Isaiah 15

论摩押的默示:一夜之间,摩押的亚珥变为荒废,归于无有;一夜之间,摩押的基珥变为荒废,归于无有。
Profetaĵo pri Moab: En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-Moab.
他们上巴益,又往底本,到高处去哭泣。摩押人因尼波和米底巴哀号,各人头上光秃,胡须剃净。
Ili iris en la domon kaj sur la altaĵojn de Dibon, por plori; pri Nebo kaj Medba ĝemploras Moab; ĉiuj kapoj estas kalvaj, ĉiuj barboj estas razitaj.
他们在街市上都腰束麻布,在房顶上和宽阔处俱各哀号,眼泪汪汪。
Sur siaj stratoj ili ĉirkaŭzonis sin per sakaĵoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj ĉiuj ĝemkrias, konsumiĝas per plorado.
希实本和以利亚利悲哀的声音达到雅杂,所以摩押带兵器的高声喊嚷,人心战兢。
Krias Ĥeŝbon kaj Eleale, ĝis Jahac oni aŭdas ilian voĉon; tial ĝemploras la armitoj de Moab, lia animo tremas en li.
我心为摩押悲哀;他的贵冑(或译:逃民)逃到琐珥,到伊基拉‧施利施亚。他们上鲁希坡,随走随哭。在何罗念的路上,因毁灭举起哀声。
Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras ĝis Coar, ĝis la tria Eglat; ĉar laŭ la vojo supren al Luĥit ili iras plorante, ĉar sur la vojo al Ĥoronaim leviĝas kriado de malfeliĉo.
因为宁林的水成为干涸,青草枯干,嫩草灭没,青绿之物,一无所有。
Ĉar la akvo de Nimrim sekforiĝis, ĉar sekiĝis la herbo, malaperis kreskaĵoj, verdaĵo jam ne ekzistas.
因此,摩押人所得的财物和所积蓄的都要运过柳树河。
Tial la abundaĵon, kiun ili kolektis, kaj sian ŝparitaĵon ili transportas trans la riveron de la salikoj.
哀声遍闻摩押的四境;哀号的声音达到以基莲;哀号的声音达到比珥‧以琳。
Ĉar la kriado ĉirkaŭas la limojn de Moab, ĝis Eglaim atingas lia plorado, kaj ĝis Beer-Elim atingas lia plorado.
底们的水充满了血;我还要加增底们的灾难,叫狮子来追上摩押逃脱的民和那地上所余剩的人。
Ĉar la akvo de Dimon estas plena de sango; ĉar Mi ankoraŭ pli multe venigos sur Dimonon, leonon sur la saviĝintojn de Moab kaj sur la restaĵon de la lando.