Ezekiel 43

以后,他带我到一座门,就是朝东的门。
Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten.
以色列 神的荣光从东而来。他的声音如同多水的声音;地就因他的荣耀发光。
Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laŭ la orienta vojo; kaj Lia voĉo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumiĝis de Lia majesto.
其状如从前他来灭城的时候我所见的异象,那异象如我在迦巴鲁河边所见的异象,我就俯伏在地。
Tio estis vizio simila al tiu vizio, kiun mi vidis antaŭe, kiam mi iris, por antaŭdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere.
耶和华的荣光从朝东的门照入殿中。
Kaj la majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten.
灵将我举起,带入内院,不料,耶和华的荣光充满了殿。
Kaj levis min la spirito, kaj venigis min sur la internan korton; kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.
我听见有一位从殿中对我说话。有一人站在我旁边。
Kaj mi aŭdis, ke Iu parolas al mi el la domo, kaj viro staris apud mi.
他对我说:「人子啊,这是我宝座之地,是我脚掌所踏之地。我要在这里住,在以色列人中直到永远。以色列家和他们的君王必不再玷污我的圣名,就是行邪淫、在锡安的高处葬埋他们君王的尸首,
Kaj estis dirite al mi: Ho filo de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plandoj de Miaj piedoj, kie Mi loĝos eterne inter la Izraelidoj; kaj la domo de Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek ili nek iliaj reĝoj, per sia malĉastado kaj per la kadavraĵoj de siaj reĝoj sur iliaj altaĵoj.
使他们的门槛挨近我的门槛,他们的门框挨近我的门框;他们与我中间仅隔一墙,并且行可憎的事,玷污了我的圣名,所以我发怒灭绝他们。
Ili starigis sian sojlon apud Mia sojlo kaj siajn fostojn apud Miaj fostoj, tie ke nur muro estis inter Mi kaj ili; kaj ili malpurigis Mian sanktan nomon per siaj abomenindaĵoj, kiujn ili faris; tial Mi pereigis ilin en Mia kolero.
现在他们当从我面前远除邪淫和他们君王的尸首,我就住在他们中间直到永远。
Sed nun ili forigos de Mi sian malĉastaĵon kaj la kadavraĵojn de siaj reĝoj, kaj Mi loĝos inter ili eterne.
人子啊,你要将这殿指示以色列家,使他们因自己的罪孽惭愧,也要他们量殿的尺寸。
Vi, ho filo de homo, montru al la domo de Izrael ĉi tiun domon, por ke ili ekhontu pri siaj malbonagoj kaj alkonformigu sin al ĝia aranĝo.
他们若因自己所行的一切事惭愧,你就将殿的规模、样式、出入之处,和一切形状、典章、礼仪、法则指示他们,在他们眼前写上,使他们遵照殿的一切规模典章去做。
Kaj se ili ekhontos pri ĉio, kion ili faris, tiam montru al ili la bildon de la domo, ĝian aranĝon, ĝiajn elirojn kaj enirojn, ĉiujn ĝiajn manierojn kaj leĝojn, ĉiujn ĝiajn morojn kaj instrukciojn, kaj priskribu ĉion antaŭ iliaj okuloj, por ke ili observu ĉiujn ĝiajn instrukciojn kaj leĝojn kaj plenumu ilin.
殿的法则乃是如此:殿在山顶上,四围的全界要称为至圣。这就是殿的法则。」
Jen estas la leĝo por la domo: la tuta spaco sur la supro de la monto ĉirkaŭe estas plejsanktejo; tio estas la leĝo por la domo.
以下量祭坛,是以肘为度(这肘是一肘零一掌)。底座高一肘,边宽一肘,四围起边高一掌,这是坛的座。
Kaj jen estas la mezuroj de la altaro laŭ ulnoj, kun aldono po manlarĝo por ĉiu ulno: la bazo havu unu ulnon kaj la larĝo unu ulnon, kaj la listelo ĉe ĝia rando ĉirkaŭe havu la larĝon de unu manstreĉo; kaj tia estu la dorso de la altaro.
