Ezekiel 9

他向我耳中大声喊叫说:「要使那监管这城的人手中各拿灭命的兵器前来。」
Kaj Li vokis al miaj oreloj per laŭta voĉo, dirante: Alproksimiĝu la punantoj de la urbo, kaj ĉiu havu en sia mano sian pereigilon.
忽然有六个人从朝北的上门而来,各人手拿杀人的兵器;内中有一人身穿细麻衣,腰间带著墨盒子。他们进来,站在铜祭坛旁。
Kaj jen ses homoj venis per la vojo de la supra pordego, kiu estas turnita norden, kaj ĉiu havis en la mano sian detruilon, kaj inter ili estis unu vestita per tolo, kaj li havis skribilon ĉe siaj lumboj. Ili venis, kaj stariĝis apud la kupra altaro.
以色列 神的荣耀本在基路伯上,现今从那里升到殿的门槛。 神将那身穿细麻衣、腰间带著墨盒子的人召来。
Kaj la majesto de Dio de Izrael leviĝis de la kerubo, sur kiu ĝi estis, al la sojlo de la domo. Kaj Li alvokis la homon, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon ĉe siaj lumboj.
耶和华对他说:「你去走遍耶路撒冷全城,那些因城中所行可憎之事叹息哀哭的人,画记号在额上。」
Kaj la Eternulo diris al li: Trairu la urbon Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj, kiuj ĝemas kaj malĝojas pri ĉiuj abomenindaĵoj, kiuj estas farataj en la urbo.
我耳中听见他对其余的人说:「要跟随他走遍全城,以行击杀。你们的眼不要顾惜,也不要可怜他们。
Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis aŭdi: Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu, kaj vi ne kompatu.
要将年老的、年少的,并处女、婴孩,和妇女,从圣所起全都杀尽,只是凡有记号的人不要挨近他。」于是他们从殿前的长老杀起。
Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn, kaj virinojn eksterme mortigu; sed ĉiun homon, sur kiu estas la litero Tav, ne tuŝu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaŭ la domo.
他对他们说:「要污秽这殿,使院中充满被杀的人。你们出去吧!」他们就出去,在城中击杀。
Kaj Li diris al ili: Malpurigu la domon, kaj plenigu la kortojn per mortigitoj; eliru! Kaj ili eliris, kaj komencis frapadi en la urbo.
他们击杀的时候,我被留下,我就俯伏在地,说:「哎!主耶和华啊,你将忿怒倾在耶路撒冷,岂要将以色列所剩下的人都灭绝吗?」
Kiam ili finis la mortigadon kaj mi restis, tiam mi ĵetis min vizaĝaltere, ekkriis, kaj diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ĉu Vi ekstermos la tutan restaĵon de Izrael, elverŝante Vian koleron sur Jerusalemon?
他对我说:「以色列家和犹大家的罪孽极其重大。遍地有流血的事,满城有冤屈,因为他们说:『耶和华已经离弃这地,他看不见我们。』
Kaj Li diris al mi: La malpieco de la domo de Izrael kaj de Jehuda estas tre, tre granda, kaj la lando estas plena de sango, kaj la urbo estas plena de maljusteco; ĉar ili diras: La Eternulo forlasis la landon, kaj la Eternulo ne vidas.
故此,我眼必不顾惜,也不可怜他们,要照他们所行的报应在他们头上。」
Tial ankaŭ Miaflanke Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos; ilian agadon Mi metos sur ilian kapon.
那穿细麻衣、腰间带著墨盒子的人将这事回覆说:「我已经照你所吩咐的行了。」
Kaj jen la viro, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon ĉe siaj lumboj, alportis respondon, dirante: Mi faris tion, kion Vi ordonis al mi.