Hebrews 6

所以,我们应当离开基督道理的开端,竭力进到完全的地步,不必再立根基,就如那懊悔死行,信靠 神、
Tial, ĉesigante la diskutadon pri la elementoj de Kristo, ni iru antaŭen al perfektiĝo, ne metante denove fundamenton de pento el malvivaj faroj kaj de fido al Dio,
各样洗礼、按手之礼、死人复活,以及永远审判各等教训。
de la dogmaro pri baptoj, surmetado de manoj, de revivigo de mortintoj, de eterna juĝo.
 神若许我们,我们必如此行。
Kaj tion ni faros, se Dio permesos.
论到那些已经蒙了光照、尝过天恩的滋味、又于圣灵有分,
Ĉar ĉe tiuj, kiuj unufoje estas allumitaj kaj gustumis la ĉielan donon kaj fariĝis partoprenantoj en la Sankta Spirito,
并尝过 神善道的滋味、觉悟来世权能的人,
kaj gustumis la bonan vorton de Dio kaj la potencojn de la estonta mondo,
若是离弃道理,就不能叫他们从新懊悔了。因为他们把 神的儿子重钉十字架,明明的羞辱他。
kaj defalis, ne estas eble renovigi ilin ankoraŭ al pento, dum ili rekrucumas al si la Filon de Dio kaj elmetas lin al publika malhonoro.
就如一块田地,吃过屡次下的雨水,生长菜蔬,合乎耕种的人用,就从 神得福;
Ĉar la tero, kiu entrinkis la pluvon, sur ĝin ofte venantan, kaj produktas kreskaĵojn, taŭgajn por tiuj, pro kiuj ĝi ankaŭ estas kultivata, ricevas benon de Dio;
若长荆棘和蒺藜,必被废弃,近于咒诅,结局就是焚烧。
sed se ĝi donas dornojn kaj kardojn, ĝi estas malaprobata kaj proksima al malbeno; ĝia fino estas en brulado.
亲爱的弟兄们,我们虽是这样说,却深信你们的行为强过这些,而且近乎得救。
Sed ni certigas al ni aferojn pli bonajn pri vi, amatoj, kaj aferojn, kiuj akompanas savon, kvankam ni tiel parolas;
因为 神并非不公义,竟忘记你们所做的工和你们为他名所显的爱心,就是先前伺候圣徒,如今还是伺候。
ĉar Dio ne estas maljusta, por forgesi vian laboron kaj la amon, kiun vi montris al Lia nomo, servinte al la sanktuloj kaj ankoraŭ servante.
我们愿你们各人都显出这样的殷勤,使你们有满足的指望,一直到底。
Sed ni deziras, ke ĉiu el vi montru tian saman diligentecon por la plenumo de la espero ĝis la fino;
并且不懈怠,总要效法那些凭信心和忍耐承受应许的人。
por ke vi fariĝu ne maldiligentaj, sed imitantoj de tiuj, kiuj per fido kaj pacienco heredas la promesojn.
当初 神应许亚伯拉罕的时候,因为没有比自己更大可以指著起誓的,就指著自己起誓,说:
Ĉar kiam Dio promesis al Abraham, Li ĵuris per Si mem (ĉar Li ne povis ĵuri per iu pli granda),
论福,我必赐大福给你;论子孙,我必叫你的子孙多起来。
dirante: Certe benante Mi benos vin, kaj multigante Mi multigos vin.
这样,亚伯拉罕既恒久忍耐,就得了所应许的。
Kaj tiel, atendinte kun pacienco, li atingis la promeson.
人都是指著比自己大的起誓,并且以起誓为实据,了结各样的争论。
Ĉar homoj ĵuras per la pli granda, kaj ĉe ili la ĵuro por certigo estas fino de ĉia disputado.
照样, 神愿意为那承受应许的人格外显明他的旨意是不更改的,就起誓为证。
Kaj Dio, volante montri pli abunde al la heredantoj de la promeso la neŝanĝeblecon de Sia intenco, intermetis ĵuron,
借这两件不更改的事, 神决不能说谎,好叫我们这逃往避难所、持定摆在我们前头指望的人可以大得勉励。
por ke per du neŝanĝeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifuĝis, por akiri la esperon antaŭ ni metitan,
我们有这指望,如同灵魂的锚,又坚固又牢靠,且通入幔内。
kiun ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan, enirantan internen de la kurteno;
作先锋的耶稣,既照著麦基洗德的等次成了永远的大祭司,就为我们进入幔内。
kien eniris Jesuo, la antaŭulo por ni, fariĝinte ĉefpastro por ĉiam laŭ la maniero de Melkicedek.