Isaiah 44

我的仆人雅各,我所拣选的以色列啊,现在你当听。
Sed nun aŭskultu, ho Jakob, Mia servanto, kaj Izrael, kiun Mi elektis.
造作你,又从你出胎造就你,并要帮助你的耶和华如此说:我的仆人雅各,我所拣选的耶书崙哪,不要害怕!
Tiele diras la Eternulo, kiun vin kreis kaj formis kaj helpas vin de post via naskiĝo: Ne timu, ho Jakob, Mia servanto, kaj vi, ho Jeŝurun, kiun Mi elektis.
因为我要将水浇灌口渴的人,将河浇灌干旱之地。我要将我的灵浇灌你的后裔,将我的福浇灌你的子孙。
Ĉar Mi verŝos akvon sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi verŝos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn,
他们要发生在草中,像溪水旁的柳树。
por ke ili kresku inter herbo, kiel salikoj super torentoj da akvo.
这个要说:我是属耶和华的;那个要以雅各的名自称;又一个要亲手写:归耶和华的(或译:在手上写归耶和华),并自称为以色列。
Unu diros: Mi apartenas al la Eternulo; alia nomos sin per la nomo de Jakob; alia skribe konsekros sin al la Eternulo kaj prenos al si la alnomon Izrael.
耶和华─以色列的君,以色列的救赎主─万军之耶和华如此说:我是首先的,我是末后的;除我以外再没有真 神。
Tiele diras la Eternulo, la Reĝo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot: Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.
自从我设立古时的民,谁能像我宣告,并且指明,又为自己陈说呢?让他将未来来的事和必成的事说明。
Kaj kiu estas simila al Mi? li diru kaj anoncu, kaj elmetu antaŭ Mi ĉion, kio estis de post la tempo, kiam Mi kreis la popolon eternan; ili anoncu tion, kio estos kaj kio venos.
你们不要恐惧,也不要害怕。我岂不是从上古就说明指示你们吗?并且你们是我的见证!除我以外,岂有真 神吗?诚然没有磐石,我不知道一个!
Ne timu kaj ne maltrankviliĝu; Mi aŭdigis ja al vi kaj antaŭdiris antaŭlonge; kaj vi estas Miaj atestantoj. Ĉu ekzistas Dio krom Mi? ne ekzistas Roko, Mi iun ne konas.
制造雕刻偶像的尽都虚空;他们所喜悦的都无益处;他们的见证无所看见,无所知晓,他们便觉羞愧。
Ĉiuj, kiuj faras idolojn, estas vantaĵo, kaj iliaj amataĵoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj.
谁制造神像,铸造无益的偶像?
Kiu faris dion, kaj fandis idolon, kiu nenion utilas?
看哪,他的同伴都必羞愧。工匠也不过是人,任他们聚会,任他们站立,都必惧怕,一同羞愧。
Ĉiuj partoprenintoj estos hontigataj, ĉar la majstroj estas ja el homoj; ili ĉiuj kolektiĝu kaj stariĝu, ili ektimos, kaj ĉiuj kune estos hontigataj.
铁匠把铁在火炭中烧热,用锤打铁器,用他有力的膀臂锤成;他饥饿而无力,不喝水而发倦。
Unu tranĉas la feron per ĉizilo, laboras per karboj, formas ĝin per marteloj, kaj prilaboras ĝin per la forto de sia brako; li eĉ malsatas kaj perdas la fortojn, ne trinkas akvon kaj laciĝas.
木匠拉线,用笔划出样子,用铇子铇成形状,用圆尺划了模样,仿照人的体态,做成人形,好住在房屋中。
Alia hakas lignon, mezuras ĝin per ŝnuro, faras konturojn per grifelo, rabotas per rabotilo, ĉirkaŭsignas per cirkelo, kaj faras el ĝi bildon de homo, de bela homo, por ke ĝi loĝu en la domo.
他砍伐香柏树,又取柞(或译:青桐)树和橡树,在树林中选定了一棵。他栽种松树,得雨长养。
Li hakas por si cedrojn, prenas ilekson kaj kverkon, preparas al si provizon de arbaraj arboj, plantas pinon, kiun la pluvo kreskigas.
这树,人可用以烧火;他自己取些烤火,又烧著烤饼,而且做神像跪拜,做雕刻的偶像向他叩拜。
Kaj tio servas al la homo kiel hejtilo; li prenas el tio kaj varmigas sin, li ankaŭ faras fajron kaj bakas panon; el tio sama li faras dion kaj adorkliniĝas antaŭ ĝi, li faras el ĝi idolon kaj adoras ĝin.
