Ezekiel 4

「人子啊,你要拿一块砖,摆在你面前,将一座耶路撒冷城画在其上,
Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi brikon kaj kuŝigu ĝin antaŭ vi, kaj desegnu sur ĝi urbon, nome Jerusalemon.
又围困这城,造台筑垒,安营攻击,在四围安设撞锤攻城,
Kaj faru ĉirkaŭ ĝi sieĝon, aranĝu kontraŭ ĝi bastionon, surŝutu kontraŭ ĝi remparon, faru kontraŭ ĝi tendaron, kaj starigu ĉirkaŭ ĝi muregrompilojn.
又要拿个铁鏊,放在你和城的中间,作为铁墙。你要对面攻击这城,使城被困;这样,好作以色列家的预兆。
Kaj prenu al vi feran paton kaj starigu ĝin kiel feran muron inter vi kaj la urbo, kaj direktu vian vizaĝon kontraŭ ĝin; ĝi estu sub sieĝo, kaj vi sieĝu ĝin. Tio estu signo por la domo de Izrael.
你要向左侧卧,承当以色列家的罪孽;要按你向左侧卧的日数,担当他们的罪孽。
Kaj vi kuŝiĝu sur vian maldekstran flankon, kaj metu sur ĝin la malpiecon de la domo de Izrael; dum tiom da tagoj, kiom vi kuŝos sur ĝi, vi portos sur vi ilian malpiecon.
因为我已将他们作孽的年数定为你向左侧卧的日数,就是三百九十日,你要这样担当以色列家的罪孽。
La jarojn de ilia malpieco Mi kalkulos al vi kiel tagojn: dum tricent naŭdek tagoj vi portos sur vi la malpiecon de la domo de Izrael.
再者,你满了这些日子,还要向右侧卧,担当犹大家的罪孽。我给你定规侧卧四十日,一日顶一年。
Kiam vi tion plenumos, tiam denove kuŝiĝu sur vian dekstran flankon, kaj portu sur vi la malpiecon de la domo de Jehuda dum kvardek tagoj; ĉiun tagon Mi kalkulos al vi kiel jaron.
你要露出膀臂,面向被困的耶路撒冷,说预言攻击这城。
Kaj kontraŭ la sieĝatan Jerusalemon direktu vian vizaĝon kaj vian etenditan brakon, kaj profetu kontraŭ ĝi.
我用绳索捆绑你,使你不能辗转,直等你满了困城的日子。
Kaj jen Mi metos sur vin ŝnurojn, ke vi ne povu turni vin de unu flanko sur la alian, ĝis vi finos la tagojn de via sieĝado.
你要取小麦、大麦、豆子、红豆、小米、粗麦,装在一个器皿中,用以为自己做饼;要按你侧卧的三百九十日吃这饼。
Kaj prenu al vi tritikon kaj hordeon, fabojn kaj lentojn, milion kaj spelton, kaj ŝutu tion en unu vazon, kaj faru al vi el tio panon laŭ la nombro de la tagoj, dum kiuj vi kuŝos sur via flanko: dum tricent naŭdek tagoj manĝu ĝin.
你所吃的要按分两吃,每日二十舍客勒,按时而吃。
Kaj vian manĝaĵon, kiun vi manĝos, uzu laŭpeze, po dudek sikloj ĉiutage; de tempo al tempo manĝu ĝin.
你喝水也要按制子,每日喝一欣六分之一,按时而喝。
Kaj akvon trinku laŭmezure, po sesono de hino trinku de tempo al tempo.
你吃这饼像吃大麦饼一样,要用人粪在众人眼前烧烤。」
En formo de hordeaj platkukoj manĝu tion, kaj sur ekskrementoj de homoj baku ilin antaŭ iliaj okuloj.
耶和华说:「以色列人在我所赶他们到的各国中,也必这样吃不洁净的食物。」
Kaj la Eternulo diris: Tiele la Izraelidoj manĝados sian panon malpure inter la popoloj, al kiuj Mi ilin dispelos.
我说:「哎!主耶和华啊,我素来未曾被玷污,从幼年到如今没有吃过自死的,或被野兽撕裂的,那可憎的肉也未曾入我的口。」
Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen mia animo ne malpuriĝis, kadavraĵon aŭ disŝiritaĵon mi ne manĝis de mia juneco ĝis nun, kaj nenia abomeninda viando eniris iam en mian buŝon.
于是他对我说:「看哪,我给你牛粪代替人粪,你要将你的饼烤在其上。」
Kaj Li diris al mi: Jen Mi permesas al vi uzi ekskrementojn de brutoj anstataŭ ekskrementoj de homoj, kaj sur ili pretigu vian panon.
他又对我说:「人子啊,我必在耶路撒冷折断他们的杖,就是断绝他们的粮。他们吃饼要按分两,忧虑而吃;喝水也要按制子,惊惶而喝;
Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! jen Mi rompos la panan apogon en Jerusalem, kaj oni manĝos panon laŭpeze kaj en zorgoj, kaj akvon oni trinkos laŭmezure kaj kun afliktoj;
使他们缺粮缺水,彼此惊惶,因自己的罪孽消灭。」
ĉar mankos al ili pano kaj akvo, kaj ili kun teruro rigardos unu la alian, kaj ili konsumiĝos pro sia malpieco.