Ezekiel 21

耶和华的话临到我说:
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
「人子啊,你要面向耶路撒冷和圣所滴下预言,攻击以色列地。
Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Jerusalem, prediku pri la sanktaĵoj, kaj profetu pri la lando de Izrael.
对以色列地说,耶和华如此说:我与你为敌,并要拔刀出鞘,从你中间将义人和恶人一并剪除。
Kaj diru al la lando de Izrael: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, Mi eltiros Mian glavon el ĝia ingo, kaj Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn.
我既要从你中间剪除义人和恶人,所以我的刀要出鞘,自南至北攻击一切有血气的;
Ĉar Mi ekstermos inter vi virtulojn kaj malpiulojn, tial Mia glavo eliros el sia ingo kontraŭ ĉiun karnon de la sudo ĝia la nordo.
一切有血气的就知道我─耶和华已经拔刀出鞘,必不再入鞘。
Kaj ĉiu karno ekscios, ke Mi, la Eternulo, eltiris Mian glavon el ĝia ingo, kaj ĝi ne plu revenos tien.
人子啊,你要叹息,在他们眼前弯著腰,苦苦地叹息。
Kaj vi, ho filo de homo, ĝemu, kun doloro de la lumboj, kaj maldolĉe ĝemu antaŭ iliaj okuloj.
他们问你说:『为何叹息呢﹖』你就说:『因为有风声、灾祸要来。人心都必消化,手都发软,精神衰败,膝弱如水。看哪,这灾祸临近,必然成就。这是主耶和华说的。』」
Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi ĝemas, respondu: Pro la sciigo, kiu venis, kaj de kiu ĉiu koro disfandiĝos, ĉiuj manoj senfortiĝos, ĉiu spirito senkuraĝiĝos, kaj ĉiuj genuoj fariĝos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumiĝos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
耶和华的话临到我说:
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
「人子啊,你要预言。耶和华吩咐我如此说:有刀、有刀,是磨快擦亮的;
Ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Eternulo: Proklamu: Glavo, glavo estas akrigita kaj purigita;
磨快为要行杀戮,擦亮为要像闪电。我们岂可快乐吗﹖罚我子的杖藐视各树。
ĝi estas akrigita, por buĉi; ĝi estas purigita, por brili. Ĉu oni povas ĝoji, kiam la sceptron de Mia filo malŝatas ĉia ligno?
这刀已经交给人擦亮,为要应手使用。这刀已经磨快擦亮,好交在行杀戮的人手中。
Li donis ĝin, por purigi, por ke oni povu preni ĝin en la manon; la glavo estas akrigita kaj purigita, por doni ĝin en la manon de mortiganto.
人子啊,你要呼喊哀号,因为这刀临到我的百姓和以色列一切的首领。他们和我的百姓都交在刀下,所以你要拍腿叹息。
Kriu kaj ploru, ho filo de homo, ĉar ĝi iras kontraŭ Mian popolon, kontraŭ ĉiujn eminentulojn de Izrael, kiuj estas kolektitaj kune kun Mia popolo sub la glavon. Pro tio batu viajn lumbojn.
有试验的事;若那藐视的杖归于无有,怎么样呢﹖这是主耶和华说的。
Ĉar estis farita provo, sed kion ĝi helpis? eĉ malŝatata la sceptro ne povas ekzisti, diras la Sinjoro, la Eternulo.
「人子啊,你要拍掌预言。我─耶和华要使这刀,就是致死伤的刀,一连三次加倍刺人,进入他们的内屋,使大人受死伤的就是这刀。
Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj interfrapu la manojn; ĉar la glavo duobliĝos, eĉ triobliĝos; ĝi estas glavo por mortigado, glavo de granda mortigado ĝi estas, kiu penetros al ili en la ĉambrojn.
我设立这恐吓人的刀,攻击他们的一切城门,使他们的心消化,加增他们跌倒的事。哎!这刀造得像闪电,磨得尖利,要行杀戮。
Mi sendos glavon teruran, por ke la koroj ektremu, kaj por ke multaj falu ĉe ĉiuj iliaj pordegoj. Ha, kiel ĝi brilas, kiel akrigita ĝi estas por la buĉado!
刀啊,你归在右边,摆在左边;你面向哪方,就向那方杀戮。
Kolektiĝu dekstren, metu vin maldekstren, kien ajn via vizaĝo sin tiras.
