Job 18

书亚人比勒达回答说:
Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:
你寻索言语要到几时呢?你可以揣摩思想,然后我们就说话。
Kiam vi ĉesos ĵetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos.
我们为何算为畜生,在你眼中看作污秽呢?
Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj?
你这恼怒将自己撕裂的,难道大地为你见弃、磐石挪开原处吗?
Ho vi, kiu disŝiras sian animon en sia kolero, Ĉu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forŝoviĝu de sia loko?
恶人的亮光必要熄灭;他的火焰必不照耀。
La lumo de la malpiulo estingiĝos, Kaj ne brilos la flamo de lia fajro.
他帐棚中的亮光要变为黑暗;他以上的灯也必熄灭。
La lumo mallumiĝos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingiĝos.
他坚强的脚步必见狭窄;自己的计谋必将他绊倒。
Mallongiĝos liaj fortaj paŝoj, Kaj lia propra intenco lin faligos.
因为他被自己的脚陷入网中,走在缠人的网罗上。
Ĉar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li moviĝas en kaptilo.
圈套必抓住他的脚跟;机关必擒获他。
La maŝo enkroĉigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos.
活扣为他藏在土内;羁绊为他藏在路上。
Kaŝita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraŭ li estas sur la vojo.
四面的惊吓要使他害怕,并且追赶他的脚跟。
De ĉiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn.
他的力量必因饥饿衰败;祸患要在他旁边等候。
Malsato konsumos lian forton, Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj.
他本身的肢体要被吞吃;死亡的长子要吞吃他的肢体。
Konsumiĝos la membroj de lia korpo, Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto.
他要从所倚靠的帐棚被拔出来,带到惊吓的王那里。
Lia espero estos elŝirita el lia tendo, Kaj ĝi pelos lin al la reĝo de teruroj.
不属他的必住在他的帐棚里;硫磺必撒在他所住之处。
Nenio restos en lia tendo; Sur lian loĝejon ŝutiĝos sulfuro.
下边,他的根本要枯干;上边,他的枝子要剪除。
Malsupre sekiĝos liaj radikoj, Kaj supre detranĉiĝos liaj branĉoj.
他的记念在地上必然灭亡;他的名字在街上也不存留。
La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon.
他必从光明中被撵到黑暗里,必被赶出世界。
Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpuŝita.
在本民中必无子无孙;在寄居之地也无一人存留。
Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos ĉe li en lia loĝloko.
以后来的要惊奇他的日子,好像以前去的受了惊骇。
La posteuloj sentos teruron pri lia tago, Kaj la antaŭulojn kaptos timo.
不义之人的住处总是这样;此乃不认识 神之人的地步。
Tia estas la loĝejo de maljustulo, Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion.