Ezekiel 32

十二年十二月初一日,耶和华的话临到我说:
En la dek-dua jaro, en la dek-dua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
「人子啊,你要为埃及王法老作哀歌,说:从前你在列国中,如同少壮狮子;现在你却像海中的大鱼。你冲出江河,用爪搅动诸水,使江河浑浊。
Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj diru al li: Vi estas kiel leonido inter la nacioj, vi estas kiel drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn.
主耶和华如此说:我必用多国的人民,将我的网撒在你身上,把你拉上来。
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ĵetos sur vin Mian reton per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto.
我必将你丢在地上,抛在田野,使空中的飞鸟都落在你身上,使遍地的野兽吃你得饱。
Kaj Mi ĵetos vin sur la teron, sur nekovritan kampon Mi vin ĵetos, kaj Mi sidigos sur vi ĉiajn birdojn de la ĉielo, kaj Mi satigos de vi la bestojn de la tuta tero.
我必将你的肉丢在山间,用你高大的尸首填满山谷。
Mi disĵetos vian karnon sur la montojn, kaj Mi plenigos la valojn per via kadavraĵo.
我又必用你的血浇灌你所游泳之地,漫过山顶;河道都必充满。
La landon de via naĝado Mi malsekigos per via sango ĝis la montoj, kaj la valoj estos plenaj de vi.
我将你扑灭的时候,要把天遮蔽,使众星昏暗,以密云遮掩太阳,月亮也不放光。
Kiam vi estingiĝos, Mi kovros la ĉielon kaj senlumigos ĝiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon.
我必使天上的亮光都在你以上变为昏暗,使你的地上黑暗。这是主耶和华说的。
Ĉiujn fontojn de lumo en la ĉielo Mi senlumigos pro vi, kaj mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
「我使你败亡的风声传到你所不认识的各国。那时,我必使多民的心因你愁烦。
Mi maltrankviligos la korojn de multaj popoloj, kiam Mi venigos la scion pri via pereo inter la naciojn, en landojn, kiujn vi ne konis.
我在许多国民和君王面前向你抡我的刀,国民就必因你惊奇,君王也必因你极其恐慌。在你仆倒的日子,他们各人为自己的性命时刻战兢。」
Mi teruros pro vi multajn popolojn, kaj iliaj reĝoj ektremos pro vi, kiam Mi svingos Mian glavon antaŭ iliaj vizaĝoj, kaj ĉiu el ili ĉiuminute tremos pri sia vivo en la tago de via falo.
主耶和华如此说:「巴比伦王的刀必临到你。
Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La glavo de la reĝo de Babel venos sur vin.
我必借勇士的刀使你的众民仆倒;这勇士都是列国中强暴的。他们必使埃及的骄傲归于无有;埃及的众民必被灭绝。
Per la glavo de fortuloj Mi faligos vian multenombran popolon; ĉiuj ili estas la plej teruraj el la nacioj, kaj ili neniigos la belecon de Egiptujo, kaj ĝia tuta homomulto estos ekstermita.
我必从埃及多水旁除灭所有的走兽;人脚兽蹄必不再搅浑这水。
Mi pereigos ĉiujn ĝiajn brutojn apud la abundaj akvoj, kaj ilin ne plu malklarigos piedo de homo nek la hufoj de bruto.
那时,我必使埃及河澄清,江河像油缓流。这是主耶和华说的。
Tiam Mi ripozpurigos iliajn akvojn, kaj iliajn riverojn Mi fluigos kiel oleon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
我使埃及地变为荒废凄凉;这地缺少从前所充满的,又击杀其中一切的居民。那时,他们就知道我是耶和华。
Kiam Mi faros la landon Egiptan dezerto, kaj la lando perdos ĉion, kion ĝi havis, kiam Mi mortigos ĉiujn, kiuj loĝas en ĝi, tiam oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
「人必用这哀歌去哀哭,列国的女子为埃及和她的群众也必以此悲哀。这是主耶和华说的。」
Tio estas funebra kanto, kiun oni kantos; la filinoj de la nacioj ĝin kantos, pri Egiptujo kaj pri ĝia tuta grandnombra popolo ili ĝin kantos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
十二年十二月十五日,耶和华的话临到我说:
En la dek-dua jaro, en la dek-kvina tago de la sama monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
「人子啊,你要为埃及群众哀号,又要将埃及和有名之国的女子,并下坑的人,一同扔到阴府去。
Ho filo de homo, priploru la popolon de Egiptujo, kaj puŝu ĝin kaj la filinojn de potencaj nacioj en la profundon subteran kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
你埃及的美丽胜过谁呢?你下去与未受割礼的人一同躺卧吧!
Ĉu vi estas pli bona ol iu? falu, kaj kuŝu kun la necirkumciditoj.
