Ezekiel 26

第十一年十一月初一日,耶和华的话临到我说:
En la dek-unua jaro, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
「人子啊,因推罗向耶路撒冷说:『阿哈,那作众民之门的已经破坏,向我开放;她既变为荒场,我必丰盛。』
Ho filo de homo! pro tio, ke Tiro diras pri Jerusalem: Ha, ha! ĝi estas frakasita, la pordo de la popoloj, ĝi turnas sin al mi, mi pleniĝos de ĝia dezertiĝo —
所以,主耶和华如此说:推罗啊,我必与你为敌,使许多国民上来攻击你,如同海使波浪涌上来一样。
pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Tiro, kaj Mi levos kontraŭ vin multe da nacioj, kiel maro levas siajn ondojn.
他们必破坏推罗的墙垣,拆毁她的城楼。我也要刮净尘土,使她成为净光的磐石。
Kaj ili detruos la muregojn de Tiro kaj disrompos ĝiajn turojn; kaj Mi forbalaos de ĝi ĝian polvon, kaj Mi faros ĝin nuda roko.
她必在海中作晒网的地方,也必成为列国的掳物。这是主耶和华说的。
Loko por sternado de retoj ĝi fariĝos meze de la maro, ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo; kaj ĝi fariĝos rabaĵo por la nacioj.
属推罗城邑的居民(原文是田间的众女;八节同)必被刀剑杀灭,他们就知道我是耶和华。
Kaj ĝiaj filinoj, kiuj estas sur la kampo, estos mortigitaj per glavo; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
主耶和华如此说:「我必使诸王之王的巴比伦王尼布甲尼撒率领马匹车辆、马兵、军队,和许多人民从北方来攻击你推罗。
Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venigos kontraŭ Tiron de norde Nebukadnecaron, reĝon de Babel, la reĝon de reĝoj, kun ĉevaloj, ĉaroj, kaj rajdistoj, kun homamaso kaj multe da popolo.
他必用刀剑杀灭属你城邑的居民,也必造台筑垒举盾牌攻击你。
Viajn filinojn sur la kampo li mortigos per glavo; li faros kontraŭ vi bastionojn, li ŝutaranĝos ĉirkaŭ vi remparojn, kaj starigos kontraŭ vi siajn ŝildojn;
他必安设撞城锤攻破你的墙垣,用铁器拆毁你的城楼。
kaj li starigos siajn muregrompilojn kontraŭ viaj muregoj, kaj viajn turojn li detruos per siaj hakiloj.
因他的马匹众多,尘土扬起遮蔽你。他进入你的城门,好像人进入已有破口之城。那时,你的墙垣必因骑马的和战车、辎重车的响声震动。
Pro la multo de siaj ĉevaloj li kovros vin per polvo; de la bruo de la rajdistoj, radoj, kaj ĉaroj ektremos viaj muregoj, kiam li eniros en viajn pordegojn, kiel oni eniras en urbon trarompitan.
他的马蹄必践踏你一切的街道,他必用刀杀戮你的居民;你坚固的柱子(或译:柱像)必倒在地上。
Per la hufoj de siaj ĉevaloj li dispremos ĉiujn viajn stratojn; vian popolon li mortigos per glavo, kaj la monumentojn de via forto li ĵetos sur la teron.
人必以你的财宝为掳物,以你的货财为掠物,破坏你的墙垣,拆毁你华美的房屋,将你的石头、木头、尘土都抛在水中。
Ili disrabos vian havon kaj diskaptos viajn komercaĵojn; ili detruos viajn murojn, ili disrompos viajn belajn domojn; viajn ŝtonojn, vian lignon, kaj vian teron ili ĵetos en la akvon.
我必使你唱歌的声音止息,人也不再听见你弹琴的声音。
Mi ĉesigos la laŭtan sonadon de viaj kantoj, kaj la voĉo de viaj harpoj ne plu estos aŭdata.
我必使你成为净光的磐石,作晒网的地方;你不得再被建造,因为这是主耶和华说的。」
Mi faros vin nuda roko; vi fariĝos loko por sternado de retoj, vi ne plu estos rekonstruata; ĉar Mi, la Eternulo, tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
主耶和华对推罗如此说:「在你中间行杀戮,受伤之人唉哼的时候,因你倾倒的响声,海岛岂不都震动吗﹖
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Tiro: Vere, de la bruo de via falado, de la ĝemado de viaj vunditoj, kiam meze de vi estos farata mortigado, ektremos la insuloj.
那时靠海的君王必都下位,除去朝服,脱下花衣,披上战兢,坐在地上,时刻发抖,为你惊骇。
Kaj malsupreniros de siaj tronoj ĉiuj princoj de la maro, ili demetos de si sian purpuron kaj siajn broditajn vestojn; timo ilin atakos; ili sidiĝos sur la tero, tremos ĉiuminute, kaj eksentos teruron pro vi.
他们必为你作起哀歌说:你这有名之城,素为航海之人居住,在海上为最坚固的;平日你和居民使一切住在那里的人无不惊恐;现在何竟毁灭了﹖
Kaj ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros pri vi: Kiele vi pereis, vi, loĝata de maristoj, glora urbo, kiu estis forta sur la maro, ĝi kaj ĝiaj loĝantoj, kiuj ĵetadis timon sur ĉiujn loĝantojn de la mara regiono!
如今在你这倾覆的日子,海岛都必战兢;海中的群岛见你归于无有就都惊惶。」
Nun ektremos la maraj regionoj en la tago de via falo, kaj la insuloj sur la maro konsterniĝos pro via finiĝo.
主耶和华如此说:「推罗啊,我使你变为荒凉,如无人居住的城邑;又使深水漫过你,大水淹没你。
Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiam Mi faros vin urbo dezerta simila al la urboj neloĝataj, kiam Mi levos sur vin la abismon kaj granda akvo vin kovros,
那时,我要叫你下入阴府,与古时的人一同在地的深处、久已荒凉之地居住,使你不再有居民。我也要在活人之地显荣耀(我也……荣耀:或译在活人之地不再有荣耀)。
tiam Mi mallevos vin al tiuj, kiuj iris en la tombon, al la popolo eterna, kaj Mi puŝos vin en la profundon subteran, en la eternan dezerton, al tiuj, kiuj iris en la tombon, por ke vi ne plu estu loĝata; tiam Mi restarigos belecon sur la tero de la vivantoj.
我必叫你令人惊恐,不再存留于世;人虽寻找你,却永寻不见。这是主耶和华说的。」
Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos; oni serĉos vin, sed ne plu trovos en eterneco, diras la Sinjoro, la Eternulo.