Hosea 4

以色列人哪,你们当听耶和华的话。耶和华与这地的居民争辩,因这地上无诚实,无良善,无人认识 神。
Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho Izraelidoj; ĉar la Eternulo havas juĝan disputon kun la loĝantoj de la tero; ĉar sur la tero ne ekzistas vero, nek amo, nek konado de Dio.
但起假誓,不践前言,杀害,偷盗,奸淫,行强暴,杀人流血,接连不断。
Malbenado kaj trompado, mortigado, ŝtelado, kaj adultado tre disvastiĝis, kaj sangoverŝo sekvas sangoverŝon.
因此,这地悲哀,其上的民、田野的兽、空中的鸟必都衰微,海中的鱼也必消灭。
Pro tio ekploros la tero, kaj malfeliĉo trafos ĉiujn ĝiajn loĝantojn kaj la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la ĉielo; eĉ la fiŝoj de la maro malaperos.
然而,人都不必争辩,也不必指责,因为这民与抗拒祭司的人一样。
Sed neniu malpacu, neniu riproĉu; via popolo estas kiel insultantoj de pastro.
你这祭司必日间跌倒;先知也必夜间与你一同跌倒;我必灭绝你的母亲。
Vi falos meze de la tago, kaj ankaŭ la profeto falos kun vi en la nokto; kaj Mi pereigos vian patrinon.
我的民因无知识而灭亡。你弃掉知识,我也必弃掉你,使你不再给我作祭司。你既忘了你 神的律法,我也必忘记你的儿女。
Mia popolo pereos pro tio, ke ĝi ne havas scion. Ĉar vi forpuŝis la scion, tial Mi vin forpuŝos, ke vi ne plu estu Mia pastro. Ĉar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaŭ Mi forgesos viajn infanojn.
祭司越发增多,就越发得罪我;我必使他们的荣耀变为羞辱。
Ju pli ili multiĝas, des pli ili pekas kontraŭ Mi; ilian honoron Mi faros senhonoreco.
他们吃我民的赎罪祭,满心愿意我民犯罪。
Per la pekoj de Mia popolo ili sin nutras, kaj al ĝia malpieco strebas ilia animo.
将来民如何,祭司也必如何;我必因他们所行的惩罚他们,照他们所做的报应他们。
Kaj fariĝos al la popolo tiel same, kiel al la pastroj: Mi punos ĝin pro ĝia konduto, kaj Mi repagos al ĝi pro ĝiaj agoj.
他们吃,却不得饱;行淫,而不得立后;因为他们离弃耶和华,不遵他的命。
Ili manĝos kaj ne satiĝos, ili malĉastos kaj ne disvastiĝos; ĉar ili forlasis la Eternulon kaj ne atentas Lin.
奸淫和酒,并新酒,夺去人的心。
Malĉastado, vino, kaj mosto forprenas la prudenton.
我的民求问木偶,以为木杖能指示他们;因为他们的淫心使他们失迷,他们就行淫离弃 神,不守约束,
Mia popolo demandas sian lignon, kaj ĝia bastono donas al ĝi respondon; ĉar la spirito de malĉasteco erarigas ilin, kaj ili malĉastas kontraŭ sia Dio.
在各山顶,各高冈的橡树、杨树、栗树之下,献祭烧香,因为树影美好。所以,你们的女儿淫乱,你们的新妇(或译:儿妇;下同)行淫。
Sur la supro de montoj ili alportas oferojn, kaj sur montetoj ili incensas sub kverko, poplo, kaj terebintarbo, ĉar bona estas ilia ombro. Tial malĉastos viaj filinoj, kaj viaj bofilinoj adultos.
你们的女儿淫乱,你们的新妇行淫,我却不惩罚她们;因为你们自己离群与娼妓同居,与妓女一同献祭。这无知的民必致倾倒。
Ĉu Mi povas ne puni viajn filinojn, se ili malĉastas, kaj viajn bofilinojn, se ili adultas, se ili apartiĝas kune kun la malĉastistinoj kaj alportas oferojn kune kun la publikaj virinoj, kaj la malklera popolo pereas?
以色列啊,你虽然行淫,犹大却不可犯罪。不要往吉甲去,不要上到伯‧亚文,也不要指著永生的耶和华起誓。
Se malĉastas vi, ho Izrael, tiam almenaŭ Jehuda ne kulpiĝu; ne iru en Gilgalon, ne iru en Bet-Avenon, kaj ne ĵuru: Kiel vivas la Eternulo.
以色列倔强,犹如倔强的母牛;现在耶和华要放他们,如同放羊羔在宽阔之地。
Ĉar Izrael obstinas, kiel obstina bovino; ĉu nun la Eternulo povas paŝti ilin, kiel ŝafidon sur vasta paŝtejo?
以法莲亲近偶像,任凭他吧!
Efraim aliĝis al idoloj; lasu lin.
他们所喝的已经发酸,他们时常行淫,他们的官长最爱羞耻的事。
Abomeninda fariĝis ilia drinkado; ili fordonis sin al malĉastado kaj malhonora amo; honto al iliaj protektantoj.
风把他们裹在翅膀里;他们因所献的祭必致蒙羞。
La vento forportos ilin per siaj flugiloj, kaj ili hontos pri siaj oferoj.