Ezekiel 27

耶和华的话又临到我说:
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
「人子啊,要为推罗作起哀歌,
Vi, ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Tiro;
说:你居住海口,是众民的商埠;你的交易通到许多的海岛。主耶和华如此说:推罗啊,你曾说:我是全然美丽的。
kaj diru al Tiro, kiu sidas ĉe la enirejo de la maro kaj kiu komercas kun la popoloj sur multaj insuloj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ho Tiro, vi diras: Mi estas perfektaĵo de beleco!
你的境界在海中,造你的使你全然美丽。
En la koro de la maro estas viaj limoj; viaj konstruintoj faris vin perfekte bela.
他们用示尼珥的松树做你的一切板,用黎巴嫩的香柏树做桅杆,
El cipresoj de Senir ili konstruis por vi ĉiujn viajn tabulojn, cedrojn de Lebanon ili prenis, por fari viajn mastojn.
用巴珊的橡树做你的桨,用象牙镶嵌基提海岛的黄杨木为坐板(或译:舱板)。
El kverkoj de Baŝan ili faris viajn remilojn, viajn benkojn ili faris el eburo kaj el bukso de la insuloj de la Kitidoj.
你的篷帆是用埃及绣花细麻布做的,可以做你的大旗;你的凉棚是用以利沙岛的蓝色、紫色布做的。
El delikata brodita tolo Egipta estis viaj veloj, kaj tio estis ankaŭ via standardo; blua kaj purpura ŝtofo de la insuloj de Eliŝa estis viaj kovrotukoj.
西顿和亚发的居民作你荡桨的。推罗啊,你中间的智慧人作掌舵的。
La loĝantoj de Cidon kaj Arvad estis viaj remistoj; viajn proprajn kompetentulojn vi havis, ho Tiro, kaj ili estis viaj ŝipgvidistoj.
迦巴勒的老者和聪明人都在你中间作补缝的;一切泛海的船只和水手都在你中间经营交易的事。
La plejaĝuloj de Gebal kaj ĝiaj kompetentuloj estis ĉe vi kalfatristoj; ĉiaj ŝipoj de la maro kaj iliaj ŝipistoj estis ĉe vi, por servi al via komercado.
「波斯人、路德人、弗人在你军营中作战士;他们在你中间悬挂盾牌和头盔,彰显你的尊荣。
Persoj, Ludidoj, kaj Putidoj estis en via armeo, kiel viaj militistoj, pendigis ĉe vi siajn ŝildojn kaj kaskojn, kaj estis via beleco.
亚发人和你的军队都在你四围的墙上,你的望楼也有勇士;他们悬挂盾牌,成全你的美丽。
La filoj de Arvad kaj via militistaro staris sur viaj muregoj ĉirkaŭe kaj estis gardistoj sur viaj turoj; siajn ŝildojn ili pendigis ĉirkaŭe sur viaj muregoj, kaj ili perfektigis vian belecon.
「他施人因你多有各类的财物,就作你的客商,拿银、铁、锡、铅兑换你的货物。
Tarŝiŝ komercis kun vi per multo da diversaj valoraĵoj; arĝenton, feron, stanon, kaj plumbon ĝi alportadis al via komercejo.
雅完人、土巴人、米设人都与你交易;他们用人口和铜器兑换你的货物。
Javan, Tubal, kaj Meŝeĥ komercis kun vi, alportante al vi kiel komercaĵojn homajn animojn kaj kuprajn vazojn.
陀迦玛族用马和战马并骡子兑换你的货物。
El Togarma oni alportadis al via komercejo ĉevalojn, rajdoĉevalojn, kaj mulojn.
底但人与你交易,许多海岛作你的码头;他们拿象牙、乌木与你兑换(或译:进贡)。
La filoj de Dedan komercis kun vi; sur multaj insuloj estis viaj komercaĵoj; eburon kaj ebonon ili vendadis al vi siaflanke.
亚兰人因你的工作很多,就作你的客商;他们用绿宝石、紫色布绣货、细麻布、珊瑚、红宝石兑换你的货物。
Sirio prenadis de vi komerce la multon de viaj faritaĵoj; rubenojn, purpurajn kaj broditajn ŝtofojn, delikatan tolon, koralojn, kaj kristalojn ili alportadis al via komercejo.
犹大和以色列地的人都与你交易;他们用米匿的麦子、饼、蜜、油、乳香兑换你的货物。
Judujo kaj la lando de Izrael komercis kun vi; pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi tritikon de Minit, vakson, mielon, oleon, kaj balzamon.
