Jeremiah 20

祭司音麦的儿子巴施户珥作耶和华殿的总管,听见耶利米预言这些事,
Kiam la pastro Paŝĥur, filo de Imer, la ĉefa oficisto en la domo de la Eternulo, aŭdis, kiel Jeremia profetis ĉion diritan,
他就打先知耶利米,用耶和华殿里便雅悯高门内的枷,将他枷在那里。
Paŝĥur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron, kiu estis en la supra Pordego de Benjamen ĉe la domo de la Eternulo.
次日,巴施户珥将耶利米开枷释放。于是耶利米对他说:「耶和华不是叫你的名为巴施户珥,乃是叫你玛歌珥•米撒毕(就是四面惊吓的意思),
La sekvantan tagon Paŝĥur ellasis Jeremian el la karcero; tiam Jeremia diris al li: La Eternulo nomas vin ne Paŝĥur, sed Teruro-ĉirkaŭe.
因耶和华如此说:『我必使你自觉惊吓,你也必使众朋友惊吓;他们必倒在仇敌的刀下,你也必亲眼看见;我必将犹大人全交在巴比伦王的手中,他要将他们掳到巴比伦去,也要用刀将他们杀戮。
Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi faros vin teruro por vi mem kaj por ĉiuj viaj amikoj, kaj ili falos de la glavo de siaj malamikoj; viaj okuloj tion vidos; kaj la tutan Judujon Mi transdonos en la manojn de la reĝo de Babel, kiu ekzilos ilin en Babelon kaj mortigos ilin per la glavo.
并且我要将这城中的一切货财和劳碌得来的,并一切珍宝,以及犹大君王所有的宝物,都交在他们仇敌的手中;仇敌要当作掠物带到巴比伦去。
Kaj la tutan havon de ĉi tiu urbo kaj ĝian tutan laborakiron kaj ĉiujn ĝiajn valoraĵojn kaj ĉiujn trezorojn de la reĝoj de Judujo Mi transdonos en la manon de iliaj malamikoj, kiuj prirabos kaj prenos kaj forportos ilin en Babelon.
你这巴施户珥和一切住在你家中的人都必被掳去;你和你的众朋友,就是你向他们说假预言的,都必到巴比伦去,要死在那里,葬在那里。』」
Kaj vi, Paŝĥur, kaj ĉiuj loĝantoj de via domo iros en kaptitecon, venos Babelon, kaj tie vi mortos, kaj tie vi estos enterigitaj, vi kaj ĉiuj viaj amikoj, al kiuj vi profetis malvere.
耶和华啊,你曾劝导我,我也听了你的劝导。你比我有力量,且胜了我。我终日成为笑话,人人都戏弄我。
Ho Eternulo, Vi fortiris min post Vi, kaj mi lasis fortiri min; Vi estas pli forta ol mi kaj venkis min; kaj mi fariĝis objekto de ĉiutaga mokado, ĉiu mokas min.
我每逢讲论的时候,就发出哀声,我喊叫说:有强暴和毁灭!因为耶和华的话终日成了我的凌辱、讥刺。
Ĉar de la tempo, kiam mi ekparolis, kriis pri maljusteco, vokis pri rabado, la vorto de la Eternulo fariĝis por mi kaŭzo de honto kaj de ĉiutaga mokado.
我若说:我不再提耶和华,也不再奉他的名讲论,我便心里觉得似乎有烧著的火闭塞在我骨中,我就含忍不住,不能自禁。
Mi diris al mi: Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio fariĝis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi laciĝis de retenado kaj ne plu povis elteni.
我听见了许多人的谗谤,四围都是惊吓;就是我知己的朋友也都窥探我,愿我跌倒,说:告他吧,我们也要告他!或者他被引诱,我们就能胜他,在他身上报仇。
Ĉar mi aŭdas la insultadon de multaj kaj minacadon ĉirkaŭe: Akuzu, ni akuzu lin! Ĉiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke: Eble li forlogiĝos, tiam ni venkos lin kaj venĝos al li.
然而,耶和华与我同在,好像甚可怕的勇士。因此,逼迫我的必都绊跌,不能得胜;他们必大大蒙羞,就是受永不忘记的羞辱,因为他们行事没有智慧。
Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo, tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos; ili estos forte hontigitaj pro tio, ke ili agis tiel malprudente; la honto estos eterna, ne forgesiĝos.
试验义人、察看人肺腑心肠的万军之耶和华啊,求你容我见你在他们身上报仇,因我将我的案件向你禀明了。
Ho Eternulo Cebaot, kiu elprovas virtulon kaj vidas la internon kaj la koron! faru, ke mi vidu Vian venĝon sur ili, ĉar al Vi mi transdonis mian proceson.
你们要向耶和华唱歌;讚美耶和华!因他救了穷人的性命脱离恶人的手。
Kantu al la Eternulo, gloru la Eternulon; ĉar Li savas la animon de malriĉulo el la mano de malbonaguloj.
愿我生的那日受咒诅;愿我母亲产我的那日不蒙福!
Malbenita estu la tago, en kiu mi naskiĝis; la tago, en kiu mia patrino min naskis, ne estu benita.
给我父亲报信说「你得了儿子」,使我父亲甚欢喜的,愿那人受咒诅。
Malbenita estu la homo, kiu sciigis al mia patro kaj diris: Virseksa infano estas naskita al vi, kaj per tio li faris al li grandan ĝojon.
愿那人像耶和华所倾覆而不后悔的城邑;愿他早晨听见哀声,晌午听见呐喊;
Tiu homo estu kiel la urboj, kiujn la Eternulo senkompate ruinigis; li aŭdu kriadon matene kaj ploregadon tagmeze.
因他在我未出胎的时候不杀我,使我母亲成了我的坟墓,胎就时常重大。
Kial mi ne estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo kaj ŝia ventro restu graveda por ĉiam?
我为何出胎见劳碌愁苦,使我的年日因羞愧消灭呢?
Kial mi eliris el la utero, por vidi malfacilan penadon kaj mizeron kaj por ke mia vivo pasu en honto?