Genesis 5

亚当的后代记在下面。当 神造人的日子,是照著自己的样式造的,
Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laŭ la bildo de Dio;
并且造男造女。在他们被造的日子, 神赐福给他们,称他们为「人。」
kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskiĝo.
亚当活到一百三十岁,生了一个儿子,形像样式和自己相似,就给他起名叫塞特。
Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set.
亚当生塞特之后,又在世八百年,并且生儿养女。
Kaj Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
亚当共活了九百三十岁就死了。
Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis naŭcent tridek jaroj, kaj li mortis.
塞特活到一百零五岁,生了以挪士。
Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Enoŝ.
塞特生以挪士之后,又活了八百零七年,并且生儿养女。
Kaj Set vivis, post kiam naskiĝis al li Enoŝ, okcent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
塞特共活了九百一十二岁就死了。
Kaj la tuta vivo de Set estis naŭcent dek du jaroj, kaj li mortis.
以挪士活到九十岁,生了该南。
Kaj Enoŝ vivis naŭdek jarojn, kaj naskiĝis al li Kenan.
以挪士生该南之后,又活了八百一十五年,并且生儿养女。
Kaj Enoŝ vivis, post kiam naskiĝis al li Kenan, okcent dek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
以挪士共活了九百零五岁就死了。
Kaj la tuta vivo de Enoŝ estis naŭcent kvin jaroj, kaj li mortis.
该南活到七十岁,生了玛勒列。
Kaj Kenan vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Mahalalel.
该南生玛勒列之后,又活了八百四十年,并且生儿养女。
Kaj Kenan vivis, post kiam naskiĝis al li Mahalalel, okcent kvardek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
该南共活了九百一十岁就死了。
Kaj la tuta vivo de Kenan estis naŭcent dek jaroj, kaj li mortis.
玛勒列活到六十五岁,生了雅列。
Kaj Mahalalel vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Jared.
玛勒列生雅列之后,又活了八百三十年,并且生儿养女。
Kaj Mahalalel vivis, post kiam naskiĝis al li Jared, okcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
玛勒列共活了八百九十五岁就死了。
Kaj la tuta vivo de Mahalalel estis okcent naŭdek kvin jaroj, kaj li mortis.
雅列活到一百六十二岁,生了以诺。
Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskiĝis al li Ĥanoĥ.
雅列生以诺之后,又活了八百年,并且生儿养女。
Kaj Jared vivis, post kiam naskiĝis al li Ĥanoĥ, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
雅列共活了九百六十二岁就死了。
Kaj la tuta vivo de Jared estis naŭcent sesdek du jaroj, kaj li mortis.
以诺活到六十五岁,生了玛土撒拉。
Kaj Ĥanoĥ vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Metuŝelaĥ.
以诺生玛土撒拉之后,与 神同行三百年,并且生儿养女。
Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio, post kiam naskiĝis al li Metuŝelaĥ, tricent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
以诺共活了三百六十五岁。
Kaj la tuta vivo de Ĥanoĥ estis tricent sesdek kvin jaroj.
以诺与 神同行, 神将他取去,他就不在世了。
Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio; kaj li malaperis, ĉar Dio lin prenis.
玛土撒拉活到一百八十七岁,生了拉麦。
Kaj Metuŝelaĥ vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskiĝis al li Lemeĥ.
玛土撒拉生拉麦之后,又活了七百八十二年,并且生儿养女。
Kaj Metuŝelaĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Lemeĥ, sepcent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
玛土撒拉共活了九百六十九岁就死了。
Kaj la tuta vivo de Metuŝelaĥ estis naŭcent sesdek naŭ jaroj, kaj li mortis.
拉麦活到一百八十二岁,生了一个儿子,
Kaj Lemeĥ vivis cent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filo.
给他起名叫挪亚,说:「这个儿子必为我们的操作和手中的劳苦安慰我们;这操作劳苦是因为耶和华咒诅地。」
Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: Ĉi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis.
拉麦生挪亚之后,又活了五百九十五年,并且生儿养女。
Kaj Lemeĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Noa, kvincent naŭdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj.
拉麦共活了七百七十七岁就死了。
Kaj la tuta vivo de Lemeĥ estis sepcent sepdek sep jaroj, kaj li mortis.
挪亚五百岁生了闪、含、雅弗。
Kaj Noa havis la aĝon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskiĝis Ŝem, Ĥam, kaj Jafet.