Isaiah 37

希西家王听见就撕裂衣服,披上麻布,进了耶和华的殿,
Kiam la reĝo Ĥizkija tion aŭdis, li disŝiris siajn vestojn kaj ĉirkaŭkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo.
使家宰以利亚敬和书记舍伯那,并祭司中的长老,都披上麻布,去见亚摩斯的儿子先知以赛亚,
Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj Ŝebnan, la skribiston, kaj la plejaĝulojn de la pastroj, ĉirkaŭkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc.
对他说:「希西家如此说:『今日是急难、责罚、凌辱的日子,就如妇人将要生产婴孩,却没有力量生产。
Kaj ili diris al li: Tiele diras Ĥizkija: Ĉi tiu tago estas tago de malfeliĉo, de puno, kaj de malhonoro; ĉar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski.
或者耶和华─你的 神听见拉伯沙基的话,就是他主人亚述王打发他来辱骂永生 神的话;耶和华─你的 神听见这话就发斥责。故此,求你为余剩的民扬声祷告。』」
Eble aŭdos la Eternulo, via Dio, la vortojn de Rabŝake, kiun sendis la reĝo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj insulti per la vortoj, kiujn aŭdis la Eternulo, via Dio. Levu do preĝon por la restintoj, kiuj ankoraŭ ekzistas.
希西家王的臣仆就去见以赛亚。
Kaj la servantoj de la reĝo Ĥizkija venis al Jesaja.
以赛亚对他们说:「要这样对你们的主人说:『耶和华如此说:你听见亚述王的仆人亵渎我的话,不要惧怕。
Kaj Jesaja diris al ili: Tiele parolu al via sinjoro: Tiele diras la Eternulo: Ne timu la vortojn, kiujn vi aŭdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la reĝo de Asirio.
我必惊动(原文是使灵进入)他的心;他要听见风声就归回本地,我必使他在那里倒在刀下。』」
Jen Mi metos en lin spiriton, ke, aŭdinte sciigon, li reiros en sian landon; kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.
拉伯沙基回去,正遇见亚述王攻打立拿;原来他早听见亚述王拔营离开拉吉。
Kaj Rabŝake revenis, kaj trovis la reĝon de Asirio militanta kontraŭ Libna; ĉar li aŭdis, ke li foriris de Laĥiŝ.
亚述王听见人论古实王特哈加说:「他出来要与你争战。」亚述王一听见,就打发使者去见希西家,吩咐他们说:
Kaj venis sciigo pri Tirhaka, reĝo de Etiopujo, nome: Li eliris, por militi kontraŭ vi. Kiam li tion aŭdis, li sendis senditojn al Ĥizkija kun la sekvanta komisio:
「你们对犹大王希西家如此说:『不要听你所倚靠的 神欺哄你说:耶路撒冷必不交在亚述王的手中。
Tiele diru al Ĥizkija, reĝo de Judujo: Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante: Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la reĝo de Asirio.
你总听说亚述诸王向列国所行的乃是尽行灭绝,难道你还能得救吗?
Vi aŭdis ja, kion faris la reĝoj de Asirio al ĉiuj landoj, ruiniginte ilin; ĉu vi do saviĝos?
我列祖所毁灭的,就是歌散、哈兰、利色,和属提‧拉撒的伊甸人;这些国的神何曾拯救这些国呢?
Ĉu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj Ĥaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?
哈马的王,亚珥拔的王,西法瓦音城的王,希拿和以瓦的王,都在哪里呢?』」
Kie estas la reĝo de Ĥamat kaj la reĝo de Arpad kaj la reĝo de la urbo Sefarvaim, de Hena kaj Iva?
希西家从使者手里接过书信来,看完了,就上耶和华的殿,将书信在耶和华面前展开。
Ĥizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis ĝin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj Ĥizkija disvolvis ĝin antaŭ la Eternulo.
希西家向耶和华祷告说:
Kaj Ĥizkija ekpreĝis al la Eternulo, dirante:
「坐在二基路伯上万军之耶和华─以色列的 神啊,你─惟有你是天下万国的 神,你曾创造天地。
Ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super ĉiuj regnoj de la tero, Vi kreis la ĉielon kaj la teron;
耶和华啊,求你侧耳而听;耶和华啊,求你睁眼而看,要听西拿基立的一切话,他是打发使者来辱骂永生 神的。
klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj aŭdu ĉiujn vortojn de Sanĥerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.
耶和华啊,亚述诸王果然使列国和列国之地变为荒凉,
Estas vero, ho Eternulo, la reĝoj de Asirio ruinigis ĉiujn regnojn kaj ilian teron,
将列国的神像都扔在火里;因为他本不是神,乃是人手所造的,是木头、石头的,所以灭绝他。
kaj ĵetis iliajn diojn en fajron; ĉar tio estis ne dioj, sed faritaĵoj de homaj manoj, ligno kaj ŝtono, ili ekstermis ilin.
