Genesis 7

耶和华对挪亚说:「你和你的全家都要进入方舟;因为在这世代中,我见你在我面前是义人。
Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, ĉar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaŭ Mi en ĉi tiu generacio.
凡洁净的畜类,你要带七公七母;不洁净的畜类,你要带一公一母;
El ĉiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, po du, virbeston kaj ĝian inon.
空中的飞鸟也要带七公七母,可以留种,活在全地上;
Ankaŭ el la birdoj de la ĉielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero.
因为再过七天,我要降雨在地上四十昼夜,把我所造的各种活物都从地上除灭。」
Ĉar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero ĉiujn ekzistaĵojn, kiujn Mi kreis.
挪亚就遵著耶和华所吩咐的行了。
Kaj Noa faris ĉion, kion la Eternulo al li ordonis.
当洪水泛滥在地上的时候,挪亚整六百岁。
Kaj Noa havis la aĝon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo venis sur la teron.
挪亚就同他的妻和儿子儿妇都进入方舟,躲避洪水。
Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo.
洁净的畜类和不洁净的畜类,飞鸟并地上一切的昆虫,
El la brutoj puraj, kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, kaj el la birdoj, kaj el ĉiuj rampaĵoj sur la tero,
都是一对一对的,有公有母,到挪亚那里进入方舟,正如 神所吩咐挪亚的。
po unu paro venis al Noa en la arkeon, virbesto kaj ino, kiel Dio ordonis al Noa.
过了那七天,洪水泛滥在地上。
Kaj kiam pasis la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron.
当挪亚六百岁,二月十七日那一天,大渊的泉源都裂开了,天上的窗户也敞开了。
En la sescenta jaro de la vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en tiu tago disfendiĝis ĉiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la ĉielo malfermiĝis.
四十昼夜降大雨在地上。
Kaj estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.
正当那日,挪亚和他三个儿子闪、含、雅弗,并挪亚的妻子和三个儿妇,都进入方舟。
Ĝuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj Ŝem kaj Ĥam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili;
他们和百兽,各从其类,一切牲畜,各从其类,爬在地上的昆虫,各从其类,一切禽鸟,各从其类,都进入方舟。
ili, kaj ĉiuj bestoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj brutoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj flugaĵoj laŭ siaj specoj, ĉiuj birdoj, ĉiuj flugilhavantoj.
凡有血肉、有气息的活物,都一对一对地到挪亚那里,进入方舟。
Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el ĉiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo.
凡有血肉进入方舟的,都是有公有母,正如 神所吩咐挪亚的。耶和华就把他关在方舟里头。
Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el ĉiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili.
洪水泛滥在地上四十天,水往上长,把方舟从地上漂起。
Kaj estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero; kaj multiĝis la akvo kaj levis la arkeon, kaj ĝi estis alte super la tero.
水势浩大,在地上大大地往上长,方舟在水面上漂来漂去。
Kaj la akvo fortiĝis sur la tero, kaj la arkeo naĝis sur la supraĵo de la akvo.
水势在地上极其浩大,天下的高山都淹没了。
Kaj la akvo treege fortiĝis kaj tre multiĝis sur la tero; kaj kovriĝis ĉiuj altaj montoj, kiuj estas sub la ĉielo.
水势比山高过十五肘,山岭都淹没了。
Dek kvin ulnojn pli alte leviĝis la akvo kaj kovris la montojn.
凡在地上有血肉的动物,就是飞鸟、牲畜、走兽,和爬在地上的昆虫,以及所有的人,都死了。
Kaj pereis ĉiu karno, kiu moviĝas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj.
凡在旱地上、鼻孔有气息的生灵都死了。
Ĉio, kio havis en si spiriton de vivo, el ĉio, kio estis sur la seka tero, mortis.
凡地上各类的活物,连人带牲畜、昆虫,以及空中的飞鸟,都从地上除灭了,只留下挪亚和那些与他同在方舟里的。
Kaj ekstermiĝis ĉiuj ekzistaĵoj, kiuj estis sur la tero, de homo ĝis brutoj kaj rampaĵoj kaj birdoj de la ĉielo; ili ekstermiĝis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo.
水势浩大,在地上共一百五十天。
Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj.