Ezra 8

当亚达薛西王年间,同我从巴比伦上来的人,他们的族长和他们的家谱记在下面:
Jen estas la ĉefoj de patrodomoj kun ilia genealogio, kiuj iris kun mi el Babel en la tempo de reĝado de la reĝo Artaĥŝast:
属非尼哈的子孙有革顺;属以他玛的子孙有但以理;属大卫的子孙有哈突;
el la idoj de Pineĥas: Gerŝom; el la idoj de Itamar: Daniel; el la idoj de David: Ĥatuŝ;
属巴录的后裔,就是示迦尼的子孙有撒迦利亚,同著他,按家谱计算,男丁一百五十人;
el la idoj de Ŝeĥanja: el la idoj de Paroŝ: Zeĥarja, kaj kun li la familianoj, viroj en la nombro de cent kvindek;
属巴哈•摩押的子孙有西拉希雅的儿子以利约乃,同著他有男丁二百;
el la idoj de Paĥat-Moab: Eljehoenaj, filo de Zeraĥja, kaj kun li ducent virseksuloj;
属示迦尼的子孙有雅哈悉的儿子,同著他有男丁三百;
el la idoj de Ŝeĥanja: la filo de Jaĥaziel, kaj kun li tricent virseksuloj;
属亚丁的子孙有约拿单的儿子以别,同著他有男丁五十;
el la idoj de Adin: Ebed, filo de Jonatan, kaj kun li kvindek virseksuloj;
属以拦的子孙有亚他利雅的儿子耶筛亚,同著他有男丁七十;
el la idoj de Elam: Jeŝaja, filo de Atalja, kaj kun li sepdek virseksuloj;
属示法提雅的子孙有米迦勒的儿子西巴第雅,同著他有男丁八十;
el la idoj de Ŝefatja: Zebadja, filo de Miĥael, kaj kun li okdek virseksuloj;
属约押的子孙有耶歇的儿子俄巴底亚,同著他有男丁二百一十八;
el la idoj de Joab: Obadja, filo de Jeĥiel, kaj kun li ducent dek ok virseksuloj;
属示罗密的子孙有约细斐的儿子,同著他有男丁一百六十;
el la idoj de Ŝelomit: la filo de Josifja, kaj kun li cent sesdek virseksuloj;
属比拜的子孙有比拜的儿子撒迦利亚,同著他有男丁二十八;
el la idoj de Bebaj: Zeĥarja, filo de Bebaj, kaj kun li dudek ok virseksuloj;
属押甲的子孙有哈加坦的儿子约哈难,同著他有男丁一百一十;
el la idoj de Azgad: Joĥanan, filo de Hakatan, kaj kun li cent dek virseksuloj;
属亚多尼干的子孙,就是末尾的,他们的名字是以利法列、耶利、示玛雅,同著他们有男丁六十;
el la idoj de Adonikam la lastaj, kaj jen estas iliaj nomoj: Elifelet, Jeiel, kaj Ŝemaja, kaj kun ili sesdek virseksuloj;
属比革瓦伊的子孙有乌太和撒布,同著他们有男丁七十。
el la idoj de Bigvaj: Utaj kaj Zakur, kaj kun ili sepdek virseksuloj.
我招聚这些人在流入亚哈瓦的河边,我们在那里住了三日。我查看百姓和祭司,见没有利未人在那里,
Kaj mi kolektis ilin ĉe la rivero, kiu enfluas en Ahavan, kaj ni restis tie tri tagojn; kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn, mi el la idoj de Levi trovis tie neniun.
就召首领以利以谢、亚列、示玛雅、以利拿单、雅立、以利拿单、拿单、撒迦利亚、米书兰,又召教习约雅立和以利拿单。
Tiam mi sendis Eliezeron, Arielon, Ŝemajan, Elnatanon, Jaribon, Elnatanon, Natanon, Zeĥarjan, kaj Meŝulamon, la ĉefojn, kaj Jojaribon kaj Elnatanon, la scienculojn;
我打发他们往迦西斐雅地方去见那里的首领易多,又告诉他们当向易多和他的弟兄尼提宁说什么话叫他们为我们 神的殿带使用的人来。
kaj mi donis al ili komision al Ido, la ĉefo en la loko Kasifja, kaj mi donis al ili instrukcion pri tio, kion ili devas diri al Ido, kaj al liaj fratoj, la Netinoj, en la loko Kasifja, por venigi al ni servistojn por la domo de nia Dio.
蒙我们 神施恩的手帮助我们,他们在以色列的曾孙、利未的孙子、抹利的后裔中带一个通达人来;还有示利比和他的众子与弟兄共一十八人。
Kaj ili venigis al ni, ĉar super ni estis la favora mano de nia Dio, homon saĝan el la idoj de Maĥli, filo de Levi, filo de Izrael, kaj Ŝerebjan kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok homojn,
又有哈沙比雅,同著他有米拉利的子孙耶筛亚,并他的众子和弟兄共二十人。
kaj Ĥaŝabjan, kaj kun li Jeŝajan, el la idoj de Merari, kun liaj fratoj kaj iliaj filoj, dudek;
从前大卫和众首领派尼提宁服事利未人,现在从这尼提宁中也带了二百二十人来,都是按名指定的。
kaj el la Netinoj, kiujn David kaj la princoj starigis por servi al la Levidoj, ducent dudek Netinojn; ĉiuj ili estis registritaj laŭ siaj nomoj.
