Isaiah 30

耶和华说:祸哉!这悖逆的儿女。他们同谋,却不由于我,结盟,却不由于我的灵,以致罪上加罪;
Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj aranĝas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko,
起身下埃及去,并没有求问我;要靠法老的力量加添自己的力量,并投在埃及的荫下。
kaj kiuj iras Egiptujon, ne demandinte Mian buŝon, por defendi sin per defendo de Faraono kaj kaŝi sin en la ombro de Egiptujo!
所以,法老的力量必作你们的羞辱;投在埃及的荫下,要为你们的惭愧。
Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kaŝiĝo en la ombro de Egiptujo — malhonoro.
他们的首领已在琐安;他们的使臣到了哈内斯。
Ĉar liaj princoj estis en Coan, kaj liaj senditoj venis en Ĥaneson.
他们必因那不利于他们的民蒙羞。那民并非帮助,也非利益,只作羞耻凌辱。
Ĉiuj hontos pro la popolo, kiu ne servis al ili por helpo, nek por utilo, sed nur por honto kaj malhonoro.
论南方牲畜的默示:他们把财物驮在驴驹的脊背上,将宝物驮在骆驼的肉鞍上,经过艰难困苦之地,就是公狮、母狮、蝮蛇、火焰的飞龙之地,往那不利于他们的民那里去。
Jen oni vidas ŝarĝojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn riĉaĵojn kaj sur la ĝibo de kameloj siajn trezorojn al popolo, kiu ne povas utili.
埃及的帮助是徒然无益的;所以我称她为「坐而不动的拉哈伯」。
La helpo de la Egiptoj estas vanta kaj vana; tial Mi diris pri tio: Ili fanfaronas, sidante hejme.
现今你去,在他们面前将这话刻在版上,写在书上,以便传留后世,直到永永远远。
Nun iru, skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por ke tio restu por la tempo estonta, por ĉiam, por eterne.
因为他们是悖逆的百姓、说谎的儿女,不肯听从耶和华训诲的儿女。
Ĉar tio estas popolo malobeema, filoj mensogaj, filoj, kiuj ne volas aŭskulti instruon de la Eternulo.
他们对先见说:不要望见不吉利的事,对先知说:不要向我们讲正直的话;要向我们说柔和的话,言虚幻的事。
Ili diras al la antaŭvidistoj: Ne antaŭvidu; kaj al la profetoj: Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flataĵojn, profetu al ni gajaĵon;
你们要离弃正道,偏离直路,不要在我们面前再提说以色列的圣者。
flankiĝu for de la vojo, dekliniĝu de la irejo, forigu de antaŭ ni la Sanktulon de Izrael.
所以,以色列的圣者如此说:因为你们藐视这训诲的话,倚赖欺压和乖僻,以此为可靠的,
Tial tiele diras la Sanktulo de Izrael: Ĉar vi malŝatas tiun vorton kaj fidas maljustaĵon kaj trompon kaj apogas vin sur ĉi tio:
故此,这罪孽在你们身上,好像将要破裂凸出来的高墙,顷刻之间忽然坍塌;
tial ĉi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita.
要被打碎,好像把窑匠的瓦器打碎,毫不顾惜,甚至碎块中找不到一片可用以从炉内取火,从池中舀水。
Kaj Li frakasos ĝin, kiel oni frakasas argilan vazon, frakasos senindulge, tiel ke en ĝiaj rompopecoj ne troviĝos vazopeco, por preni fajron de la fajrujo aŭ ĉerpi akvon el akvujo.
主耶和华─以色列的圣者曾如此说:你们得救在乎归回安息;你们得力在乎平静安稳;你们竟自不肯。
Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, la Sanktulo de Izrael: Per pento kaj trankvileco vi saviĝus, en kvieteco kaj fido estus via forto; sed vi ne volis.
你们却说:不然,我们要骑马奔走。所以你们必然奔走;又说:我们要骑飞快的牲口。所以追赶你们的,也必飞快。
Vi diris: Ne, ni forkuros sur ĉevaloj; tial vi forkuros; kaj: Sur rapiduloj ni forrajdos; tial rapidaj estos viaj persekutantoj.
一人叱喝,必令千人逃跑;五人叱喝,你们都必逃跑;以致剩下的,好像山顶的旗杆,冈上的大旗。
De la minaco de unu forkuros tuta milo, de la minaco de kvin vi ĉiuj forkuros, ĝis vi restos kiel signo sur la supro de monto kaj kiel flago sur monteto.
耶和华必然等候,要施恩给你们;必然兴起,好怜悯你们。因为耶和华是公平的 神;凡等候他的都是有福的!
Tial la Eternulo atendos, antaŭ ol Li vin korfavoros, kaj tial Li leviĝos, antaŭ ol Li vin kompatos; ĉar la Eternulo estas Dio de juĝo; feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.