从底座到下层磴台,高二肘,边宽一肘。从小磴台到大磴台,高四肘,边宽一肘。
Kaj de la bazo sur la tero ĝis la malsupra elstaraĵo devas esti du ulnoj, kaj la larĝo estu unu ulno; kaj de la malgranda elstaraĵo ĝis la granda elstaraĵo estu kvar ulnoj, kaj la larĝo unu ulno.
坛上的供台,高四肘。供台的四拐角上都有角。
Kaj la altaro mem havu kvar ulnojn, kaj de la altaro leviĝu supren kvar kornoj.
供台长十二肘,宽十二肘,四面见方。
Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du ulnojn da larĝo, ĝi estu kvadrata sur ĉiuj siaj kvar flankoj.
磴台长十四肘,宽十四肘,四面见方。四围起边高半肘,底座四围的边宽一肘。台阶朝东。
Kaj la elstaraĵo havu dek kvar ulnojn da longo kaj dek kvar ulnojn da larĝo sur ĉiuj siaj kvar flankoj, kaj la listelo ĉirkaŭ ĝi havu duonon de ulno, kaj ĝia bazo ĉirkaŭe havu unu ulnon; kaj ĝiaj ŝtupoj devas esti ĉe la orienta flanko.
他对我说:「人子啊,主耶和华如此说:建造祭坛,为要在其上献燔祭洒血,造成的时候典章如下:
Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Tio estas la leĝoj por la altaro por tiu tago, kiam oni konstruos ĝin, por alportadi sur ĝi bruloferojn kaj aspergadi ĝin per sango.
主耶和华说,你要将一只公牛犊作为赎罪祭,给祭司利未人撒督的后裔,就是那亲近我、事奉我的。
Kaj al la pastroj Levidoj el la idaro de Cadok, kiuj alproksimiĝos al Mi, por servi al Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo, donu bovidon kiel pekoferon.
你要取些公牛的血,抹在坛的四角和磴台的四拐角,并四围所起的边上。你这样洁净坛,坛就洁净了。
Kaj prenu iom el ĝia sango, kaj ŝprucigu sur ĝiajn kvar kornojn kaj sur la kvar angulojn de la elstaraĵo kaj sur la listelon ĉirkaŭe; kaj per tio vi ĝin purigos kaj pekliberigos.
你又要将那作赎罪祭的公牛犊烧在殿外、圣地之外预定之处。
Poste prenu la pekoferan bovidon, kaj forbruligu ĝin sur aparta loko de la domo ekster la sanktejo.
次日,要将无残疾的公山羊献为赎罪祭;要洁净坛,像用公牛犊洁净的一样。
Kaj en la sekvanta tago alportu virkapron sendifektan kiel pekoferon; kaj oni pekliberigu la altaron tiel same, kiel oni pekliberigis per la bovido.
洁净了坛,就要将一只无残疾的公牛犊和羊群中一只无残疾的公绵羊
Kiam vi finos la pekliberigon, alportu bovidon sendifektan, kaj sendifektan virŝafon el la ŝafoj;
奉到耶和华前。祭司要撒盐在其上,献与耶和华为燔祭。
kaj alportu ilin antaŭ la Eternulon, kaj la pastroj ĵetu sur ilin salon kaj faru el ili bruloferon al la Eternulo.
七日内,每日要预备一只公山羊为赎罪祭,也要预备一只公牛犊和羊群中的一只公绵羊,都要没有残疾的。
Dum sep tagoj alportu ĉiutage pekoferan kapron; kaj ili alportu po unu bovido el la bovoj kaj po unu virŝafo el la ŝafoj, sendifektajn.
七日祭司洁净坛,坛就洁净了;要这样把坛分别为圣。
Dum sep tagoj oni pekliberigu la altaron kaj purigu ĝin kaj konsekru ĝin.
满了七日,自八日以后,祭司要在坛上献你们的燔祭和平安祭;我必悦纳你们。这是主耶和华说的。」
Kiam finiĝos tiuj tagoj, komencante de la oka tago kaj plue, la pastroj farados sur la altaro viajn bruloferojn kaj viajn pacoferojn; kaj Mi estos favora al vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.