Jeremiah 2

耶和华的话临到我说:
Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
「你去向耶路撒冷人的耳中喊叫说,耶和华如此说:你幼年的恩爱,婚姻的爱情,你怎样在旷野,在未曾耕种之地跟随我,我都记得。
Iru kaj prediku al la oreloj de Jerusalem, dirante: Tiele diras la Eternulo: Mi memoras la piecon de via juneco, la amon de via fianĉineco, kiam vi sekvis Min en la dezerto, en lando ne prisemita.
那时以色列归耶和华为圣,作为土产初熟的果子;凡吞吃他的必算为有罪,灾祸必临到他们。这是耶和华说的。
Izrael tiam estis sanktaĵo de la Eternulo, Lia unua frukto; ĉiuj, kiuj manĝis ĝin, estis kondamnitaj, malbono venis sur ilin, diras la Eternulo.
雅各家、以色列家的各族啊,你们当听耶和华的话。
Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho domo de Jakob kaj ĉiuj familioj de la domo de Izrael.
耶和华如此说:你们的列祖见我有什么不义,竟远离我,随从虚无的神,自己成为虚妄的呢?
Tiele diras la Eternulo: Kian maljustaĵon viaj patroj trovis en Mi, ke ili malproksimiĝis de Mi kaj sekvis vantaĵon kaj mem vantiĝis?
他们也不说:那领我们从埃及地上来,引导我们经过旷野,沙漠有深坑之地,和干旱死荫、无人经过、无人居住之地的耶和华在哪里呢?
Kaj ili ne diris: Kie estas la Eternulo, kiu elkondukis nin el la Egipta lando, kiu kondukis nin tra dezerto, tra lando de stepoj kaj kavoj, tra lando seka kaj malluma, tra lando, kiun neniu trapasis kaj kie neniu loĝis?
我领你们进入肥美之地,使你们得吃其中的果子和美物;但你们进入的时候就玷污我的地,使我的产业成为可憎的。
Kaj Mi venigis vin en landon fruktodonan, por ke vi manĝu ĝiajn fruktojn kaj bonaĵojn; sed vi venis kaj malpurigis Mian landon, kaj Mian heredaĵon vi faris abomenindaĵo.
祭司都不说,耶和华在哪里呢?传讲律法的都不认识我。官长违背我;先知借巴力说预言,随从无益的神。
La pastroj ne diris: Kie estas la Eternulo? la leĝokompetentuloj ne atentis Min, la paŝtistoj perfidis Min, la profetoj profetis per Baal kaj sekvis idolojn.
耶和华说:我因此必与你们争辩,也必与你们的子孙争辩。
Pro tio Mi ankoraŭ procesos kun vi, diras la Eternulo, kaj kun la filoj de viaj filoj Mi procesos.
你们且过到基提海岛去察看,打发人往基达去留心查考,看曾有这样的事没有。
Ĉar iru sur la insulojn de la Kitidoj kaj rigardu, sendu al la Kedaridoj kaj esploru bone kaj rigardu, ĉu tie estas farita io simila.
岂有一国换了他的神吗?其实这不是神!但我的百姓将他们的荣耀换了那无益的神。
Ĉu ia popolo ŝanĝis siajn diojn, kvankam ili ne estas dioj? sed Mia popolo ŝanĝis sian gloron je idoloj.
诸天哪,要因此惊奇,极其恐慌,甚为凄凉!这是耶和华说的。
Miregu pri tio, ho ĉielo, sentu teruron kaj forte konsterniĝu, diras la Eternulo.
因为我的百姓做了两件恶事,就是离弃我这活水的泉源,为自己凿出池子,是破裂不能存水的池子。
Ĉar du malbonagojn faris Mia popolo: Min ili forlasis, la fonton de viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne povas teni akvon.
以色列是仆人吗?是家中生的奴仆吗?为何成为掠物呢?
Ĉu Izrael estas sklavo, aŭ ĉu li estas infano de la domo? kial li fariĝis rabitaĵo?
少壮狮子向他咆哮,大声吼叫,使他的地荒凉;城邑也都焚烧,无人居住。
Kontraŭ li blekegis leonidoj, forte kriis, kaj ili faris lian landon dezerto; liaj urboj estas bruligitaj, kaj neniu loĝas en ili.
挪弗人和答比匿人也打破你的头顶。
Eĉ la filoj de Nof kaj de Taĥpanĥes frakasis vian verton.
这事临到你身上,不是你自招的吗?不是因耶和华─你 神引你行路的时候,你离弃他吗?
Vi jam mem tion faris al vi, ĉar vi forlasis la Eternulon, vian Dion, en la tempo, kiam Li gvidis vin sur la vojo.
现今你为何在埃及路上要喝西曷的水呢?你为何在亚述路上要喝大河的水呢?
Kaj nun por kio vi bezonas la vojon al Egiptujo? ĉu por trinki la akvon de Nilo? Kaj por kio vi bezonas la vojon al Asirio? ĉu por trinki la akvon de Eŭfrato?
你自己的恶必惩治你;你背道的事必责备你。由此可知可见,你离弃耶和华─你的 神,不存敬畏我的心,乃为恶事,为苦事。这是主─万军之耶和华说的。
Via malboneco vin punos, kaj viaj malbonagoj faros al vi riproĉojn, por ke vi sciu kaj vidu, kiel malbone kaj maldolĉe estas, ke vi forlasis la Eternulon, vian Dion, kaj ne timas Min, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
我在古时折断你的轭,解开你的绳索。你说:我必不事奉耶和华;因为你在各高冈上、各青翠树下屈身行淫(或译:我在古时折断你的轭,解开你的绳索,你就说:我必不事奉别神。谁知你在各高冈上、各青翠树下仍屈身行淫)。
Ĉar antaŭ longe vi rompis vian jugon kaj disŝiris viajn ŝnurojn, kaj vi diris: Mi ne plu malbonagos; tamen sur ĉiu alta loko kaj sub ĉiu verda arbo vi kuŝigis vin kiel malĉastistino.
