Jeremiah 28

当年,就是犹大王西底家登基第四年五月,基遍人押朔的儿子,先知哈拿尼雅,在耶和华的殿中当著祭司和众民对我说:
En tiu sama jaro, en la komenco de la reĝado de Cidkija, reĝo de Judujo, en la kvara jaro, en la kvina monato, Ĥananja, filo de Azur, profeto el Gibeon, diris al mi en la domo de la Eternulo, antaŭ la okuloj de la pastroj kaj de la tuta popolo, jene:
「万军之耶和华─以色列的 神如此说:我已经折断巴比伦王的轭。
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Mi rompos la jugon de la reĝo de Babel;
二年之内,我要将巴比伦王尼布甲尼撒从这地掠到巴比伦的器皿,就是耶和华殿中的一切器皿都带回此地。
post du jaroj Mi revenigos sur ĉi tiun lokon ĉiujn vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar, reĝo de Babel, prenis de ĉi tiu loko kaj forportis en Babelon.
我又要将犹大王约雅敬的儿子耶哥尼雅和被掳到巴比伦去的一切犹大人带回此地,因为我要折断巴比伦王的轭。这是耶和华说的。」
Kaj Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, kaj ĉiujn forkondukitajn Judojn, kiuj venis en Babelon, Mi revenigos sur ĉi tiun lokon, diras la Eternulo; ĉar Mi rompos la jugon de la reĝo de Babel.
先知耶利米当著祭司和站在耶和华殿里的众民对先知哈拿尼雅说:
Tiam la profeto Jeremia respondis al la profeto Ĥananja antaŭ la okuloj de la pastroj, kaj de la tuta popolo, kiu staris en la domo de la Eternulo;
「阿们!愿耶和华如此行,愿耶和华成就你所预言的话,将耶和华殿中的器皿和一切被掳去的人从巴比伦带回此地。
kaj la profeto Jeremia diris: Amen, tiel la Eternulo faru; la Eternulo plenumu viajn vortojn, kiujn vi profetis, kaj Li revenigu el Babel sur ĉi tiun lokon la vazojn de la domo de la Eternulo kaj ĉiujn forkondukitojn.
然而我向你和众民耳中所要说的话,你应当听。
Tamen aŭskultu la vorton, kiun mi diros en viajn orelojn kaj en la orelojn de la tuta popolo:
从古以来,在你我以前的先知,向多国和大邦说预言,论到争战、灾祸、瘟疫的事。
La profetoj, kiuj de antikva tempo estis antaŭ mi kaj antaŭ vi, profetis al multaj landoj kaj al grandaj regnoj militon, malfeliĉon, aŭ peston.
先知预言的平安,到话语成就的时候,人便知道他真是耶和华所差来的。」
Se profeto antaŭdiris pacon, tiam post la plenumiĝo de la vorto de la profeto oni ekkonis lin kiel profeton, kiun vere sendis la Eternulo.
于是,先知哈拿尼雅将先知耶利米颈项上的轭取下来,折断了。
Kaj la profeto Ĥananja deprenis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia kaj rompis ĝin.
哈拿尼雅又当著众民说:「耶和华如此说:二年之内我必照样从列国人的颈项上折断巴比伦王尼布甲尼撒的轭。」于是先知耶利米就走了。
Kaj Ĥananja diris antaŭ la okuloj de la tuta popolo jene: Tiele diras la Eternulo: Simile al ĉi tio Mi rompos la jugon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, post du jaroj, deprenante ĝin de la kolo de ĉiuj popoloj. Kaj la profeto Jeremia iris sian vojon.
先知哈拿尼雅把先知耶利米颈项上的轭折断以后,耶和华的话临到耶利米说:
Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la profeto Ĥananja forrompis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia:
「你去告诉哈拿尼雅说,耶和华如此说:你折断木轭,却换了铁轭!
Iru kaj diru al Ĥananja jene: Tiele diras la Eternulo: Jugon lignan vi rompis, sed vi faru anstataŭ ĝi jugon feran.
因为万军之耶和华─以色列的 神如此说:我已将铁轭加在这些国的颈项上,使他们服事巴比伦王尼布甲尼撒,他们总要服事他;我也把田野的走兽给了他。」
Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Feran jugon Mi metis sur la kolon de ĉiuj tiuj popoloj, ke ili servu al Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ili servos al li; eĉ la bestojn de la kampo Mi transdonis al li.
于是先知耶利米对先知哈拿尼雅说:「哈拿尼雅啊,你应当听!耶和华并没有差遣你,你竟使这百姓倚靠谎言。
Tiam la profeto Jeremia diris al la profeto Ĥananja: Aŭskultu, Ĥananja; la Eternulo vin ne sendis, kaj vi kredigas al ĉi tiu popolo malveraĵon.
所以耶和华如此说:看哪,我要叫你去世,你今年必死,因为你向耶和华说了叛逆的话。」
Pro tio tiele diras la Eternulo: Jen Mi forigos vin de sur la tero; en ĉi tiu jaro vi mortos, ĉar vi parolis kontraŭ la volo de la Eternulo.
这样,先知哈拿尼雅当年七月间就死了。
Kaj la profeto Ĥananja mortis en tiu jaro, en la sepa monato.