他们必在被杀的人中仆到。她被交给刀剑,要把她和她的群众拉去。
Inter tiuj, kiuj mortis de glavo, ili falos; al la glavo ĝi estas transdonita; oni tiros ĝin kaj ĝian tutan grandnombran popolon.
强盛的勇士要在阴间对埃及王和帮助他的说话;他们是未受割礼被杀的人,已经下去,躺卧不动。
Ekparolos al ĝi la potencaj herooj el meze de Ŝeol, kiuj kune kun ĝiaj helpantoj malsupreniris kaj ekkuŝis necirkumciditaj, mortigitaj de glavo.
「亚述和她的众民都在那里,她民的坟墓在她四围;他们都是被杀倒在刀下的。
Tie estas Asirio kaj ĝia tuta homomulto; ĉirkaŭe de ĝi estas ĝiaj tomboj; ĉiuj ili estas mortigitaj, falis de glavo.
他们的坟墓在坑中极深之处。他的众民在他坟墓的四围,都是被杀倒在刀下的;他们曾在活人之地使人惊恐。
Ĝiaj tomboj estas en la profundo de la terinterno, kaj ĝia homomulto estas ĉirkaŭ ĝia tombo; ĉiuj ili estas mortigitaj, falintaj de glavo, ili, kiuj ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj.
「以拦也在那里,她的群众在她坟墓的四围,都是被杀倒在刀下、未受割礼而下阴府的;他们曾在活人之地使人惊恐,并且与下坑的人一同担当羞辱。
Tie estas Elam kaj ĝia tuta homomulto, ĉirkaŭe estas ĝiaj tomboj; ĉiuj ili estas mortigitoj, kiuj falis de glavo kaj necirkumcidite malsupreniris en la profundon subteran, la samaj, kiuj ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj; ili portis sian honton kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
人给她和她的群众在被杀的人中设立床榻。她民的坟墓在她四围,他们都是未受割礼被刀杀的;他们曾在活人之地使人惊恐,并且与下坑的人一同担当羞辱。以拦已经放在被杀的人中。
Meze de mortigitoj estas donita kuŝejo al ĝi kun ĝia tuta homomulto; ĉirkaŭe estas iliaj tomboj; ĉiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo; ĉar ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj, tial ili portis sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon, kaj ili estas metitaj inter la mortigitojn.
「米设、土巴,和她们的群众都在那里。她民的坟墓在她四围,他们都是未受割礼被刀杀的;他们曾在活人之地使人惊恐。
Tie estas Meŝeĥ kaj Tubal kaj ilia tuta homomulto, ĉirkaŭe estas iliaj tomboj; ĉiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo, ĉar ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj.
他们不得与那未受割礼仆倒的勇士一同躺卧;这些勇士带著兵器下阴间,头枕刀剑,骨头上有本身的罪孽;他们曾在活人之地使勇士惊恐。
Ili ne kuŝas kun la herooj, kiuj falis de necirkumciditoj kaj iris en Ŝeolon kun siaj bataliloj kaj metis siajn glavojn sub siajn kapojn; iliaj malbonagoj restis sur iliaj ostoj, ĉar kiel fortuloj ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj.
「法老啊,你必在未受割礼的人中败坏,与那些被杀的人一同躺卧。
Kaj vi ankaŭ estos frakasita meze de la necirkumciditoj, kaj kuŝos kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo.
「以东也在那里。她君王和一切首领虽然仗著势力,还是放在被杀的人中;他们必与未受割礼的和下坑的人一同躺卧。
Tie estas Edom kun siaj reĝoj kaj kun ĉiuj siaj princoj, kiuj malgraŭ sia forteco estas ĵetitaj al tiuj, kiuj falis de glavo; ili kuŝas kun la necirkumciditoj, kaj kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
「在那里有北方的众王子和一切西顿人,都与被杀的人下去。他们虽然仗著势力使人惊恐,还是蒙羞。他们未受割礼,和被刀杀的一同躺卧,与下坑的人一同担当羞辱。
Tie estas ĉiuj princoj de la nordo, kaj ĉiuj Cidonanoj, kiuj malsupreniris kune kun la mortigitoj; ili hontas pri la teruro, kiun ĵetadis ilia forto; ili kuŝas necirkumciditaj kun tiuj, kiuj falis de glavo, kaj ili portas sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
「法老看见他们,便为他被杀的军队受安慰。这是主耶和华说的。
Ilin Faraono vidos, kaj li konsoliĝos pri sia tuta popolo, mortigita de glavo, Faraono kaj lia tuta militistaro, diras la Sinjoro, la Eternulo.
我任凭法老在活人之地使人惊恐,法老和他的群众必放在未受割礼和被杀的人中。这是主耶和华说的。」
Ĉar Mi ĵetos Mian teruron sur la teron de la vivantoj; kaj inter la necirkumciditojn, kune kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo, estos metita Faraono kun sia tuta homomulto, diras la Sinjoro, la Eternulo.