Ezekiel 2

他对我说:「人子啊,你站起来,我要和你说话。」
Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, stariĝu sur viaj piedoj, kaj Mi parolos al vi.
他对我说话的时候,灵就进入我里面,使我站起来,我便听见那位对我说话的声音。
Kaj kiam Li parolis al mi, venis en min spirito kaj starigis min sur miaj piedoj; kaj mi aŭskultis Tiun, kiu parolis al mi.
他对我说:「人子啊,我差你往悖逆的国民以色列人那里去。他们是悖逆我的,他们和他们的列祖违背我,直到今日。
Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, Mi sendas vin al la Izraelidoj, al la defalintaj gentoj, kiuj defalis de Mi; ili kaj iliaj patroj perfidis Min ĝis la nuna tago.
这众子面无羞耻,心里刚硬。我差你往他们那里去,你要对他们说:主耶和华如此说。
La filoj havas malmolan vizaĝon kaj obstinan koron; Mi sendas vin al ili, por ke vi diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo.
他们或听,或不听,(他们是悖逆之家),必知道在他们中间有了先知。
Ĉu ili aŭskultos, ĉu ili ne aŭskultos (ĉar ili estas domo malobeema), ili almenaŭ sciu, ke profeto estis inter ili.
人子啊,虽有荆棘和蒺藜在你那里,你又住在蠍子中间,总不要怕他们,也不要怕他们的话;他们虽是悖逆之家,还不要怕他们的话,也不要因他们的脸色惊惶。
Kaj vi, ho filo de homo, ne timu ilin, kaj ne timu iliajn parolojn; kvankam ili estas por vi dornoj kaj pikiloj kaj vi loĝas inter skorpioj, tamen ne timu iliajn vortojn, kaj ne sentu teruron antaŭ ilia vizaĝo, ĉar ili estas domo malobeema.
他们或听,或不听,你只管将我的话告诉他们;他们是极其悖逆的。
Kaj diru al ili Miajn vortojn, ĉu ili aŭskultos aŭ ĉu ili ne aŭskultos, ĉar ili estas malobeemaj.
人子啊,要听我对你所说的话,不要悖逆像那悖逆之家,你要开口吃我所赐给你的。」
Kaj vi, ho filo de homo, aŭskultu tion, kion Mi diras al vi; ne estu malobeema, kiel la malobeema domo; malfermu vian buŝon, kaj manĝu tion, kion Mi donos al vi.
我观看,见有一只手向我伸出来,手中有一书卷。
Kaj mi ekvidis, jen mano estas etendita al mi, kaj en ĝi estas skribrulaĵo.
他将书卷在我面前展开,内外都写著字,其上所写的有哀号、叹息、悲痛的话。
Kaj Li disvolvis ĝin antaŭ mi, kaj ĝi estis skribkovrita interne kaj ekstere, kaj sur ĝi estis skribitaj lamentoj, ĝemoj, kaj veoj.