那时,我在亚哈瓦河边宣告禁食,为要在我们 神面前克苦己心,求他使我们和妇人孩子,并一切所有的,都得平坦的道路。
Kaj mi proklamis tie faston ĉe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin antaŭ nia Dio, por peti de Li ĝustan vojon por ni, por niaj infanoj, kaj por nia tuta havo.
我求王拨步兵马兵帮助我们抵挡路上的仇敌,本以为羞耻;因我曾对王说:「我们 神施恩的手必帮助一切寻求他的;但他的能力和忿怒必攻击一切离弃他的。」
Ĉar mi hontis peti de la reĝo militistojn kaj rajdistojn por defendi nin kontraŭ malamikoj sur la vojo; ĉar ni tiele diris al la reĝo: La mano de nia Dio estas bonfaranta por ĉiuj, kiuj sin turnas al Li, kaj Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraŭ ĉiuj, kiuj Lin forlasas.
所以我们禁食祈求我们的 神,他就应允了我们。
Ni do fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li aŭskultis nin.
我分派祭司长十二人,就是示利比、哈沙比雅,和他们的弟兄十人,
Kaj mi apartigis el la ĉefaj pastroj dek du, kaj mi aligis al ili Ŝerebjan kaj Ĥaŝabjan kaj dek el iliaj fratoj.
将王和谋士、军长,并在那里的以色列众人为我们 神殿所献的金银和器皿,都秤了交给他们。
Kaj mi pese transdonis al ili la arĝenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la reĝo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj ĉiuj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis.
我秤了交在他们手中的银子有六百五十他连得;银器重一百他连得;金子一百他连得;
Kaj mi pese transdonis al ili: da arĝento sescent kvindek kikarojn, da arĝentaj vazoj cent kikarojn, kaj da oro cent kikarojn;
金碗二十个,重一千达利克;上等光铜的器皿两个,宝贵如金。
da oraj kalikoj dudek je la sumo de mil darkemonoj, kaj du vazojn el brilanta plej bona kupro, multekosta kiel oro.
我对他们说:「你们归耶和华为圣,器皿也为圣;金银是甘心献给耶和华─你们列祖之 神的。
Kaj mi diris al ili: Vi estas sanktaj al la Eternulo, kaj la vazoj estas sanktaj, ankaŭ la arĝento kaj la oro, memvole donacitaj al la Eternulo, Dio de viaj patroj.
你们当警醒看守,直到你们在耶路撒冷耶和华殿的库内,在祭司长和利未族长,并以色列的各族长面前过了秤。」
Maldormu, kaj gardu tion, ĝis vi transdonos pese al la ĉefaj pastroj, Levidoj, kaj ĉefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem, en la ĉambroj de la domo de la Eternulo.
于是,祭司、利未人按著分量接受金银和器皿,要带到耶路撒冷我们 神的殿里。
Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la pesitajn arĝenton, oron, kaj vazojn, por forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio.
正月十二日,我们从亚哈瓦河边起行,要往耶路撒冷去。我们 神的手保佑我们,救我们脱离仇敌和路上埋伏之人的手。
Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la unua monato, por iri en Jerusalemon; kaj la mano de nia Dio estis super ni, kaj Li savis nin kontraŭ la manoj de malamikoj kaj kontraŭ insidantoj ĉe la vojo.
我们到了耶路撒冷,在那里住了三日。
Kaj ni venis en Jerusalemon kaj restis tie dum tri tagoj.
第四日,在我们 神的殿里把金银和器皿都秤了,交在祭司乌利亚的儿子米利末的手中。同著他有非尼哈的儿子以利亚撒,还有利未人耶书亚的儿子约撒拔和宾内的儿子挪亚底。
En la kvara tago la arĝento, oro, kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio, en la manojn de la pastro Meremot, filo de Urija, kune kun Eleazar, filo de Pineĥas, kune kun Jozabad, filo de Jeŝua, kaj Noadja, filo de Binuj, la Levidoj.
当时都点了数目,按著分量写在册上。
Ĉio estis farita laŭnombre kaj laŭpeze, kaj ĉio pesita estis tiutempe enskribita.
从掳到之地归回的人向以色列的 神献燔祭,就是为以色列众人献公牛十二只,公绵羊九十六只,绵羊羔七十七只,又献公山羊十二只作赎罪祭,这都是向耶和华焚献的。
La forkaptitoj, kiuj revenis el la kaptiteco, alportis bruloferojn al Dio de Izrael: dek du bovojn, pro la tuta Izrael, naŭdek ses ŝafojn, sepdek sep ŝafidojn, dek du pekoferajn kaprojn, ĉion kiel bruloferon al la Eternulo.
他们将王的谕旨交给王所派的总督与河西的省长,他们就帮助百姓,又供给 神殿里所需用的。
Kaj oni transdonis la ordonojn de la reĝo al la satrapoj de la reĝo kaj al la transriveraj regionestroj; kaj ĉi tiuj subtenis la popolon kaj la domon de Dio.