他把一分烧在火中,把一分烤肉吃饱。自己烤火说:啊哈,我暖和了,我见火了。
Parton el ĝi li forbruligas en fajro, super parto li manĝas viandon, rostas rostaĵon, kaj satiĝas; li ankaŭ varmigas sin, kaj diras: Ha, ha, fariĝis al mi varme, mi eksentis fajron!
他用剩下的做了一神,就是雕刻的偶像。他向这偶像俯伏叩拜,祷告他说:求你拯救我,因你是我的神。
Kaj ĝian restaĵon li faris dio, li faris el ĝi sian idolon; li adoras ĝin, adorkliniĝas kaj preĝas al ĝi, kaj diras: Savu min, ĉar vi estas mia dio.
他们不知道,也不思想;因为耶和华闭住他们的眼,不能看见,塞住他们的心,不能明白。
Ili ne scias kaj ne komprenas, ĉar gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu.
谁心里也不醒悟,也没有知识,没有聪明,能说:我曾拿一分在火中烧了,在炭火上烤过饼;我也烤过肉吃。这剩下的,我岂要作可憎的物吗?我岂可向木墩子叩拜呢?
Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri: Duonon de ĝi mi forbruligis en fajro, mi ankaŭ bakis sur ĝiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj manĝis; ĉu do el la restaĵo mi faros abomenindaĵon? ĉu ŝtipon da ligno mi adoros?
他以灰为食,心中昏迷,使他偏邪,他不能自救,也不能说:我右手中岂不是有虚谎吗?
Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas, kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras: Ĉu ne malveraĵon mi havas en mia dekstra mano?
雅各,以色列啊,你是我的仆人,要记念这些事。以色列啊,你是我的仆人,我造就你必不忘记你。
Memoru tion, ho Jakob, kaj Izrael, ĉar vi estas Mia servanto; Mi kreis vin Mia servanto; vi, ho Izrael, ne estos forgesita de Mi.
我涂抹了你的过犯,像厚云消散;我涂抹了你的罪恶,如薄云灭没。你当归向我,因我救赎了你。
Mi forviŝis viajn kulpojn kiel nubon, kaj viajn pekojn kiel nebulon; revenu al Mi, ĉar Mi savis vin.
诸天哪,应当歌唱,因为耶和华做成这事。地的深处啊,应当欢呼;众山应当发声歌唱;树林和其中所有的树都当如此!因为耶和华救赎了雅各,并要因以色列荣耀自己。
Ĝojkriu, ho ĉielo, ĉar la Eternulo tion faris; voku, profundo de la tero; sonigu kanton, ho montoj, arbaro kaj ĉiuj arboj en ĝi; ĉar la Eternulo liberigis Jakobon, kaj faris Sin glora per Izrael.
从你出胎,造就你的救赎主─耶和华如此说:我─耶和华是创造万物的,是独自铺张诸天、铺开大地的。谁与我同在呢?
Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskiĝo: Mi estas la Eternulo, kiu ĉion faras, kiu sola etendis la ĉielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;
使说假话的兆头失效,使占卜的癫狂,使智慧人退后,使他的知识变为愚拙;
kiu neniigas la signojn de divenistoj kaj ridindigas la sorĉistojn, repuŝas la saĝulojn malantaŭen kaj malsaĝigas ilian scion;
使我仆人的话语立定,我使者的谋算成就。论到耶路撒冷说:必有人居住;论到犹大的城邑说:必被建造,其中的荒场我也必兴起。
kiu konfirmas la vorton de Sia servanto kaj plenumas la decidojn de Siaj senditoj; kiu diras pri Jerusalem: Ĝi havos multe da loĝantoj; kaj pri la urboj de Judujo: Ili estos rekonstruitaj, kaj iliajn ruinojn Mi restarigos;
对深渊说:你干了吧!我也要使你的江河干涸。
kiu diras al la maro: Estu seka, kaj Mi sekigos viajn riverojn;
论古列说:他是我的牧人,必成就我所喜悦的,必下令建造耶路撒冷,发命立稳圣殿的根基。
kiu diras pri Ciro: Li estas Mia paŝtisto, kaj li plenumos ĉiujn Miajn dezirojn, dirante al Jerusalem: Estu rekonstruata, kaj la templo estu refondata.