我也要拍掌,并要使我的忿怒止息。这是我─耶和华说的。」
Mi plaŭdos per Miaj manoj, kaj Mi kontentigos Mian indignon; Mi, la Eternulo, tion diris.
耶和华的话又临到我说:
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
「人子啊,你要定出两条路,好使巴比伦王的刀来。这两条路必从一地分出来,又要在通城的路口上画出一只手来。
Vi, ho filo de homo, marku al vi du vojojn, per kiuj venos la glavo de la reĝo de Babel; ambaŭ devas eliri el unu lando; elektu lokon sur la ĉefa vojo, elektu urbon.
你要定出一条路,使刀来到亚扪人的拉巴;又要定出一条路,使刀来到犹大的坚固城耶路撒冷。
Marku vojon, per kiu devas veni glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan Jerusalemon.
因为巴比伦王站在岔路那里,在两条路口上要占卜。他摇籤(原文是箭)求问神像,察看牺牲的肝;
Ĉar la reĝo de Babel haltis ĉe la disvojiĝo, ĉe la komenco de du vojoj; por ricevi antaŭdirojn, li ĵetas sagojn, demandas la domajn diojn, esploras hepaton.
在右手中拿著为耶路撒冷占卜的籤,使他安设撞城锤,张口叫杀,扬声呐喊,筑垒造台,以撞城锤,攻打城门。
Sur la dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi muregrompilojn, malfermi la buŝon por mortigado, sonigi militajn trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraŭ la pordegojn, ŝuti remparon, konstrui bastionon.
据那些曾起誓的犹大人看来,这是虚假的占卜;但巴比伦王要使他们想起罪孽,以致将他们捉住。」
Sed tio aperas al ili kiel antaŭdiro malvera, ili faras ĵurojn, kaj li rememorigas la krimojn, por ke ili estu kaptitaj.
主耶和华如此说:「因你们的过犯显露,使你们的罪孽被记念,以致你们的罪恶在行为上都彰显出来;又因你们被记念,就被捉住。
Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi rememoras viajn krimojn, elmontras viajn kulpojn en ĉiuj viaj agoj — pro tio, ke vi rememoras, vi estos kaptitaj per mano.
你这受死伤行恶的以色列王啊,罪孽的尽头到了,受报的日子已到。
Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi liaj krimoj —
主耶和华如此说:当除掉冠,摘下冕,景况必不再像先前;要使卑者升为高,使高者降为卑。
tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon; ne plue estos tiel; kiu estis humila, tiu altiĝos, kaj kiu estis fiera, tiu malaltiĝos.
我要将这国倾覆,倾覆,而又倾覆;这国也必不再有,直等到那应得的人来到,我就赐给他。」
Mi forigos, forigos, forigos ĝin; kaj ĝi ne ekzistos, ĝis venos tiu, kiu havas rajton je ĝi, kaj al li Mi ĝin donos.
「人子啊,要发预言说:主耶和华论到亚扪人和他们的凌辱,吩咐我如此说:有刀,有拔出来的刀,已经擦亮,为行杀戮,使他像闪电以行吞灭。
Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la Amonidoj kaj pri ilia hontindeco, kaj diru: Glavo, glavo estas nudigita por buĉado, akrigita por ekstermado, ke ĝi brilu;
人为你见虚假的异象,行谎诈的占卜,使你倒在受死伤之恶人的颈项上。他们罪孽到了尽头,受报的日子已到。
pro tio, ke oni prezentas al vi malverajn viziojn, ke oni antaŭdiras al vi mensogaĵon, por meti vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun, kiam devas ĉesiĝi iliaj krimoj.
你将刀收入鞘吧!在你受造之处、生长之地,我必刑罚你。
Remetu ĝin en ĝian ingon. Sur la loko, kie vi estas kreita, en la lando de via naskiĝo, Mi juĝos vin.
我必将我的恼恨倒在你身上,将我烈怒的火喷在你身上;又将你交在善于杀灭的畜类人手中。
Kaj Mi elverŝos sur vin Mian indignon, Mi blovos sur vin la fajron de Mia kolero, kaj Mi transdonos vin en la manojn de homoj furiozaj, lertaj ekstermistoj.
你必当柴被火焚烧,你的血必流在国中,你必不再被记念,因为这是我─耶和华说的。」
Vi fariĝos manĝaĵo por la fajro; via sango elverŝiĝos en la lando; oni ne rememoros vin; ĉar Mi, la Eternulo, tion diris.