Ĉar la leĝo, havante ombron de estontaj bonaĵoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas senĉese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn.
Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili
Post tiu tempo, diras la Eternulo:
Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon,
Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos;
li ankaŭ diras:
kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco?
Ĉar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj ĝoje akceptis la rabadon de via posedaĵo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj restantan posedaĵon.