Ezekiel 35

耶和华的话又临到我说:
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
「人子啊,你要面向西珥山发预言,攻击它,
Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al la monto Seir, kaj profetu pri ĝi;
对它说,主耶和华如此说:西珥山哪,我与你为敌,必向你伸手攻击你,使你荒凉,令人惊骇。
kaj diru al ĝi: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho monto Seir, kaj Mi etendos Mian manon kontraŭ vin kaj faros vin absoluta dezerto.
我必使你的城邑变为荒场,成为凄凉。你就知道我是耶和华。
Viajn urbojn Mi ruinigos, kaj vi mem dezertiĝos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
因为你永怀仇恨,在以色列人遭灾、罪孽到了尽头的时候,将他们交与刀剑,
Ĉar vi havis eternan malamon, kaj elmetadis la Izraelidojn al glavo en la tempo de ilia malfeliĉo, kiam iliaj malbonagoj finiĝis:
所以主耶和华说:我指著我的永生起誓,我必使你遭遇流血的报应,罪(原文是血;本节同)必追赶你;你既不恨恶杀人流血,所以这罪必追赶你。
tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi faros vin sanganta, kaj sanga venĝo vin persekutos; ĉar vi ne malamis sangon, tial sanga venĝo vin persekutos.
我必使西珥山荒凉,令人惊骇,来往经过的人我必剪除。
Kaj Mi faros la monton Seir absoluta dezerto, kaj Mi malaperigos sur ĝi ĉian pasanton.
我必使西珥山满有被杀的人。被刀杀的,必倒在你小山和山谷,并一切的溪水中。
Mi plenigos ĝiajn altaĵojn de mortigitoj: sur viaj montetoj, en viaj valoj, kaj en ĉiuj viaj terfendoj kuŝos falintoj, mortigitaj de glavo.
我必使你永远荒凉,使你的城邑无人居住,你的民就知道我是耶和华。
Mi faros vin eterna dezerto, kaj viaj urboj ne estos loĝataj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
因为你曾说:『这二国这二邦必归于我,我必得为业』(其实耶和华仍在那里),
Pro tio, ke vi diris: Tiuj du popoloj kaj du landoj apartenos al mi, kaj ni ekposedos ilin, kvankam tie estas la Eternulo:
所以主耶和华说:我指著我的永生起誓,我必照你的怒气和你从仇恨中向他们所发的嫉妒待你。我审判你的时候,必将自己显明在他们中间。
tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo, Mi agos kun vi konforme al via kolero, kaj al via envio, kiun vi elmontris en via malamo kontraŭ ili; kaj oni ekkonos Min ĉe ili, kiam Mi juĝos vin.
你也必知道我─耶和华听见了你的一切毁谤,就是你攻击以色列山的话,说:『这些山荒凉,是归我们吞灭的。』
Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, aŭdis ĉiujn viajn insultojn, kiujn vi eldiris pri la montoj de Izrael, dirante: Ili estas dezertigitaj kaj transdonitaj al ni, por ke ni konsumu ilin.
你们也用口向我夸大,增添与我反对的话,我都听见了。
Vi faris vin grandaj antaŭ Mi per via buŝo, kaj vi multe parolis kontraŭ Mi; Mi tion aŭdis.
主耶和华如此说:全地欢乐的时候,我必使你荒凉。
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiam la tuta tero ĝojos, Mi faros vin dezerto.
你怎样因以色列家的地业荒凉而喜乐,我必照你所行的待你。西珥山哪,你和以东全地必都荒凉。你们就知道我是耶和华。」
Kiel vi ĝojis pri la heredaĵo de la domo de Izrael, kiam ĝi dezertiĝis, tiel Mi agos kun vi: vi fariĝos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.