耶和华─我们的 神啊,现在求你救我们脱离亚述王的手,使天下万国都知道唯有你是耶和华。」
Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin kontraŭ liaj manoj, por ke ĉiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.
亚摩斯的儿子以赛亚就打发人去见希西家,说:「耶和华─以色列的 神如此说,你既然求我攻击亚述王西拿基立,
Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al Ĥizkija, por diri: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Koncerne tion, kion vi preĝis al Mi pri Sanĥerib, reĝo de Asirio,
所以耶和华论他这样说:锡安的处女藐视你,嗤笑你;耶路撒冷的女子向你摇头。
jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo: Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.
你辱骂谁,亵渎谁?扬起声来,高举眼目攻击谁呢?乃是攻击以色列的圣者。
Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraŭ kiun vi laŭtigis voĉon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraŭ la Sanktulon de Izrael!
你借你的臣仆辱骂主说:我率领许多战车上山顶,到黎巴嫩极深之处;我要砍伐其中高大的香柏树和佳美的松树。我必上极高之处,进入肥田的树林。
Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris: Kun mia multo da ĉaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis ĝiajn altajn cedrojn, ĝiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis ĝian plej altan pinton, ĝian ĝardensimilan arbaron.
我已经挖井喝水;我必用脚掌踏干埃及的一切河。
Mi fosis kaj trinkis akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj ĉiujn riverojn de Egiptujo.
耶和华说:你岂没有听见我早先所做的,古时所立的吗?现在借你使坚固城荒废,变为乱堆。
Ĉu vi ne aŭdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj fariĝis amaso da ruinŝtonoj.
所以其中的居民力量甚小,惊惶羞愧。他们像野草,像青菜,如房顶上的草,又如田间未长成的禾稼。
Kaj iliaj loĝantoj senfortigitaj ektremis kaj kovriĝis per honto; ili fariĝis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdaĵo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaŭ la spikiĝo.
你坐下,你出去,你进来,你向我发烈怒,我都知道。
Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaŭ vian koleron kontraŭ Mi.
因你向我发烈怒,又因你狂傲的话达到我耳中,我就要用钩子钩上你的鼻子,把嚼环放在你口里,使你从原路转回去。
Pro tio, ke vi koleris kontraŭ Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.
「以色列人哪,我赐你们一个证据:你们今年要吃自生的,明年也要吃自长的,至于后年,你们要耕种收割,栽植葡萄园,吃其中的果子。
Kaj jen estas por vi la pruvosigno: vi manĝos en ĉi tiu jaro grenon memsemiĝintan, en la dua jaro grenon sovaĝan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinberĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn.
犹大家所逃脱余剩的,仍要往下扎根,向上结果。
Kaj la restaĵo de la domo de Jehuda denove enradikiĝos malsupre kaj donos fruktojn supre.
必有余剩的民从耶路撒冷而出;必有逃脱的人从锡安山而来。万军之耶和华的热心必成就这事。
Ĉar el Jerusalem devenos restaĵo, kaj savitaĵo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
「所以耶和华论亚述王如此说:他必不得来到这城,也不在这里射箭,不得拿盾牌到城前,也不筑垒攻城。
Tial tiele diras la Eternulo pri la reĝo de Asirio: Li ne eniros en ĉi tiun urbon kaj ne ĵetos tien sagon kaj ne aliros al ĝi kun ŝildo kaj ne ŝutos kontraŭ ĝi remparon.
他从哪条路来,必从那条路回去,必不得来到这城。这是耶和华说的。
Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en ĉi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo.
因我为自己的缘故,又为我仆人大卫的缘故,必保护拯救这城。」
Mi defendos ĉi tiun urbon, por savi ĝin pro Mi kaj pro Mia servanto David.
耶和华的使者出去,在亚述营中杀了十八万五千人。清早有人起来一看,都是死尸了。
Kaj eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj.
亚述王西拿基立就拔营回去,住在尼尼微。
Kaj Sanĥerib, la reĝo de Asirio, elmoviĝis kaj iris kaj rehejmiĝis kaj restis en Nineve.
一日在他的神─尼斯洛庙里叩拜,他儿子亚得米勒和沙利色用刀杀了他,就逃到亚拉腊地。他儿子以撒哈顿接续他作王。
Kaj kiam li adorkliniĝis en la domo de sia dio Nisroĥ, liaj filoj Adrameleĥ kaj Ŝarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekreĝis anstataŭ li lia filo Esar-Ĥadon.