Jeremiah 8

耶和华说:「到那时,人必将犹大王的骸骨和他首领的骸骨、祭司的骸骨、先知的骸骨,并耶路撒冷居民的骸骨,都从坟墓中取出来,
En tiu tempo, diras la Eternulo, oni elĵetos el iliaj tomboj la ostojn de la reĝoj de Judujo kaj la ostojn de ĝiaj princoj kaj la ostojn de la pastroj kaj la ostojn de la profetoj kaj la ostojn de la loĝantoj de Jerusalem;
抛散在日头、月亮,和天上众星之下,就是他们从前所喜爱、所事奉、所随从、所求问、所敬拜的。这些骸骨不再收殓,不再葬埋,必在地面上成为粪土;
kaj oni disĵetos ilin antaŭ la suno kaj antaŭ la luno kaj antaŭ la tuta armeo de la ĉielo, kiujn ili amis, al kiuj ili servis, kiujn ili sekvis, kiujn ili serĉis, kaj al kiuj ili adorkliniĝis; oni ne kolektos ilin kaj ne enterigos ilin, sed ili estos kiel sterko sur la supraĵo de la tero.
并且这恶族所剩下的民在我所赶他们到的各处,宁可拣死不拣生。这是万军之耶和华说的。」
Kaj preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj, kiuj restos el tiu malbona gento, kiuj restos en ĉiuj lokoj, sur kiujn Mi dispelis ilin, diras la Eternulo Cebaot.
你要对他们说,耶和华如此说:人跌倒,不再起来吗?人转去,不再转来吗?
Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Ĉu se oni falis, oni ne leviĝas? ĉu se oni devojiĝis, oni ne volas reveni?
这耶路撒冷的民,为何恒久背道呢?他们守定诡诈,不肯回头。
Kial do ĉi tiu popolo en Jerusalem defalis per defalo obstina? ili forte sin tenas je la malveraĵo kaj ne volas sin konverti.
我留心听,听见他们说不正直的话。无人悔改恶行,说:我做的是什么呢?他们各人转奔己路,如马直闯战场。
Mi atentis kaj aŭskultis, sed ili parolas nenion ĝustan; neniu pentas sian malbonecon, dirante: Kion mi faris? Ĉiu fordonis sin al sia kurado, kiel ĉevalo, kiu flugrapide kuras en la batalon.
空中的鹳鸟知道来去的定期;斑鸠燕子与白鹤也守候当来的时令;我的百姓却不知道耶和华的法则。
Eĉ cikonio sub la ĉielo scias sian tempon, turto, hirundo, kaj gruo observas la tempon, kiam ili devas veni; sed Mia popolo ne scias la leĝon de la Eternulo.
你们怎么说:我们有智慧,耶和华的律法在我们这里?看哪,文士的假笔舞弄虚假。
Kiel vi diras: Ni estas saĝuloj, kaj ni havas antaŭ ni la instruon de la Eternulo? Ĝi fariĝis ja mensogaĵo per la mensoga skribilo de la skribistoj.
智慧人惭愧,惊惶,被擒拿;他们弃掉耶和华的话,心里还有什么智慧呢?
Per honto kovris sin la saĝuloj, konfuziĝis kaj implikiĝis; jen ili forrifuzis la vorton de la Eternulo, kian do saĝecon ili havas?
所以我必将他们的妻子给别人,将他们的田地给别人为业;因为他们从最小的到至大的都一味地贪婪,从先知到祭司都行事虚谎。
Tial Mi fordonos iliajn edzinojn al aliuloj, iliajn kampojn al venkintoj; ĉar de malgrandulo ĝis grandulo ili ĉiuj estas profitavidaj, de profeto ĝis pastro ili ĉiuj faras malhonestaĵon.
他们轻轻忽忽地医治我百姓的损伤,说:平安了!平安了!其实没有平安。
Kaj la vundojn de la filino de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke ĉio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.
他们行可憎的事知道惭愧吗?不然,他们毫不惭愧,也不知羞耻。因此他们必在仆倒的人中仆倒;我向他们讨罪的时候,他们必致跌倒。这是耶和华说的。
Ĉu ili hontas, ke ili faras abomenindaĵon? ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversiĝos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.
耶和华说:我必使他们全然灭绝;葡萄树上必没有葡萄,无花果树上必没有果子,叶子也必枯干。我所赐给他们的,必离开他们过去。
Mi plene ŝirkolektos ilin, diras la Eternulo; ne restos beroj sur la vinberbranĉo nek figoj sur la figarbo, kaj la folioj forvelkos, kaj Mi donos al ili plenan pereon.
我们为何静坐不动呢?我们当聚集,进入坚固城,在那里静默不言;因为耶和华─我们的 神使我们静默不言,又将苦胆水给我们喝,都因我们得罪了耶和华。
Por kio ni sidas? kolektiĝu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn, kaj ni tie pereu; ĉar la Eternulo, nia Dio, pereigas nin kaj trinkigas al ni akvon maldolĉan pro tio, ke ni pekis antaŭ la Eternulo.
我们指望平安,却得不著好处;指望痊癒的时候,不料,受了惊惶。
Ni esperis pacon, sed venas nenio bona; ni esperis tempon de resaniĝo, sed jen estas teruro.
听见从但那里敌人的马喷鼻气,他的壮马发嘶声,全地就都震动;因为他们来吞灭这地和其上所有的,吞灭这城与其中的居民。
El la regiono de Dan oni aŭdas spiregadon de iliaj ĉevaloj; de la blekegado de iliaj fortaj ĉevaloj tremas la tuta tero; ili iras, kaj ili formanĝos la teron, kaj tion, kio estas sur ĝi, la urbon kaj ĝiajn loĝantojn.
看哪,我必使毒蛇到你们中间,是不服法术的,必咬你们。这是耶和华说的。
Ĉar jen Mi sendos sur vin serpentojn, vipurojn, kiujn oni ne povas sorĉligi, kaj ili pikos vin, diras la Eternulo.
我有忧愁,愿能自慰;我心在我里面发昏。
Mia malĝojo estas super ĉiuj malĝojoj, mia koro en mi doloras.
听啊,是我百姓的哀声从极远之地而来,说:耶和华不在锡安么?锡安的王不在其中么?耶和华说:他们为什么以雕刻的偶像和外邦虚无的神惹我发怒呢?
Jen mi aŭdas kriadon de la filino de mia popolo el lando malproksima: Ĉu jam ne ekzistas la Eternulo en Cion? ĉu ĝia Reĝo ne estas en ĝi? Sed kial ili kolerigis min per siaj idoloj, per fremdaj vantaĵoj?
麦秋已过,夏令已完,我们还未得救!
Pasis la rikolto, finiĝis la somero, sed ni ne ricevis helpon.
先知说:因我百姓的损伤,我也受了损伤。我哀痛,惊惶将我抓住。
La malfeliĉo de mia popolo min afliktas, mi malĝojas, mi sentas teruron.
在基列岂没有乳香呢?在那里岂没有医生呢?我百姓为何不得痊癒呢?
Ĉu ne ekzistas balzamo en Gilead? ĉu ne ekzistas tie kuracisto? kial do ne venas resaniĝo al la filino de mia popolo?