Genesis 4

有一日,那人和他妻子夏娃同房,夏娃就怀孕,生了该隐【就是得的意思】,便说:「耶和华使我得了一个男子。」
Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Kainon; kaj ŝi diris: Mi akiris homon de la Eternulo.
又生了该隐的兄弟亚伯。亚伯是牧羊的;该隐是种地的。
Kaj plue ŝi naskis lian fraton Habel. Kaj Habel fariĝis ŝafpaŝtisto, kaj Kain fariĝis terlaboristo.
有一日,该隐拿地里的出产为供物献给耶和华;
Kaj post ia tempo fariĝis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo.
亚伯也将他羊群中头生的和羊的脂油献上。耶和华看中了亚伯和他的供物,
Kaj Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon;
只是看不中该隐和他的供物。该隐就大大的发怒,变了脸色。
sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis.
耶和华对该隐说:「你为什么发怒呢?你为什么变了脸色呢?
Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial kliniĝis via vizaĝo?
你若行得好,岂不蒙悦纳?你若行得不好,罪就伏在门前。它必恋慕你,你却要制伏它。」
Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo, kaj vin ĝi aspiros, sed vi regu super ĝi.
该隐与他兄弟亚伯说话;二人正在田间。该隐起来打他兄弟亚伯,把他杀了。
Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin.
耶和华对该隐说:「你兄弟亚伯在那里?」他说:「我不知道!我岂是看守我兄弟的吗?」
Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; ĉu mi estas gardisto de mia frato?
耶和华说:「你作了什么事呢?你兄弟的血有声音从地里向我哀告。
Kaj Li diris: Kion vi faris? la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero.
地开了口,从你手里接受你兄弟的血。现在你必从这地受咒诅。
Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian buŝon, por preni la sangon de via frato el via mano.
你种地,地不再给你效力;你必流离飘荡在地上。」
Kiam vi prilaboros la teron, ĝi ne plu donos al vi sian forton; vaganto kaj forkuranto vi estos sur la tero.
该隐对耶和华说:「我的刑罚太重,过于我所能当的。
Kaj Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti.
你如今赶逐我离开这地,以致不见你面;我必流离飘荡在地上,凡遇见我的必杀我。」
Jen Vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min.
耶和华对他说:「凡杀该隐的,必遭报七倍。」耶和华就给该隐立一个记号,免得人遇见他就杀他。
Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble. Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos.
于是该隐离开耶和华的面,去住在伊甸东边挪得之地。
Kaj Kain foriris de antaŭ la Eternulo, kaj loĝiĝis en la lando Nod, oriente de Eden.
该隐与妻子同房,他妻子就怀孕,生了以诺。该隐建造了一座城,就按著他儿子的名将那城叫做以诺。
Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Ĥanoĥon. Kaj li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon laŭ la nomo de sia filo: Ĥanoĥ.
以诺生以拿;以拿生米户雅利;米户雅利生玛土撒利;玛土撒利生拉麦。
Kaj al Ĥanoĥ naskiĝis Irad, kaj al Irad naskiĝis Meĥujael, kaj al Meĥujael naskiĝis Metuŝael, kaj al Metuŝael naskiĝis Lemeĥ.
拉麦娶了两个妻:一个名叫亚大,一个名叫洗拉。
Kaj Lemeĥ prenis al si du edzinojn: unu havis la nomon Ada, kaj la dua havis la nomon Cila.
亚大生雅八;雅八就是住帐棚、牧养牲畜之人的祖师。
Kaj Ada naskis Jabalon; li estis la patro de tiuj, kiuj loĝas en tendoj kaj paŝtas brutojn.
雅八的兄弟名叫犹八;他是一切弹琴吹箫之人的祖师。
Kaj la nomo de lia frato estis Jubal; li estis la patro de ĉiuj, kiuj ludas harpon kaj fluton.
洗拉又生了土八该隐;他是打造各样铜铁利器的【或作:是铜匠铁匠的祖师】。土八该隐的妹子是拿玛。
Cila ankaŭ naskis Tubal-Kainon, forĝanton de diversaj majstraĵoj el kupro kaj fero. Kaj la fratino de Tubal-Kain estis Naama.
拉麦对他两个妻子说:亚大、洗拉,听我的声音;拉麦的妻子,细听我的话语:壮年人伤我,我把他杀了;少年人损我,我把他害了【或作我杀壮士却伤自己,我害幼童却损本身。】
Kaj Lemeĥ diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila: Aŭskultu mian voĉon, edzinoj de Lemeĥ, Atentu mian parolon! Ĉar viron mi mortigis por vundo al mi Kaj junulon por tubero al mi;
若杀该隐,遭报七倍,杀拉麦,必遭报七十七倍。
Se sepoble estos venĝite por Kain, Por Lemeĥ estos sepdek-sepoble.
亚当又与妻子同房,她就生了一个儿子,起名叫塞特,意思说:「 神另给我立了一个儿子代替亚伯,因为该隐杀了他。」
Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: Ĉar Dio metis al mi alian semon anstataŭ Habel, kiun mortigis Kain.
塞特也生了一个儿子,起名叫以挪士。那时候,人才求告耶和华的名。
Kaj al Set ankaŭ naskiĝis filo, kaj li donis al li la nomon Enoŝ. Tiam oni komencis alvokadi la nomon de la Eternulo.