Isaiah 21

论海旁旷野的默示:有仇敌从旷野,从可怕之地而来,好像南方的旋风,猛然扫过。
Profetaĵo pri la apudmara dezerto: Kiel renversanta de ventego de sudo, li venas el la dezerto, el lando terura.
令人悽惨的异象已默示于我。诡诈的行诡诈,毁灭的行毁灭。以拦哪,你要上去!玛代啊,你要围困!主说:我使一切叹息止住。
Kruela vizio estas montrita al mi: rabanto rabas, kaj ruiniganto ruinigas. Supreniru, ho Elam; sieĝu, ho Medujo; ĉiun ĝemadon mi ĉesigis.
所以,我满腰疼痛;痛苦将我抓住,好像产难的妇人一样。我疼痛甚至不能听;我惊惶甚至不能看。
Tial mia lumbo estas plena de doloro; turmentoj kaptis min, kiel turmentoj de naskantino; mi tordiĝis, kiam mi aŭdis; mi sentis teruron, kiam mi vidis.
我心慌张,惊恐威吓我。我所羨慕的黄昏,变为我的战兢。
Konsterniĝas mia koro, teruro min frapis; la ĉarma nokto fariĝis por mi teruro.
他们摆设筵席,派人守望,又吃,又喝。首领啊,你们起来,用油抹盾牌。
Preparu tablon, starigu gardostarantojn, manĝu, trinku. Leviĝu, princoj, ŝmiru la ŝildon.
主对我如此说:你去设立守望的,使他将所看见的述说。
Ĉar tiele diris al mi mia Sinjoro: Iru, starigu observanton; kion li vidos, li diru.
他看见军队,就是骑马的一对一对地来,又看见驴队,骆驼队,就要侧耳细听。
Kaj li vidis vicojn da ĉevaloj duope, vicojn da azenoj, vicojn da kameloj; kaj li aŭskultis atente, kun granda atento.
他像狮子吼叫,说:主啊,我白日常站在望楼上,整夜立在我守望所。
Kaj li ekkriis kiel leono: Mia sinjoro, mi staris konstante sur mia observejo dum la tago, kaj sur mia gardejo mi staris tutajn noktojn;
看哪,有一队军兵骑著马,一对一对地来。他就说:巴比伦倾倒了!倾倒了!他一切雕刻的神像都打碎于地。
kaj jen venis viro, veturanta sur duĉevala ĉaro, kaj li ekkrias kaj diras: Falis, falis Babel, kaj ĉiuj idoloj de ĝiaj dioj rompiĝis sur la teron.
我被打的禾稼,我场上的谷啊,我从万军之耶和华─以色列的 神那里所听见的,都告诉你们了。
Mia draŝaĵo, kaj filo de mia garbejo! kion mi aŭdis de la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, tion mi diris al vi.
论度玛的默示:有人声从西珥呼问我说:守望的啊,夜里如何?守望的啊,夜里如何?
Profetaĵo pri Duma: Oni krias al mi el Seir: Gardisto, kiom da nokto restas? gardisto, kiom da nokto restas?
守望的说:早晨将到,黑夜也来。你们若要问就可以问,可以回头再来。
La gardisto diris: Venis la mateno, kaj tamen estas nokto; se vi volas demandi, demandu, revenu denove.
论亚拉伯的默示:底但结伴的客旅啊,你们必在亚拉伯的树林中住宿。
Profetaĵo pri Arabujo: En la arbaro Arabuja pasigu la nokton, karavanoj Dedanaj!
提玛地的居民拿水来,送给口渴的,拿饼来迎接逃避的。
Elportu akvon renkonte al la soifanto, vi, loĝantoj de la lando Tema, kun pano renkontu la forkurinton;
因为他们逃避刀剑和出了鞘的刀,并上了弦的弓与刀兵的重灾。
ĉar oni forkuras de glavo, de akrigita glavo, kaj de pafarko streĉita, kaj de kruela batalo.
主对我这样说:「一年之内,照雇工的年数,基达的一切荣耀必归于无有。
Ĉar tiele diris al mi la Sinjoro: Post unu jaro, kiel la jaro de dungito, malaperos la tuta gloro de Kedar;
弓箭手所余剩的,就是基达人的勇士,必然稀少,因为这是耶和华─以色列的 神说的。
kaj la restaĵo de la heroaj arkpafistoj de Kedar estos malgranda; ĉar la Eternulo, Dio de Izrael, diris.