Jeremiah 15

耶和华对我说:「虽有摩西和撒母耳站在我面前代求,我的心也不顾惜这百姓。你将他们从我眼前赶出,叫他们去吧!
Kaj la Eternulo diris al mi: Eĉ se stariĝus antaŭ Mi Moseo kaj Samuel, eĉ tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin de antaŭ Mia vizaĝo, ili foriru.
他们问你说:『我们往哪里去呢?』你便告诉他们,耶和华如此说:定为死亡的,必致死亡;定为刀杀的,必交刀杀;定为饥荒的,必遭饥荒;定为掳掠的,必被掳掠。」
Kaj se ili diros al vi: Kien ni iru? tiam diru al ili, ke tiele diras la Eternulo: Kiu estas destinita por la morto, tiu iru al la morto; kiu estas destinita por la glavo, tiu iru al la glavo; kiu estas destinita por la malsato, tiu iru al la malsato; kiu estas destinita por kaptiteco, tiu iru en kaptitecon.
耶和华说:「我命定四样害他们,就是刀剑杀戮、狗类撕裂、空中的飞鸟,和地上的野兽吞吃毁灭;
Mi punos ilin per kvar specoj, diras la Eternulo: per glavo, por mortigi; per hundoj, por treni; per birdoj de la ĉielo kaj per bestoj de la tero, por formanĝi kaj ekstermi.
又必使他们在天下万国中抛来抛去,都因犹大王希西家的儿子玛拿西在耶路撒冷所行的事。」
Mi faros ilin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero, pro Manase, filo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, pro tio, kion li faris en Jerusalem.
耶路撒冷啊,谁可怜你呢?谁为你悲伤呢?谁转身问你的安呢?
Ĉar kiu kompatos vin, ho Jerusalem, kaj kiu afliktiĝos pri vi? kiu sin turnos, por demandi pri via farto?
耶和华说:你弃绝了我,转身退后;因此我伸手攻击你,毁坏你。我后悔甚不耐烦。
Vi forlasis Min, diras la Eternulo, vi iris malantaŭen; tial Mi etendas Mian manon sur vin kaj pereigas vin; Mi laciĝis de kompatado.
我在境内各城门口(或译:我在这地边界的关口),用簸箕簸了我的百姓,使他们丧掉儿女。我毁灭他们,他们仍不转离所行的道。
Mi disŝutis ilin per ŝutilo tra la pordegojn de la lando, Mi seninfanigis kaj pereigis Mian popolon; kaj tamen ili ne returnis sin de sia vojo.
他们的寡妇在我面前比海沙更多;我使灭命的午间来,攻击少年人的母亲,使痛苦惊吓忽然临到他身上。
Mi faros, ke da vidvinoj ĉe ili estos pli ol da sablo ĉe la maro; en ilian ĉefurbon Mi venigos junan militiston, kiu ruinigas meze de la tago; Mi ĵetos sur ĝin subite timon kaj teruron.
生过七子的妇人力衰气绝;尚在白昼,日头忽落;她抱愧蒙羞。其余的人,我必在他们敌人跟前,交与刀剑。这是耶和华说的。
Naskintino de sep infanoj estas senforta, eliras ŝia animo; subiras ŝia suno, kiam estas ankoraŭ tago; ŝi estas kovrita de honto kaj de malhonoro. Kaj tiujn, kiuj restis, Mi transdonos al glavo antaŭ iliaj malamikoj, diras la Eternulo.
我的母亲哪,我有祸了!因你生我作为遍地相争相竞的人。我素来没有借贷与人,人也没有借贷与我,人人却都咒骂我。
Ho ve al vi, mia patrino, ke vi naskis min kiel homon, kontraŭ kiu ĉiu malpacas kaj kiun ĉiu atakas sur la tuta tero! Mi ne pruntedonis procentege, mi ne prenis prunte; tamen ĉiuj min malbenas.
耶和华说:「我必要坚固你,使你得好处。灾祸苦难临到的时候,我必要使仇敌央求你。
La Eternulo diris: Mi liberigos vin por bono, Mi helpos vin en la tempo malbona kaj en la tempo de premado kontraŭ la malamiko.
(人岂能将铜与铁,就是北方的铁折断呢?)
Ĉu oni rompas feron per fero el nordo kaj per kupro?
我必因你在四境之内所犯的一切罪,把你的货物财宝当掠物,白白地交给仇敌。
Vian riĉaĵon kaj viajn trezorojn Mi fordonos al rabado, sen ia pago, pro ĉiuj viaj pekoj en ĉiuj viaj limoj.
我也必使仇敌带这掠物到你所不认识的地去,因我怒中起的火要将你们焚烧。」
Kaj Mi transirigos vin al viaj malamikoj en landon, kiun vi ne konas; ĉar fajro, kiu ekflamis en Mia kolero, brulos sur vi.
耶和华啊,你是知道的;求你记念我,眷顾我,向逼迫我的人为我报仇;不要向他们忍怒取我的命,要知道我为你的缘故受了凌辱。
Vi scias, ho Eternulo; rememoru min, kaj vizitu min, kaj venĝu pro mi al miaj persekutantoj; pro Via toleremeco ne pereigu min; sciu, ke pro Vi mi suferas malhonoron.
耶和华─万军之 神啊,我得著你的言语就当食物吃了;你的言语是我心中的欢喜快乐,因我是称为你名下的人。
Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto fariĝis mia ĝojo kaj gajeco de mia koro; ĉar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot.
我没有坐在宴乐人的会中,也没有欢乐;我因你的感动(原文是手)独自静坐,因你使我满心愤恨。
Mi ne sidis en interkonsiliĝo de mokantoj kaj ne ĝojis kun ili; mi sidis solece antaŭ Via mano, ĉar Vi plenigis min per indigno.
我的痛苦为何长久不止呢?我的伤痕为何无法医治、不能痊癒呢?难道你待我有诡诈,像流干的河道吗?
Kial mia malsano estas senfina, kaj mia vundo tiel malfacila, ke ĝi ne povas resaniĝi? Vi fariĝis por mi kiel malaperanta fonto de akvo nefidebla.
耶和华如此说:你若归回,我就将你再带来,使你站在我面前;你若将宝贵的和下贱的分别出来,你就可以当作我的口。他们必归向你,你却不可归向他们。
Tial tiele diras la Eternulo: Se vi revenos, tiam Mi denove starigos vin antaŭ Mi; se el senvaloraĵo vi eltiros la valoraĵon, vi fariĝos kiel Mia buŝo; ili revenos al vi, sed vi ne revenos al ili.
我必使你向这百姓成为坚固的铜墙;他们必攻击你,却不能胜你;因我与你同在,要拯救你,搭救你。这是耶和华说的。
Kaj Mi starigos vin por tiu popolo kiel fortikan kupran muron; ili batalos kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas kun vi, por vin helpi kaj savi, diras la Eternulo.
我必搭救你脱离恶人的手,救赎你脱离强暴人的手。
Mi savos vin el la mano de malbonuloj, kaj Mi liberigos vin el la mano de tiranoj.