百姓必在锡安、在耶路撒冷居住;你不再哭泣。主必因你哀求的声音施恩给你;他听见的时候就必应允你。
Ĉar, ho popolo de Cion, loĝantoj de Jerusalem, vi ne plu ploros; Li korfavoros vin, kiam vi plorkrios; kiam Li aŭdos vin, Li respondos al vi.
主虽以艰难给你当饼,以困苦给你当水,你的教师却不再隐藏;你眼必看见你的教师。
Kaj la Sinjoro donos al vi panon en la mizero kaj akvon en la premado; kaj ne plu kaŝiĝos viaj instruantoj, kaj viaj okuloj vidos viajn instruantojn.
你或向左或向右,你必听见后边有声音说:这是正路,要行在其间。
Kaj kiam vi dekliniĝos ĉu dekstren, ĉu maldekstren, viaj oreloj aŭdos vortojn diratajn malantaŭ vi: Jen estas la vojo, iru laŭ ĝi.
你雕刻偶像所包的银子和铸造偶像所镀的金子,你要玷污,要抛弃,好像污秽之物,对偶像说:「去吧!」
Kaj vi rigardos kiel malpuran la arĝentan tegon de viaj statuoj kaj la oran kovron de viaj idoloj; vi forĵetos ilin kiel malpuraĵon, vi diros al ili: For!
你将种子撒在地里,主必降雨在其上,并使地所出的粮肥美丰盛。到那时,你的牲畜必在宽阔的草场吃草。
Kaj Li donos pluvon al via semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la tero, kaj ĝi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta paŝtejo paŝtiĝos tiam viaj brutoj.
耕地的牛和驴驹必吃加盐的料;这料是用木杴和杈子扬净的。
Kaj la bovoj kaj junaj azenoj, kiuj prilaboros la teron, manĝos miksitan nutraĵon, ŝutitan per kribrilo kaj ŝovelilo.
在大行杀戮的日子,高台倒塌的时候,各高山冈陵必有川流河涌。
Kaj sur ĉiu alta monto kaj sur ĉiu alta monteto estos riveroj, torentoj da akvo, en la tago de la granda mortigado, kiam falos la turoj.
当耶和华缠裹他百姓的损处,医治他民鞭伤的日子,月光必像日光,日光必加七倍,像七日的光一样。
Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandaĝos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos ĝiajn vundojn.
看哪,耶和华的名从远方来,怒气烧起,密烟上腾。他的嘴唇满有忿恨;他的舌头像吞灭的火。
Jen la nomo de la Eternulo venas de malproksime; Lia kolero flamas kaj estas pezega; Lia buŝo estas plena de indigno, kaj Lia lango estas kiel fajro ekstermanta;
他的气如涨溢的河水,直涨到颈项,要用毁灭的筛箩筛净列国,并且在众民的口中必有使人错行的嚼环。
kaj Lia spiro estas kiel torento disverŝiĝinta, kiu atingas ĝis la kolo, por trakribri la popolojn per kribrilo de pereo; kaj erariga brido estos sur la makzeloj de la popoloj.
你们必唱歌,像守圣节的夜间一样,并且心中喜乐,像人吹笛,上耶和华的山,到以色列的磐石那里。
Kantado estos ĉe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo; kaj kora ĝojo, kiel ĉe tiu, kiu iras kun fluto, por veni sur la monton de la Eternulo al la Roko de Izrael.
耶和华必使人听他威严的声音,又显他降罚的膀臂和他怒中的忿恨,并吞灭的火焰与霹雷、暴风、冰雹。
Kaj la Eternulo aŭdigos Sian majestan voĉon, kaj la pezon de Sia brako Li vidigos en bolanta kolero kaj en flamo de ekstermanta fajro, en ventego kaj pluvego kaj ŝtona hajlo.
亚述人必因耶和华的声音惊惶;耶和华必用杖击打他。
Ĉar ektremos la Asiriano de la voĉo de la Eternulo, kiu frapos lin per la vergo.
耶和华必将命定的杖加在他身上;每打一下,人必击鼓弹琴。打仗的时候,耶和华必抡起手来,与他交战。
Kaj penetranta estos ĉiu ekbato per la bastono, kiun la Eternulo faligos sur lin kun tamburinoj kaj harpoj; kaj per bataloj senhaltaj Li batalos kontraŭ li.
原来陀斐特又深又宽,早已为王预备好了;其中堆的是火与许多木柴。耶和华的气如一股硫磺火使他著起来。
Ĉar delonge estas preparita la bruligejo; ĝi estas preta ankaŭ por la reĝo, profundigita, vastigita; ĝia lignaro enhavas multe da fajro kaj ligno; la blovo de la Eternulo ekbruligos ĝin kiel torenton da sulfuro.