大马士革人因你的工作很多,又因你多有各类的财物,就拿黑本酒和白羊毛与你交易。
Damasko donadis al vi komerce kontraŭ la multo de viaj faritaĵoj multe da diversaj valoraĵoj, vinon el Ĥelbon, kaj plej blankan lanon.
威但人和雅完人拿纺成的线、亮铁、桂皮、菖蒲兑换你的货物。
Dan, Javan, kaj Meuzal alportadis al via komercejo ŝtalaĵojn, kasion, kaj bonodoran kanon.
底但人用高贵的毯子、鞍、屉与你交易。
Dedan komercis kun vi per belaj vestoj por rajdado.
阿拉伯人和基达的一切首领都作你的客商,用羊羔、公绵羊、公山羊与你交易。
Arabujo kaj ĉiuj princoj de Kedar komercis kun vi, donante al vi ŝafidojn, ŝafojn, kaj kaprojn kontraŭ viaj komercaĵoj.
示巴和拉玛的商人与你交易,他们用各类上好的香料、各类的宝石,和黄金兑换你的货物。
La komercistoj el Ŝeba kaj Raama komercis kun vi; la plej bonajn aromaĵojn, ĉiajn multekostajn ŝtonojn, kaj oron ili alportadis al via komercejo.
哈兰人、干尼人、伊甸人、示巴的商人,和亚述人、基抹人与你交易。
Ĥaran, Kane, kaj Eden, la komercistoj el Ŝeba, Asirio, kaj Kilmad komercis kun vi;
这些商人以美好的货物包在绣花蓝色包袱内,又有华丽的衣服装在香柏木的箱子里,用绳捆著与你交易。
ili komercis kun vi per belegaj ŝtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj ŝtofoj, ĉirkaŭligitaj per ŝnuroj kaj cedrokovritaj.
他施的船只接连成帮为你运货,你便在海中丰富极其荣华。
Ŝipoj el Tarŝiŝ estis la ĉefaj en via komercado; kaj vi fariĝis tre riĉa kaj honorata sur la maro.
荡桨的已经把你荡到大水之处,东风在海中将你打破。
Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro.
你的资财、物件、货物、水手、掌舵的、补缝的、经营交易的,并你中间的战士和人民,在你破坏的日子必都沉在海中。
Viaj riĉaĵoj, viaj komercaĵoj, viaj foiraĵoj, viaj ŝipanoj kaj viaj ŝipestroj, viaj kalfatristoj, la kondukantoj de via komercado, ĉiuj militistoj, kiuj estas ĉe vi, kaj la tuta homamaso, kiu estas ĉe vi, falos en la mezon de la maro en la tago de via pereo.
你掌舵的呼号之声一发,郊野都必震动。
De la laŭta kriado de viaj ŝipestroj ekskuiĝos viaj ĉirkaŭaĵoj.
凡荡桨的和水手,并一切泛海掌舵的,都必下船登岸。
Kaj de siaj ŝipoj malsupreniros ĉiuj remistoj, la ŝipanoj, ĉiuj ŝipestroj, kaj stariĝos sur la tero,
他们必为你放声痛哭,把尘土撒在头上,在灰中打滚;
kaj ili laŭte krios pri vi, kaj ploros maldolĉe kaj metos polvon sur siajn kapojn kaj rulos sin en cindro;
又为你使头上光秃,用麻布束腰,号咷痛哭,苦苦悲哀。
kaj ili faros al si pro vi kalvaĵon, ĉirkaŭzonos sin per sakaĵo, kaj ploros pri vi kun maldolĉa koro maldolĉan ploron.
他们哀号的时候,为你作起哀歌哀哭,说:有何城如推罗﹖有何城如他在海中成为寂寞的呢﹖
Kaj en sia ĝemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros: Kiu iam fariĝis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro?
你由海上运出货物,就使许多国民充足;你以许多资财、货物使地上的君王丰富。
Kiam viaj komercaĵoj venadis de la maroj, vi satigadis multajn popolojn; per la abundo de viaj riĉaĵoj kaj viaj komercaĵoj vi riĉigadis la reĝojn de la tero.
你在深水中被海浪打破的时候,你的货物和你中间的一切人民,就都沉下去了。
Sed kiam sur la maroj vi estis ĵetegata en la profundon de la akvo, falis ĉe vi via komercado kaj via tuta homomulto.
海岛的居民为你惊奇;他们的君王都甚恐慌,面带愁容。
Ĉiuj loĝantoj de la insuloj eksentis teruron pri vi, iliaj reĝoj ektremis, kaj konsterno estas sur ilia vizaĝo.
各国民中的客商都向你发嘶声;你令人惊恐,不再存留于世,直到永远。」
La komercistoj de la aliaj popoloj ekfajfis pri vi; vi neniiĝis, kaj neniam plu ekzistos.