi konigis kaj ankoraŭ konigos, por ke la amo, per kiu Vi amis min, estu en ili, kaj mi en ili.