Job 34

以利户又说:
Elihu parolis plue, kaj diris:
你们智慧人要听我的话;有知识的人要留心听我说。
Aŭskultu, saĝuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min.
因为耳朵试验话语,好像上膛尝食物。
Ĉar la orelo esploras la parolon, Kiel la palato gustumas la manĝaĵon.
我们当选择何为是,彼此知道何为善。
Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona.
约伯曾说:我是公义, 神夺去我的理;
Ĉar Ijob diris: Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton;
我虽有理,还算为说谎言的;我虽无过,受的伤还不能医治。
En mia juĝa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa.
谁像约伯,喝讥诮如同喝水呢?
Kiu homo estas simila al Ijob, Kiu trinkas mokojn kiel akvon?
他与作孽的结伴,和恶人同行。
Kaj li estas preta aliĝi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj;
他说:人以 神为乐,总是无益。
Ĉar li diras: Homo ne havas utilon, Se li serĉas favoron de Dio.
所以,你们明理的人要听我的话。 神断不致行恶;全能者断不致作孽。
Tial aŭskultu min, ho saĝaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco;
他必按人所做的报应人,使各人照所行的得报。
Sed Li repagas al homo laŭ liaj agoj, Kaj laŭ la vojo de ĉiu Li renkontas lin.
 神必不作恶;全能者也不偏离公平。
Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron.
谁派他治理地,安定全世界呢?
Kiu komisiis al Li la teron? Kaj kiu starigis Lin super la tuta mondo?
他若专心为己,将灵和气收归自己,
Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron,
凡有血气的就必一同死亡;世人必仍归尘土。
Tiam pereus absolute ĉiu karno, Kaj homo refariĝus polvo.
你若明理,就当听我的话,留心听我言语的声音。
Se vi havas prudenton, aŭskultu ĉi tion; Atentu la voĉon de miaj paroloj.
难道恨恶公平的可以掌权吗?那有公义的、有大能的,岂可定他有罪吗?
Ĉu povas regi malamanto de justeco? Ĉu vi povas akuzi la Plejjustulon?
他对君王说:你是鄙陋的;对贵臣说:你是邪恶的。
Ĉu oni povas diris al reĝo: Sentaŭgulo; Aŭ al altranguloj: Malpiulo?
他待王子不徇情面,也不看重富足的过于贫穷的,因为都是他手所造。
Sed Li ne atentas la vizaĝon de princoj, Kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo; Ĉar ĉiuj estas faritaĵo de Liaj manoj.
在转眼之间,半夜之中,他们就死亡。百姓被震动而去世;有权力的被夺去非借人手。
Momente ili mortas, noktomeze ili tumultiĝas kaj malaperas; Ne de homa mano estas forigataj la potenculoj.
 神注目观看人的道路,看明人的脚步。
Ĉar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj ĉiujn liajn paŝojn Li vidas.
没有黑暗、阴翳能给作孽的藏身。
Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kaŝi malbonaguloj.
 神审判人,不必使人到他面前再三鉴察。
Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por juĝo.
他用难测之法打破有能力的人,设立别人代替他们。
Li pereigas la fortulojn sennombre Kaj starigas sur ilia loko aliajn;
他原知道他们的行为,使他们在夜间倾倒灭亡。
Ĉar Li scias iliajn farojn; Li renversas ilin en la nokto, kaj ili frakasiĝas.
他在众人眼前击打他们,如同击打恶人一样。
Kiel malpiulojn Li frapas ilin sur loko, kie ĉiuj vidas;
因为他们偏行不跟从他,也不留心他的道,
Pro tio, ke ili forturniĝis de Li Kaj ne penis kompreni ĉiujn Liajn vojojn,
甚至使贫穷人的哀声达到他那里;他也听了困苦人的哀声。
Sed venigis al Li la kriadon de malriĉulo, Kaj Li aŭdis la kriadon de mizeruloj.
他使人安静,谁能扰乱(或译:定罪)呢?他掩面,谁能见他呢?无论待一国或一人都是如此─
Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kaŝas Sian vizaĝon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,
使不虔敬的人不得作王,免得有人牢笼百姓。
Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo.
有谁对 神说:我受了责罚,不再犯罪;
Al Dio oni devas diri: Mi fieriĝis, mi ne plu faros malbonon;
我所看不明的,求你指教我;我若作了孽,必不再作?
Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustaĵon, mi ne plu faros.
他施行报应,岂要随你的心愿、叫你推辞不受吗?选定的是你,不是我。你所知道的只管说吧!
Ĉu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne plaĉis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru.
明理的人和听我话的智慧人必对我说:
Saĝaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min aŭskultas:
约伯说话没有知识,言语中毫无智慧。
Ijob parolas malsaĝe, Kaj liaj vortoj estas malprudentaj.
愿约伯被试验到底,因他回答像恶人一样。
Ho, se Ijob estus elprovita ĝis la fino, Pro tio, ke li aliĝas al homoj pekaj;
他在罪上又加悖逆;在我们中间拍手,用许多言语轻慢 神。
Ĉar al sia peko li aldonas blasfemon; Inter ni li mokas, kaj multe parolas kontraŭ Dio.