Ezekiel 5

「人子啊,你要拿一把快刀,当作剃头刀,用这刀剃你的头发和你的胡须,用天平将须发平分。
Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi glavon akran, kiel razilo de barbiroj, prenu ĝin al vi, kaj pasigu ĝin sur via kapo kaj sur via barbo, kaj prenu al vi pesilon, kaj disdividu la harojn:
围困城的日子满了,你要将三分之一在城中用火焚烧,将三分之一在城的四围用刀砍碎,将三分之一任风吹散;我也要拔刀追赶。
trionon forbruligu meze de la urbo, kiam finiĝos la tagoj de la sieĝado; trionon prenu, kaj dishaku ĝin per la glavo en la ĉirkaŭaĵo de la urbo; kaj trionon disblovu en la venton, kaj Mi elingigos post ili la glavon.
你要从其中取几根包在衣襟里,
Kaj prenu el tio malgrandan kvanton, kaj ligu ĝin en la randon de via vesto.
再从这几根中取些扔在火中焚烧,从里面必有火出来烧入以色列全家。
Kaj ankoraŭ iom prenu el tio, kaj ĵetu en fajron, kaj forbruligu ilin per fajro; el tie eliros fajro sur la tutan domon de Izrael.
主耶和华如此说:这就是耶路撒冷。我曾将她安置在列邦之中;列国都在她的四围。
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen estas Jerusalem; Mi starigis ĝin meze de la nacioj, kaj ĉirkaŭ ĝi estas diversaj landoj.
她行恶,违背我的典章,过于列国;干犯我的律例,过于四围的列邦,因为她弃掉我的典章。至于我的律例,她并没有遵行。
Sed ĝi agis kontraŭ Miaj decidoj pli malpie, ol la nacioj, kaj kontraŭ Miaj leĝoj pli malbone, ol la landoj, kiuj estas ĉirkaŭ ĝi; ĉar ili malestimis Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili ne sekvis.
所以主耶和华如此说:因为你们纷争过于四围的列国,也不遵行我的律例,不谨守我的典章,并以遵从四围列国的恶规尚不满意,
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉar via amaso estas pli malbona, ol la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, ĉar Miajn leĝojn vi ne sekvis kaj Miajn decidojn vi ne plenumis, kaj vi ne agis eĉ laŭ la justeco de la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi,
所以主耶和华如此说:看哪,我与你反对,必在列国的眼前,在你中间,施行审判;
tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi ankaŭ iros kontraŭ vin, kaj Mi faros inter vi juĝon antaŭ la okuloj de la nacioj.
并且因你一切可憎的事,我要在你中间行我所未曾行的,以后我也不再照著行。
Kaj Mi agos kun vi tiel, kiel Mi neniam agis kaj kiel Mi neniam plu agos simile, pro ĉiuj viaj abomenindaĵoj.
在你中间父亲要吃儿子,儿子要吃父亲。我必向你施行审判,我必将你所剩下的分散四方(方:原文是风)。」
Tial gepatroj manĝos gefilojn inter vi, kaj gefiloj manĝos siajn gepatrojn; kaj Mi faros kontraŭ vi juĝon, kaj Mi disblovos vian tutan restaĵon al ĉiuj ventoj.
主耶和华说:「我指著我的永生起誓,因你用一切可憎的物、可厌的事玷污了我的圣所,故此,我定要使你人数减少,我眼必不顾惜你,也不可怜你。
Tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, pro tio, ke vi malpurigis Mian sanktejon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj viaj fiaĵoj, Mi vin malgrandigos, kaj Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos.
你的民三分之一必遭瘟疫而死,在你中间必因饥荒消灭;三分之一必在你四围倒在刀下;我必将三分之一分散四方(方:原文是风),并要拔刀追赶他们。
Triono el vi mortos de pesto kaj pereos de malsato meze de vi; triono falos de glavo en viaj ĉirkaŭaĵoj; kaj trionon Mi dispelos al ĉiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili la glavon.
「我要这样成就怒中所定的;我向他们发的忿怒止息了,自己就得著安慰。我在他们身上成就怒中所定的那时,他们就知道我─耶和华所说的是出于热心;
Mi plene agigos Mian koleron, kaj Mi ripozigos Mian indignon sur ili, kaj Mi faros al Mi kontentecon, por ke ili eksciu, ke Mi, la Eternulo, parolis en Mia fervoro, kiam Mi konsumos Mian koleron sur ili.
并且我必使你在四围的列国中,在经过的众人眼前,成了荒凉和羞辱。
Kaj Mi vin dezertigos kaj hontigos inter la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, antaŭ la okuloj de ĉiu pasanto.
这样,我必以怒气和忿怒,并烈怒的责备,向你施行审判。那时,你就在四围的列国中成为羞辱、讥刺、警戒、惊骇。这是我─耶和华说的。
Kaj vi estos hontindaĵo kaj mokataĵo, ekzemplo kaj teruro por la nacioj, kiuj estas ĉirkaŭ vi, kiam Mi faros kontraŭ vi juĝon en kolero kaj indigno kaj kun indigna moralinstruo. Mi, la Eternulo, tion diris.
那时,我要将灭人、使人饥荒的恶箭,就是射去灭人的,射在你们身上,并要加增你们的饥荒,断绝你们所倚靠的粮食;
Kiam Mi ĵetos sur ilin Miajn kruelajn sagojn de malsato, kiuj estos pereigaj kaj kiujn Mi sendos por ekstermado, tiam Mi faros ĉe vi la malsaton ĉiam pli granda, kaj Mi rompos ĉe vi la panan apogon.
又要使饥荒和恶兽到你那里,叫你丧子,瘟疫和流血的事也必盛行在你那里;我也要使刀剑临到你。这是我─耶和华说的。」
Mi sendos sur vin malsaton, kaj sovaĝajn bestojn, kiuj faros vin seninfanaj; kaj pesto kaj sangoverŝado trairos vin, kaj glavon Mi venigos sur vin. Mi, la Eternulo, tion diris.