Ezra 5

那时,先知哈该和易多的孙子撒迦利亚奉以色列 神的名向犹大和耶路撒冷的犹大人说劝勉的话。
Kaj la profetoj, Ĥagaj, la profeto, kaj Zeĥarja, filo de Ido, profetis pri la Judoj, kiuj estis en Judujo kaj Jerusalem, en la nomo de Dio de Izrael.
于是撒拉铁的儿子所罗巴伯和约萨达的儿子耶书亚都起来动手建造耶路撒冷 神的殿,有 神的先知在那里帮助他们。
Tiam leviĝis Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la domon de Dio en Jerusalem, kaj kun ili estis la profetoj de Dio, kiuj fortigadis ilin.
当时河西的总督达乃和示他•波斯乃,并他们的同党来问说:「谁降旨让你们建造这殿,修成这墙呢?」
En tiu tempo venis al ili Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj tiele diris al ili: Kiu permesis al vi konstrui ĉi tiun domon kaj starigi ĉi tiujn murojn?
我们便告诉他们建造这殿的人叫什么名字。
Tiam ni diris al ili, kiaj estis la nomoj de tiuj homoj, kiuj konstruis tiun konstruaĵon.
 神的眼目看顾犹大的长老,以致总督等没有叫他们停工,直到这事奏告大利乌,得著他的回谕。
Sed la okulo de ilia Dio estis super la plejaĝuloj de la Judoj, kaj ili ne estis malhelpataj, ĝis la afero estis raportita al Dario kaj ĝis revenis decido pri tio.
河西的总督达乃和示他•波斯乃,并他们的同党,就是住河西的亚法萨迦人,上本奏告大利乌王。
Jen estas la enhavo de la letero, kiun sendis Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj Ŝetar-Boznaj, kun siaj kunuloj la Afarseĥanoj, kiuj estis en la transrivera regiono, al la reĝo Dario;
本上写著说:「愿大利乌王诸事平安。
la raporto, kiun ili sendis al li, havis la sekvantan tekston: Al la reĝo Dario plenan pacon.
王该知道,我们往犹大省去,到了至大 神的殿,这殿是用大石建造的。梁木插入墙内,工作甚速,他们手下亨通。
Estu sciate al la reĝo, ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; ĝi estas konstruata el grandaj ŝtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj.
我们就问那些长老说:『谁降旨让你们建造这殿,修成这墙呢?』
Tiam ni demandis tiujn plenaĝulojn, kaj diris al ili: Kiu donis al vi la permeson konstrui ĉi tiun domon kaj starigi ĉi tiujn murojn?
又问他们的名字,要记录他们首领的名字,奏告于王。
Kaj krom tio ni demandis pri iliaj nomoj, por raporti al vi, kaj skribi la nomojn de tiuj homoj, kiuj estas iliaj ĉefoj.
他们回答说:『我们是天地之 神的仆人,重建前多年所建造的殿,就是以色列的一位大君王建造修成的。
Per la sekvantaj vortoj ili respondis al ni kaj diris: Ni estas servantoj de Dio de la ĉielo kaj de la tero, kaj ni konstruas la domon, kiu estis konstruita antaŭ multe da jaroj, kaj granda reĝo de Izrael konstruis ĝin kaj finis ĝin.
只因我们列祖惹天上的 神发怒, 神把他们交在迦勒底人巴比伦王尼布甲尼撒的手中,他就拆毁这殿,又将百姓掳到巴比伦。
Sed kiam niaj patroj kolerigis Dion de la ĉielo, Li transdonis ilin en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, la Ĥaldeo; kaj tiun domon li detruis, kaj la popolon li transloĝigis en Babelon.
然而巴比伦王古列元年,他降旨允准建造 神的这殿。
Sed en la unua jaro de Ciro, reĝo de Babel, la reĝo Ciro donis permeson rekonstrui ĉi tiun domon de Dio.
 神殿中的金、银器皿,就是尼布甲尼撒从耶路撒冷的殿中掠去带到巴比伦庙里的,古列王从巴比伦庙里取出来,交给派为省长的,名叫设巴萨,
Eĉ la vazojn de la domo de Dio, la orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en la templon de Babel, ilin la reĝo Ciro elportis el la templo de Babel, kaj oni transdonis ilin al Ŝeŝbacar, kiun li starigis kiel regionestron;
对他说可以将这些器皿带去,放在耶路撒冷的殿中,在原处建造 神的殿。
kaj li diris al li: Prenu ĉi tiujn vazojn, iru, kaj forportu ilin en la templon de Jerusalem, kaj la domo de Dio estu konstruata sur sia loko.
于是这设巴萨来建立耶路撒冷 神殿的根基。这殿从那时直到如今尚未造成。』
Tiam venis tiu Ŝeŝbacar kaj metis la fundamenton por la domo de Dio en Jerusalem; kaj de tiu tempo ĝis nun ĝi estas konstruata, kaj ĝi ankoraŭ ne estas finita.
现在王若以为美,请察巴比伦王的府库,看古列王降旨允准在耶路撒冷建造 神的殿没有,王的心意如何?请降旨晓谕我们。」
Tial, se plaĉas al la reĝo, oni serĉu en la domo de la reĝaj trezoroj tie en Babel, ĉu efektive la reĝo Ciro donis permeson konstrui ĉi tiun domon de Dio en Jerusalem; kaj la volon de la reĝo pri tio oni sendu al ni.