然而,我栽你是上等的葡萄树,全然是真种子;你怎么向我变为外邦葡萄树的坏枝子呢?
Mi plantis vin kiel bonegan vinberbranĉon, portontan plej ĝustajn fruktojn; kiel do vi ŝanĝiĝis ĉe Mi je vinberbranĉo sovaĝa?
你虽用碱、多用肥皂洗濯,你罪孽的痕迹仍然在我面前显出。这是主耶和华说的。
Se vi eĉ lavus vin per natro kaj uzus por vi multe da sapo, via malvirto tamen restos makula antaŭ Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
你怎能说:我没有玷污、没有随从众巴力?你看你谷中的路,就知道你所行的如何。你是快行的独峰驼,狂奔乱走。
Kiel vi povas diri: Mi ne malpurigis min, mi ne sekvis Baalojn? rigardu vian agadon en la valo, pripensu, kion vi faris, juna kamelino rapidpieda, petolanta sur sia vojo.
你是野驴,惯在旷野,欲心发动就吸风;起性的时候谁能使牠转去呢?凡寻找牠的必不致疲乏;在牠的月分必能寻见。
Kiu povas reteni sovaĝan azeninon, alkutimiĝintan al la dezerto, kiam ĝi sopiregas de sia volupta celado? ĉiuj, kiuj ĝin serĉas, ne bezonas laciĝi, en la sama stato ili ĝin trovos.
我说:你不要使脚上无鞋,喉咙干渴。你倒说:这是枉然。我喜爱别神,我必随从他们。
Detenu viajn piedojn de nudeco kaj vian gorĝon de soifo. Sed vi diras: Ne, mi ne volas, ĉar mi amas fremdulojn kaj mi sekvos ilin.
贼被捉拿,怎样羞愧,以色列家和他们的君王、首领、祭司、先知也都照样羞愧。
Kiel ŝtelinto hontas, kiam oni lin trovas, tiel estas hontigita la domo de Izrael, ili, iliaj reĝoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, kaj iliaj profetoj,
他们向木头说:你是我的父;向石头说:你是生我的。他们以背向我,不以面向我;及至遭遇患难的时候却说:起来拯救我们。
kiuj diras al ligno: Vi estas mia patro; kaj al ŝtono: Vi min naskis. Ili turnis al Mi la nukon, ne la vizaĝon; sed en la tempo de sia malfeliĉo ili diras: Leviĝu, kaj savu nin.
你为自己做的神在哪里呢?你遭遇患难的时候,叫他们起来拯救你吧!犹大啊,你神的数目与你城的数目相等。
Kie do estas viaj dioj, kiujn vi faris al vi? ili leviĝu, se ili povas vin savi en la tempo de via malfeliĉo; ĉar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda.
耶和华说:你们为何与我争辩呢?你们都违背了我。
Kial vi volas disputi kun Mi? vi ĉiuj defalis de Mi, diras la Eternulo.
我责打你们的儿女是徒然的,他们不受惩治。你们自己的刀吞灭你们的先知,好像残害的狮子。
Vane Mi frapis viajn infanojn, ili ne akceptis la moralinstruon; via glavo ekstermis viajn profetojn, kiel furioza leono.
这世代的人哪,你们要看明耶和华的话。我岂向以色列作旷野呢?或作幽暗之地呢?我的百姓为何说:我们脱离约束,再不归向你了?
Ho generacio, atentu la vorton de la Eternulo! Ĉu Mi estis por Izrael dezerto aŭ lando malluma? Kial do Mia popolo diras: Ni mem estas sinjoroj, ni ne plu iros al Vi?
处女岂能忘记她的妆饰呢?新妇岂能忘记她的美衣呢?我的百姓却忘记了我无数的日子!
Ĉu virgulino forgesas sian ornamon, aŭ fianĉino sian ĉirkaŭligon? sed Mia popolo Min forgesis jam de tempo nekalkulebla.
你怎么修饰你的道路要求爱情呢?就是恶劣的妇人你也叫她们行你的路。
Kiel vi beligas vian vojon, por serĉi amon! al agoj malbonaj vi ja alkutimiĝis.
并且你的衣襟上有无辜穷人的血;你杀他们并不是遇见他们挖窟窿,乃是因这一切的事。
Eĉ sur viaj baskoj oni trovas sangon de malriĉuloj, senkulpuloj; ne en foskavoj Mi tion trovis, sed sur ĉiuj tiuj lokoj.
你还说:我无辜;耶和华的怒气必定向我消了。看哪,我必审问你;因你自说:我没有犯罪。
Vi diras: Mi estas senkulpa, Lia kolero deturnu sin de mi. Sed Mi postulos juĝon inter ni pro tio, ke vi diras: Mi ne pekis.
你为何东跑西奔要更换你的路呢?你必因埃及蒙羞,像从前因亚述蒙羞一样。
Kiel malestiminda vi fariĝis, ŝanĝante vian vojon! De Egiptujo vi estos tiel same hontigita, kiel vi estas hontigita de Asirio.
你也必两手抱头从埃及出来;因为耶和华已经弃绝你所倚靠的,你必不因他们得顺利。
Ankaŭ el tie vi eliros kun la manoj sur la kapo, ĉar la Eternulo forpuŝis viajn esperojn kaj vi ne sukcesos kun ili.