Jeremiah 40

耶利米锁在耶路撒冷和犹大被掳到巴比伦的人中,护卫长尼布撒拉旦将他从拉玛释放以后,耶和华的话临到耶利米。
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forliberigis lin el Rama, kiam li prenis lin, ligitan per ĉenoj, inter ĉiuj kaptitoj de Jerusalem kaj Judujo, forkondukataj en Babelon.
护卫长将耶利米叫来,对他说:「耶和华─你的 神曾说要降这祸与此地。
Kaj la estro de la korpogardistoj prenis Jeremian, kaj diris al li: La Eternulo, via Dio, eldiris ĉi tiun malfeliĉon kontraŭ ĉi tiu loko;
耶和华使这祸临到,照他所说的行了;因为你们得罪耶和华,没有听从他的话,所以这事临到你们。
kaj la Eternulo tion venigis, kaj faris, kiel Li diris, ĉar vi pekis antaŭ la Eternulo kaj ne aŭskultis Lian voĉon; pro tio fariĝis al vi tia afero.
现在我解开你手上的鍊子,你若看与我同往巴比伦去好,就可以去,我必厚待你;你若看与我同往巴比伦去不好,就不必去。看哪,全地在你面前,你以为哪里美好,哪里合宜,只管上那里去吧!」
Kaj nun jen hodiaŭ mi liberigis vin de la katenoj, kiuj estis sur viaj manoj; se plaĉas al vi iri kun mi en Babelon, iru, kaj mi zorgos pri vi; se ne plaĉas al vi iri kun mi en Babelon, ne faru tion; vidu, la tuta lando estas antaŭ vi; kien plaĉas al vi iri, tien iru.
耶利米还没有回去,护卫长说:「你可以回到沙番的孙子亚希甘的儿子基大利那里去;现在巴比伦王立他作犹大城邑的省长。你可以在他那里住在民中,不然,你看哪里合宜就可以上那里去。」于是护卫长送他粮食和礼物,释放他去了。
(Dum li ankoraŭ ne foriris,) Iru al Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, kiun la reĝo de Babel starigis kiel estron super la urboj de Judujo, kaj restu kun li inter la popolo; aŭ kien plaĉas al vi iri, tien iru. Kaj la estro de la korpogardistoj donis al li manĝaĵon kaj donacon kaj forliberigis lin.
耶利米就到米斯巴见亚希甘的儿子基大利,在他那里住在境内剩下的民中。
Kaj Jeremia venis al Gedalja, filo de Aĥikam, en Micpan, kaj ekloĝis kun li inter la popolo, kiu restis en la lando.
在田野的一切军长和属他们的人听见巴比伦王立了亚希甘的儿子基大利作境内的省长,并将没有掳到巴比伦的男人、妇女、孩童,和境内极穷的人全交给他。
Kiam ĉiuj militestroj, kiuj estis sur la kampo, ili kaj iliaj homoj, aŭdis, ke la reĝo de Babel starigis Gedaljan, filon de Aĥikam, kiel estron de la lando, kaj ke li metis sub lian regadon la virojn, virinojn, infanojn, kaj malriĉulojn de la lando, kiuj ne estis transloĝigitaj en Babelon,
于是军长尼探雅的儿子以实玛利,加利亚的两个儿子约哈难和约拿单,单户篾的儿子西莱雅,并尼陀法人以斐的众子,玛迦人的儿子耶撒尼亚和属他们的人,都到米斯巴见基大利。
tiam ili venis al Gedalja en Micpan: Iŝmael, filo de Netanja, Joĥanan kaj Jonatan, filoj de Kareaĥ, Seraja, filo de Tanĥumet, la filoj de Efaj, Netofaano, kaj Jezanja, filo de Maaĥatano, ili kaj iliaj homoj.
沙番的孙子亚希甘的儿子基大利向他们和属他们的人起誓说:「不要怕服事迦勒底人,只管住在这地,服事巴比伦王,就可以得福。
Kaj Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, ĵuris al ili kaj al iliaj homoj, dirante: Ne timu servi al la Ĥaldeoj, restu en la lando kaj servu al la reĝo de Babel, kaj tiam estos al vi bone.
至于我,我要住在米斯巴,伺候那到我们这里来的迦勒底人;只是你们当积蓄酒、油,和夏天的果子,收在器皿里,住在你们所占的城邑中。」
Mi restas en Micpa, por ke mi povu stariĝi antaŭ la vizaĝo de la Ĥaldeoj, kiuj venos al ni; sed vi enkolektu vinon kaj somerajn fruktojn kaj oleon kaj metu en viajn vazojn, kaj restu en viaj urboj, kiujn vi okupis.
在摩押地和亚扪人中,在以东地和各国的一切犹大人,听见巴比伦王留下些犹大人,并立沙番的孙子亚希甘的儿子基大利管理他们。
Ankaŭ ĉiuj Judoj, kiuj estis ĉe la Moabidoj, ĉe la Amonidoj, ĉe la Edomidoj, kaj en ĉiuj landoj, aŭdis, ke la reĝo de Babel restigis parton de la Judoj, kaj ke li starigis kiel reganton super ili Gedaljan, filon de Aĥikam, filo de Ŝafan.
这一切犹大人就从所赶到的各处回来,到犹大地米斯巴的基大利那里,又积蓄了许多的酒,并夏天的果子。
Kaj ĉiuj tiuj Judoj revenis de ĉiuj lokoj, kien ili estis dispelitaj, kaj venis en la landon Judan al Gedalja en Micpan, kaj ili enkolektis tre multe da vino kaj da someraj fruktoj.
加利亚的儿子约哈难和在田野的一切军长来到米斯巴见基大利,
Sed Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kiuj estis sur la kampo, venis al Gedalja en Micpan.
对他说:「亚扪人的王巴利斯打发尼探雅的儿子以实玛利来要你的命,你知道吗?」亚希甘的儿子基大利却不信他们的话。
Kaj ili diris al li: Ĉu vi scias, ke Baalis, reĝo de la Amonidoj, sendis Iŝmaelon, filon de Netanja, por ke li mortigu vin? Sed Gedalja, filo de Aĥikam, ne kredis al ili.
加利亚的儿子约哈难在米斯巴私下对基大利说:「求你容我去杀尼探雅的儿子以实玛利,必无人知道。何必让他要你的命,使聚集到你这里来的犹大人都分散,以致犹大剩下的人都灭亡呢?」
Tiam Joĥanan, filo de Kareaĥ, diris sekrete al Gedalja en Micpa jene: Permesu, ke mi iru kaj mortigu Iŝmaelon, filon de Netanja, kaj neniu tion scios; kial li vin mortigu, ke ĉiuj Judoj, kiuj kolektiĝis al vi, diskuru, kaj la restaĵo de la Judoj pereu?
亚希甘的儿子基大利对加利亚的儿子约哈难说:「你不可行这事,你所论以实玛利的话是假的。」
Sed Gedalja, filo de Aĥikam, diris al Joĥanan, filo de Kareaĥ: Ne faru tion, ĉar malveron vi parolas pri Iŝmael.