Isaiah 29

唉!亚利伊勒,亚利伊勒,大卫安营的城,任凭你年上加年,节期照常周流。
Ve al Ariel, al Ariel, al la urbo, en kiu sidis David! aldonu jaron al jaro, la festoj faru sian ciklon.
我终必使亚利伊勒困难;她必悲伤哀号,我却仍以她为亚利伊勒。
Mi premos Arielon, kaj estos ĝemado kaj malĝojo; kaj li estos al Mi vera Ariel.
我必四围安营攻击你,屯兵围困你,筑垒攻击你。
Kaj Mi sieĝos vin ĉirkaŭe, kaj Mi premos vin per remparo, kaj Mi starigos kontraŭ vi turojn.
你必败落,从地中说话;你的言语必微细出于尘埃。你的声音必像那交鬼者的声音出于地;你的言语低低微微出于尘埃。
Kaj vi parolos malalte el sub la tero, kaj el sub la polvo vi murmuros viajn vortojn; kaj via voĉo estos kiel voĉo de ventroparolisto el sub la tero, kaj el sub la polvo vi flustros viajn vortojn.
你仇敌的群众,却要像细尘;强暴人的群众,也要像飞糠。这事必顷刻之间忽然临到。
Sed la multego de viaj malamikoj estos kiel subtila polvo, kaj la multo de la premantoj estos kiel disfluganta grenventumaĵo; kaj tio fariĝos subite, neatendite.
万军之耶和华必用雷轰、地震、大声、旋风、暴风,并吞灭的火焰,向她讨罪。
De la Eternulo Cebaot vi estos punata kun tondro kaj tertremo kaj granda bruo, kun ventego kaj turnovento kaj konsumeganta fajra flamo.
那时,攻击亚利伊勒列国的群众,就是一切攻击亚利伊勒和她的保障,并使她困难的,必如梦景,如夜间的异象;
Kaj kiel sonĝo, kiel nokta vizio estos la multo de la popoloj, kiuj batalos kontraŭ Ariel kaj kontraŭ ĉiuj liaj fortikaĵoj kaj kiuj premos lin.
又必像饥饿的人梦中吃饭,醒了仍觉腹空;或像口渴的人梦中喝水,醒了仍觉发昏,心里想喝。攻击锡安山列国的群众也必如此。
Kiel malsatanto sonĝas, ke li manĝas, sed li vekiĝas, kaj lia interno estas malplena; kaj kiel soifanto sonĝas, ke li trinkas, sed li vekiĝas, kaj li estas senforta kaj lia animo forte soifas: tiel estos kun la multego de ĉiuj popoloj, kiuj batalos kontraŭ la monto Cion.
你们等候惊奇吧!你们宴乐昏迷吧!他们醉了,却非因酒;他们东倒西歪,却非因浓酒。
Haltu kaj miru, ŝajnigu vin blindaj kaj blindiĝu. Ili ebriiĝis, sed ne de vino; ili ŝanceliĝas, sed ne de drinkaĵo.
因为耶和华将沉睡的灵浇灌你们,封闭你们的眼,蒙盖你们的头。你们的眼就是先知;你们的头就是先见。
Ĉar la Eternulo verŝis sur vin spiriton de profunda dormo kaj fermis viajn okulojn, vualis la profetojn kaj viajn estrojn, la viziistojn.
所有的默示,你们看如封住的书卷,人将这书卷交给识字的,说:「请念吧!」他说:「我不能念,因为是封住了。」
Kaj ĉia vizio estos por vi kiel la vortoj de libro sigelita, kiun oni donas al homo, kiu povoscias legi, dirante al li: Volu legi ĉi tion; sed li respondas: Mi ne povas, ĉar ĝi estas sigelita.
又将这书卷交给不识字的人,说:「请念吧!」他说:「我不识字。」
Sed kiam oni donas la libron al homo, kiu ne povoscias legi, dirante al li: Volu legi ĉi tion, li respondas: Mi ne povoscias legi.
主说:因为这百姓亲近我,用嘴唇尊敬我,心却远离我;他们敬畏我,不过是领受人的吩咐。
Kaj la Sinjoro diris: Ĉar ĉi tiu popolo alproksimiĝas per sia buŝo kaj honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi, kaj ilia timo antaŭ Mi estas nur lernita ordono de homoj:
所以,我在这百姓中要行奇妙的事,就是奇妙又奇妙的事。他们智慧人的智慧必然消灭,聪明人的聪明必然隐藏。
tial Mi plue agos mirinde kun ĉi tiu popolo, Mi agos tre mirinde; kaj pereos la saĝeco de ĝiaj saĝuloj, kaj la kompetenteco de ĝiaj kompetentuloj malaperos.
祸哉!那些向耶和华深藏谋略的,又在暗中行事,说:谁看见我们呢?谁知道我们呢?
Ve al tiuj, kiuj profunde kaŝas antaŭ la Eternulo la intencojn, kaj kies faroj estas en mallumo, kaj kiuj diras: Kiu nin vidas? kaj kiu scias pri ni?
你们把事颠倒了,岂可看窑匠如泥吗?被制作的物岂可论制作物的说:他没有制作我?或是被创造的物论造物的说:他没有聪明。
Ho, via perverseco! Ĉu la potfaristo estas rigardata kiel egala al la argilo? ĉu faritaĵo diras pri sia farinto: Li min ne faris? kaj ĉu kreitaĵo diras pri sia kreinto: Li ne estas kompetenta?
黎巴嫩变为肥田,肥田看如树林,不是只有一点点时候吗?
Sed jen baldaŭ, post mallonga tempo, Lebanon aliformiĝos en fruktoportan kampon, kaj la fruktoporta kampo estos rigardata kiel arbaro.
那时,聋子必听见这书上的话;瞎子的眼必从迷蒙黑暗中得以看见。
Kaj en tiu tago la surduloj aŭdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de la blinduloj ekvidos tra mallumo kaj nokto.
谦卑人必因耶和华增添欢喜;人间贫穷的必因以色列的圣者快乐。
Kaj la mizeruloj havos grandan ĝojon en la Eternulo, kaj la homoj malriĉaj triumfos en la Sanktulo de Izrael.
因为,强暴人已归无有,亵慢人已经灭绝,一切找机会作孽的都被剪除。
Ĉar malaperos premanto, kaj ne plu ekzistos blasfemanto, kaj ekstermitaj estos ĉiuj zorgantoj pri malbonagoj,
他们在争讼的事上定无罪的为有罪,为城门口责备人的设下网罗,用虚无的事屈枉义人。
kiuj pekigas homojn per vorto kaj faras insidojn kontraŭ juĝopetanto ĉe la pordego kaj trompe forpuŝas justulon.
所以,救赎亚伯拉罕的耶和华论雅各家如此说:雅各必不再羞愧,面容也不致变色。
Pro tio tiele diris pri la domo de Jakob la Eternulo, kiu elaĉetis Abrahamon: Nun Jakob ne hontos, kaj nun lia vizaĝo ne paliĝos.
但他看见他的众子,就是我手的工作在他那里,他们必尊我的名为圣,必尊雅各的圣者为圣,必敬畏以色列的 神。
Ĉar kiam li vidos meze de si siajn infanojn, la faron de Miaj manoj, ili honoros Mian nomon kaj honoros la Sanktulon de Jakob kaj respektos la Dion de Izrael.
心中迷糊的必得明白;发怨言的必受训诲。
Kaj la spirite-erarantoj ricevos prudenton, kaj la malpacemuloj akceptos instruon.