Genesis 13

亚伯兰带著他的妻子与罗得,并一切所有的,都从埃及上南地去。
Kaj Abram supreniris el Egiptujo, li kaj lia edzino, kaj ĉio, kio estis kun li, kaj kun li ankaŭ Lot, direktante sin al sudo.
亚伯兰的金、银、牲畜极多。
Kaj Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro.
他从南地渐渐往伯特利去,到了伯特利和艾的中间,就是从前支搭帐棚的地方,
Kaj li daŭrigis sian migradon de sudo ĝis Bet-El, ĝis la loko, kie antaŭe estis lia tendo inter Bet-El kaj Aj,
也是他起先筑坛的地方;他又在那里求告耶和华的名。
al la loko de la altaro, kiun li tie faris antaŭe; kaj Abram tie preĝis al la Eternulo.
与亚伯兰同行的罗得也有牛群、羊群、帐棚。
Kaj ankaŭ Lot, kiu iris kun Abram, havis ŝafojn kaj bovojn kaj tendojn.
那地容不下他们;因为他们的财物甚多,使他们不能同居。
Kaj ne sufiĉis por ili la tero, ke ili loĝu kune, ĉar ilia havo estis granda kaj ili ne povis loĝi kune.
当时,迦南人与比利洗人在那地居住。亚伯兰的牧人和罗得的牧人相争。
Kaj estis malpaco inter la paŝtistoj de la brutaro de Abram kaj la paŝtistoj de la brutaro de Lot; kaj la Kanaanidoj kaj Perizidoj tiam loĝis en la lando.
亚伯兰就对罗得说:「你我不可相争,你的牧人和我的牧人也不可相争,因为我们是骨肉【原文作弟兄】。
Kaj Abram diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj paŝtistoj kaj viaj paŝtistoj, ĉar ni estas fratoj.
遍地不都在你眼前吗?请你离开我:你向左,我就向右;你向右,我就向左。」
La tuta tero estas ja antaŭ vi; apartiĝu do de mi: se vi iros maldekstren, mi iros dekstren; se vi iros dekstren, mi iros maldekstren.
罗得举目看见约旦河的全平原,直到琐珥,都是滋润的,那地在耶和华未灭所多玛、蛾摩拉以先如同耶和华的园子,也像埃及地。
Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan, antaŭ ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel ĝardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, ĝis Coar.
于是罗得选择约旦河的全平原,往东迁移;他们就彼此分离了。
Kaj Lot elektis al si la tutan ĉirkaŭaĵon de Jordan; kaj Lot ekiris orienten; kaj ili apartiĝis unu de la alia:
亚伯兰住在迦南地,罗得住在平原的城邑,渐渐挪移帐棚,直到所多玛。
Abram enloĝiĝis en la lando Kanaana, kaj Lot enloĝiĝis en la urboj de la ĉirkaŭaĵo kaj starigis siajn tendojn ĝis Sodom.
所多玛人在耶和华面前罪大恶极。
Kaj la loĝantoj de Sodom estis malbonaj kaj tre pekaj kontraŭ la Eternulo.
罗得离别亚伯兰以后,耶和华对亚伯兰说:「从你所在的地方,你举目向东西南北观看;
Kaj la Eternulo diris al Abram, post kiam Lot apartiĝis de li: Levu viajn okulojn, kaj rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten;
凡你所看见的一切地,我都要赐给你和你的后裔,直到永远。
ĉar la tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne.
我也要使你的后裔如同地上的尘沙那样多,人若能数算地上的尘沙才能数算你的后裔。
Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaŭ vian idaron.
你起来,纵横走遍这地,因为我必把这地赐给你。」
Leviĝu, trairu la landon laŭlonge kaj laŭlarĝe, ĉar al vi Mi ĝin donos.
亚伯兰就搬了帐棚,来到希伯崙幔利的橡树那里居住,在那里为耶和华筑了一座坛。
Kaj Abram forprenis sian tendon, kaj iris kaj ekloĝis en la arbareto Mamre, kiu estas en Ĥebron; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.