Job 42

约伯回答耶和华说:
Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:
我知道,你万事都能做;你的旨意不能拦阻。
Mi scias, ke Vi ĉion povas fari, Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi.
谁用无知的言语使你的旨意隐藏呢?我所说的是我不明白的;这些事太奇妙,是我不知道的。
Kiu estas tiu, kiu kovras malkompetente la plej altan decidon? Jes, mi parolis sen komprenado pri aferoj, Kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas.
求你听我,我要说话;我问你,求你指示我。
Aŭskultu, kaj mi parolos; Mi demandos Vin, kaj Vi sciigu al mi.
我从前风闻有你,现在亲眼看见你。
Nur per la oreloj mi aŭdis pri Vi; Sed nun mia okulo Vin vidis.
因此我厌恶自己(或译:我的言语),在尘土和炉灰中懊悔。
Tial mi faras al mi riproĉon, Kaj mi pentas en polvo kaj cindro.
耶和华对约伯说话以后,就对提幔人以利法说:「我的怒气向你和你两个朋友发作,因为你们议论我不如我的仆人约伯说的是。
Post kiam la Eternulo parolis tiujn vortojn al Ijob, la Eternulo diris al Elifaz, la Temanano: Mia kolero ekflamis kontraŭ vi kaj kontraŭ viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob.
现在你们要取七只公牛,七只公羊,到我仆人约伯那里去,为自己献上燔祭,我的仆人约伯就为你们祈祷。我因悦纳他,就不按你们的愚妄办你们。你们议论我,不如我的仆人约伯说的是。」
Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep ŝafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob preĝos por vi; ĉar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob.
于是提幔人以利法、书亚人比勒达、拿玛人琐法照著耶和华所吩咐的去行;耶和华就悦纳约伯。
Kaj iris Elifaz, la Temanano, kaj Bildad, la Ŝuĥano, kaj Cofar, la Naamano, kaj faris tion, kion diris al ili la Eternulo. Kaj la Eternulo atentis Ijobon.
约伯为他的朋友祈祷。耶和华就使约伯从苦境(原文是掳掠)转回,并且耶和华赐给他的比他从前所有的加倍。
Kaj la Eternulo redonis la forprenitaĵon al Ijob, kiam li preĝis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe.
约伯的弟兄、姊妹,和以先所认识的人都来见他,在他家里一同吃饭;又论到耶和华所降与他的一切灾祸,都为他悲伤安慰他。每人也送他一块银子和一个金环。
Kaj venis al li ĉiuj liaj fratoj kaj ĉiuj liaj fratinoj kaj ĉiuj liaj antaŭaj konatoj, kaj ili manĝis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin; kaj ĉiu el ili donis al li po unu kesito, kaj ĉiu po unu ora ringo.
这样,耶和华后来赐福给约伯比先前更多。他有一万四千羊,六千骆驼,一千对牛,一千母驴。
Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn; kaj li havis dek kvar mil ŝafojn kaj ses mil kamelojn kaj mil parojn da bovoj kaj mil azeninojn.
他也有七个儿子,三个女儿。
Kaj li havis sep filojn kaj tri filinojn.
他给长女起名叫耶米玛,次女叫基洗亚,三女叫基连哈朴。
Al unu el ĉi tiuj li donis al nomon Jemima, al la dua la nomon Kecia, kaj al la tria la nomon Keren-Hapuĥ.
在那全地的妇女中找不著像约伯的女儿那样美貌。她们的父亲使她们在弟兄中得产业。
Kaj en la tuta lando ne troviĝis virinoj tiel belaj, kiel la filinoj de Ijob; kaj ilia patro donis al ili heredan posedaĵon inter iliaj fratoj.
此后,约伯又活了一百四十年,得见他的儿孙,直到四代。
Kaj post tio Ijob vivis cent kvardek jarojn, kaj li vidis siajn filojn kaj nepojn ĝis la kvara generacio.
这样,约伯年纪老迈,日子满足而死。
Kaj Ijob mortis, maljuna kaj satiĝinta de la vivo.