Ezekiel 31

十一年三月初一日,耶和华的话临到我说:
En la dek-unua jaro, en la tria monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
「人子啊,你要向埃及王法老和他的众人说:在威势上谁能与你相比呢?
Ho filo de homo, diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al lia tuta popolo: Al kiu vi similigas vin en via grandeco?
亚述王曾如黎巴嫩中的香柏树,枝条荣美,影密如林,极其高大,树尖插入云中。
Jen Asirio estis kiel cedro sur Lebanon, kun belaj branĉoj, kun densa foliaro, kun alta kresko, kaj ĝia supro estis inter la nuboj.
众水使它生长;深水使它长大。所栽之地有江河围流,汊出的水道延到田野诸树。
Akvo elkreskigis ĝin, la profundo altigis ĝin, ĉirkaŭante ĝian junan trunkon per siaj riveroj kaj sendante siajn fluojn al ĉiuj arboj de la kampo.
所以他高大超过田野诸树;发旺的时候,枝子繁多,因得大水之力枝条长长。
Tial ĝi fariĝis pli alta ol ĉiuj arboj de la kampo; ĝi ricevis multe da branĉoj, kaj ĝiaj branĉoj longiĝis, ĉar ĝi havis multe da akvo, por disetendiĝi.
空中的飞鸟都在枝子上搭窝;田野的走兽都在枝条下生子;所有大国的人民都在它荫下居住。
Sur ĝiaj branĉoj havis siajn nestojn ĉiaj birdoj de la ĉielo, sub ĝiaj branĉoj naskis idojn ĉiaj bestoj de la kampo, kaj sub ĝia ombro loĝis ĉiaj grandaj popoloj.
树大条长,成为荣美,因为根在众水之旁。
Kaj ĝi estis bela per sia grandeco kaj per la longeco de siaj branĉoj, ĉar ĝiaj radikoj troviĝis apud abunda akvo.
 神园中的香柏树不能遮蔽它;松树不及它的枝子;枫树不及它的枝条; 神园中的树都没有它荣美。
La cedroj en la ĝardeno de Dio ne estis pli altaj ol ĝi, la cipresoj ne estis egalaj al ĝiaj branĉoj, la platanoj ne povis sin kompari kun ĝiaj branĉoj; neniu arbo en la ĝardeno de Dio estis simila al ĝi per sia beleco.
我使它的枝条蕃多,成为荣美,以致 神伊甸园中的树都嫉妒它。」
Mi faris ĝin bela per la multo de ĝiaj branĉoj; kaj ĉiuj Edenaj arboj, kiuj estas en la ĝardeno de Dio, enviis ĝin.
所以主耶和华如此说:「因它高大,树尖插入云中,心骄气傲,
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke ĝi tro altiĝis kaj levis sian supron inter la nubojn kaj ĝia koro fieriĝis pro ĝia alteco —
我就必将他交给列国中大有威势的人;他必定办他。我因他的罪恶,已经驱逐他。
pro tio Mi transdonos ĝin en la manon de la plej potenca el la nacioj, kiu agos kun ĝi konforme al ĝia malboneco kaj elpuŝos ĝin.
外邦人,就是列邦中强暴的,将它砍断弃掉。它的枝条落在山间和一切谷中,它的枝子折断,落在地的一切河旁。地上的众民已经走去,离开它的荫下。
Kaj elhakos ĝin fremduloj, la plej teruraj el la nacioj, kaj disĵetos ĝin; sur la montojn kaj sur ĉiujn valojn falos ĝiaj branĉoj, kaj ĝiaj branĉetoj rompiĝos sur ĉiuj torentoj de la lando, kaj ĉiuj popoloj de la tero foriros el sub ĝia ombro kaj forlasos ĝin.
空中的飞鸟都要宿在这败落的树上,田野的走兽都要卧在它的枝条下,
Kaj sur ĝia renversiĝinta trunko sidos ĉiaj birdoj de la ĉielo, kaj sur ĝiaj branĉoj sidos ĉiaj bestoj de la kampo,
好使水旁的诸树不因高大而自尊,也不将树尖插入云中,并且那些得水滋润、有势力的,也不得高大自立。因为它们在世人中,和下坑的人都被交与死亡,到阴府去了。」
por ke neniu el la arboj apudakvaj fieriĝu pri sia alteco, nek levu sian supron inter la nubojn, kaj por ke neniu akvonutrata arbo leviĝu super ilin; ĉar ĉiuj ili estas destinitaj al la morto, en la profundon subteran, kune kun la homoj, kiuj iris en la tombon.
主耶和华如此说:「它下阴间的那日,我便使人悲哀。我为它遮盖深渊,使江河凝结,大水停流;我也使黎巴嫩为它悽惨,田野的诸树都因它发昏。
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam ĝi iros en Ŝeolon, Mi faros funebron, Mi fermos pro ĝi la abismon, Mi haltigos ĝiajn riverojn, ke stariĝu la grandaj akvoj, Mi mallumigos pro ĝi Lebanonon, kaj ĉiuj arboj de la kampo estos afliktitaj.
我将它扔到阴间,与下坑的人一同下去。那时,列国听见它坠落的响声就都震动,并且伊甸的一切树─就是黎巴嫩得水滋润、最佳最美的树─都在阴府受了安慰。
Per la bruo de ĝia falo Mi ektremigos la naciojn, kiam Mi puŝos ĝin en Ŝeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj konsoliĝos en la profundo subtera ĉiuj arboj de Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, ĉiuj akvonutrataj.
它们也与它同下阴间,到被杀的人那里。它们曾作它的膀臂,在列国中它的荫下居住。
Ĉar ankaŭ ili iros en Ŝeolon, al tiuj, kiuj estis mortigitaj de glavo, kaj ĝiaj kunuloj, kiuj sidis sub ĝia ombro inter la nacioj.
在这样荣耀威势上,在伊甸园诸树中,谁能与你相比呢?然而你要与伊甸的诸树一同下到阴府,在未受割礼的人中,与被杀的人一同躺卧。法老和他的群众乃是如此。这是主耶和华说的。」
Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos ĵetita en la profundon subteran; kaj vi kuŝos meze de necirkumciditoj kune kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.