Isaiah 13

亚摩斯的儿子以赛亚得默示,论巴比伦。
Profetaĵo pri Babel, kiun viziis Jesaja, filo de Amoc.
应当在净光的山竖立大旗,向群众扬声招手,使他们进入贵冑的门。
Sur senarba monto levu standardon, laŭte voku al ili, faru signon per la mano, ke ili eniru en la pordegon de la eminentuloj.
我吩咐我所挑出来的人;我招呼我的勇士─就是那矜夸高傲之辈,为要成就我怒中所定的。
Mi ordonis al Miaj sanktigitoj, Mi kunvokis al Mia kolero Miajn fortulojn, kiuj ĝojas pro Mia majesteco.
山间有多人的声音,好像是大国人民。有许多国的民聚集鬨嚷的声音;这是万军之耶和华点齐军队,预备打仗。
Bruo de amaso estas sur la montoj, kvazaŭ de grandnombra popolo! bruo de la regnoj de nacioj kolektiĝintaj! la Eternulo Cebaot ĉirkaŭrigardas la batalontan militistaron.
他们从远方来,从天边来,就是耶和华并他恼恨的兵器要毁灭这全地。
Ili venis el lando malproksima, de la rando de la ĉielo, la Eternulo kaj la iloj de Lia kolero, por ruinigi la tutan landon.
你们要哀号,因为耶和华的日子临近了!这日来到,好像毁灭从全能者来到。
Ĝemu, ĉar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo ĝi venos de la Plejpotenculo.
所以,人手都必软弱;人心都必消化。
Tial ĉiuj manoj senfortiĝas kaj ĉiu homa koro senkuraĝiĝas.
他们必惊惶悲痛;愁苦必将他们抓住。他们疼痛,好像产难的妇人一样,彼此惊奇相看,脸如火焰。
Ili estas terurataj, spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino; kun miro ili rigardas unu alian, iliaj vizaĝoj flamas.
耶和华的日子临到,必有残忍、忿恨、烈怒,使这地荒凉,从其中除灭罪人。
Jen venis la tago de la Eternulo, kruela kaj kolera kaj furioza, por fari la landon dezerto kaj ekstermi el ĝi ĝiajn pekulojn.
天上的众星群宿都不发光,日头一出就变黑暗;月亮也不放光。
La steloj de la ĉielo kaj ĝiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno mallumiĝis leviĝante, kaj la luno ne briligos sian lumon.
我必因邪恶刑罚世界,因罪孽刑罚恶人,使骄傲人的狂妄止息,制伏强暴人的狂傲。
Mi repagos al la mondo la malbonon kaj al la malpiuloj ilian kulpon; Mi ĉesigos la fierecon de la malhumiluloj, kaj la arogantecon de la potenculoj Mi malaltigos.
我必使人比精金还少,使人比俄斐纯金更少。
Mi faros, ke viro estos pli kara, ol oro, kaj homo estos pli kara, ol la ora metalo el Ofir.
我─万军之耶和华在忿恨中发烈怒的日子,必使天震动,使地摇撼,离其本位。
Por tio Mi ektremigos la ĉielon, kaj la tero skuiĝos el sia loko, pro la kolero de la Eternulo Cebaot kaj en la tago de Lia flama kolero.
人必像被追赶的鹿,像无人收聚的羊,各归回本族,各逃到本土。
Ili estos kiel gazelo persekutata, kiel ŝafo forlasita; ĉiu sin turnos al sia popolo, kaj ĉiu kuros al sia lando.
凡被仇敌追上的必被刺死;凡被捉住的必被刀杀。
Ĉiu renkontita estos trapikita, kaj ĉiu kaptita falos de glavo.
他们的婴孩必在他们眼前摔碎;他们的房屋必被抢夺;他们的妻子必被玷污。
Iliaj infanoj estos frakasitaj antaŭ iliaj okuloj; iliaj domoj estos prirabitaj, kaj iliaj edzinoj estos malhonoritaj.
我必激动玛代人来攻击他们。玛代人不注重银子,也不喜爱金子。
Mi vekos kontraŭ ilin la Medojn, kiuj ne ŝatas arĝenton kaj oron ne avidas,
他们必用弓击碎少年人,不怜悯妇人所生的,眼也不顾惜孩子。
sed per pafarkoj mortigas junulojn, frukton de ventro ne kompatas; infanojn ne indulgas ilia okulo.
巴比伦素来为列国的荣耀,为迦勒底人所矜夸的华美,必像 神所倾覆的所多玛、蛾摩拉一样。
Kaj Babel, la plej bela el la regnoj, la majesta belaĵo de la Ĥaldeoj, estos kiel Sodom kaj Gomora, ruinigitaj de Dio;
其内必永无人烟,世世代代无人居住。亚拉伯人也不在那里支搭帐棚;牧羊的人也不使羊群卧在那里。
neniu iam tie sidos, kaj por eterne ĝi restos neloĝata; Arabo ne starigos tie sian tendon, kaj paŝtistoj tie ne ripozos.
只有旷野的走兽卧在那里;咆哮的兽满了房屋。鸵鸟住在那里;野山羊在那里跳舞。
Ripozos tie sovaĝaj bestoj, kaj iliaj domoj estos plenaj de gufoj, kaj strutoj tie loĝos, kaj virkaproj tie saltados.
豺狼必在它宫中呼号;野狗必在它华美殿内吼叫。巴比伦受罚的时候临近;它的日子必不长久。
Kaj ŝakaloj bruos en iliaj palacoj, kaj strigoj en la salonoj de amuzo. Kaj baldaŭ venos ĝia tempo, kaj ĝiaj tagoj ne daŭros.