Job 40

耶和华又对约伯说:
Kaj la Eternulo plue parolis al Ijob, kaj diris:
强辩的岂可与全能者争论吗?与 神辩驳的可以回答这些吧!
Ĉu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo? La mallaŭdanto de Dio tion respondu.
于是,约伯回答耶和华说:
Kaj Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:
我是卑贱的!我用什么回答你呢?只好用手摀口。
Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi? Mi metas mian manon sur mian buŝon.
我说了一次,再不回答;说了两次,就不再说。
Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos; Tion mi ne faros duan fojon.
于是,耶和华从旋风中回答约伯说:
Kaj la Eternulo respondis al Ijob el la ventego, kaj diris:
你要如勇士束腰;我问你,你可以指示我。
Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
你岂可废弃我所拟定的?岂可定我有罪,好显自己为义吗?
Ĉu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montriĝu prava?
你有 神那样的膀臂吗?你能像他发雷声吗?
Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per voĉo simile al Li,
你要以荣耀庄严为妆饰,以尊荣威严为衣服;
Tiam ornamu vin per majesto, kaj altiĝu, Vestu vin per gloro kaj belegeco;
要发出你满溢的怒气,见一切骄傲的人,使他降卑;
Elverŝu la furiozon de via kolero; Ekrigardu ĉion fieran kaj humiligu ĝin;
见一切骄傲的人,将他制伏,把恶人践踏在本处;
Ekrigardu ĉiun fierulon kaj konfuzu lin; Kaj frakasu la malpiulojn sur ilia loko;
将他们一同隐藏在尘土中,把他们的脸蒙蔽在隐密处;
Kaŝu ilin ĉiujn en la tero; Ilian vizaĝon kovru per mallumo.
我就认你右手能以救自己。
Tiam Mi gloros vin, Se via dekstra mano vin helpos.
你且观看河马;我造你也造牠。牠吃草与牛一样;
Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi; Herbon ĝi manĝas, kiel bovo.
牠的气力在腰间,能力在肚腹的筋上。
Vidu, ĝia forto estas en ĝiaj lumboj, Kaj ĝia fortikeco estas en la muskoloj de ĝia ventro.
牠摇动尾巴如香柏树;牠大腿的筋互相联络。
Ĝi streĉas sian voston kiel cedron, La tendenoj de ĝiaj femuroj estas interplektitaj.
牠的骨头好像铜管;牠的肢体彷彿铁棍。
Ĝiaj ostoj estas kiel kupraj tuboj, Ĝiaj ostoj estas kiel feraj stangoj.
牠在 神所造的物中为首;创造牠的给牠刀剑。
Ĝi estas la komenco de la vojoj de Dio; Ĝia Kreinto donis al ĝi ĝian glavon.
诸山给牠出食物,也是百兽游玩之处。
La montoj alportas al ĝi manĝaĵon, Kaj ĉiuj bestoj de la kampo tie ludas.
牠伏在莲叶之下,卧在芦苇隐密处和水洼子里。
Sub ombroriĉaj arboj ĝi kuŝas, Sub kovro de kanoj kaj en ŝlimo.
莲叶的阴凉遮蔽牠;溪旁的柳树环绕牠。
Ombroriĉaj arboj ŝirmas ĝin per sia ombro, Ĉirkaŭas ĝin salikoj apud torentoj.
河水泛滥,牠不发战;就是约旦河的水涨到牠口边,也是安然。
Se la rivero tumultas, ĝi ne konfuziĝas; Ĝi staras trankvile, se eĉ Jordan enverŝiĝus en ĝian buŝon.
在牠防备的时候,谁能捉拿牠?谁能牢笼牠穿牠的鼻子呢?
Ĉu iu povas preni ĝin antaŭ ĝiaj okuloj, Ĉu iu povas trabori per ŝnuroj ĝian nazon?