Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante: Ĉi tiu estas li, pri kiu mi diris: Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.
Kaj li diris al li: Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la ĉielon malfermita kaj la anĝelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.