Jesuo diris al li: Ĉu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaŭ la Patron; kiel vi diras: Montru al ni la Patron?
Ĉu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn.
Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li.
Vi aŭdis, ke mi diris al vi: Mi foriras, kaj mi revenas al vi. Se vi min amus, vi ĝojus pro tio, ke mi iras al la Patro, ĉar la Patro estas pli granda ol mi.