Ezekiel 19

你当为以色列的王作起哀歌,
Kaj vi eksonigu funebran kanton pri la princoj de Izrael;
说:你的母亲是什么呢?是个母狮子,蹲伏在狮子中间,在少壮狮子中养育小狮子。
kaj diru: Kial via patrino kiel leonino kuŝis inter leonoj, inter leonidoj edukis siajn idojn?
在牠小狮子中养大一个,成了少壮狮子,学会抓食而吃人。
Ŝi edukis unu el siaj idoj, ĝi fariĝis leonido, kaj ĝi lernis disŝiri kaptaĵon, ĝi manĝis homojn.
列国听见了就把他捉在他们的坑中,用钩子拉到埃及地去。
Kaj aŭdis pri ĝi popoloj; ĝi estas kaptita en ilian kavon, kaj ili forkondukis ĝin en ĉenoj en la landon Egiptan.
母狮见自己等候失了指望,就从牠小狮子中又将一个养为少壮狮子。
Kiam ŝi vidis, ke ŝia espero malaperis, ŝi prenis alian el siaj idoj kaj faris ĝin leonido.
牠在众狮子中走来走去,成了少壮狮子,学会抓食而吃人。
Irante meze de leonoj, ĝi fariĝis leonido, lernis disŝiri kaptaĵon, manĝis homojn.
他知道列国的宫殿,又使他们的城邑变为荒场;因他咆哮的声音,遍地和其中所有的就都荒废。
Ĝi difektis iliajn loĝejojn, dezertigis iliajn urbojn; kaj la lando, kun ĉio, kio estis en ĝi, eksentis teruron antaŭ la voĉo de ĝia blekegado.
于是四围邦国各省的人来攻击他,将网撒在他身上,捉在他们的坑中。
Tiam kolektiĝis kontraŭ ĝi la popoloj el la ĉirkaŭaj landoj kaj ĵetis sur ĝin sian reton, kaj ĝi kaptiĝis en ilian kavon.
他们用钩子钩住他,将他放在笼中,带到巴比伦王那里,将他放入坚固之所,使他的声音在以色列山上不再听见。
Kaj oni metis ĝin en ĉenoj en kaĝegon kaj forportis ĝin al la reĝo de Babel; kaj oni metis ĝin en fortikigitan lokon, por ke oni ne plu aŭdu ĝian voĉon sur la montoj de Izrael.
你的母亲先前如葡萄树,极其茂盛(原文是在你血中),栽于水旁。因为水多,就多结果子,满生枝子;
Via patrino estis, simile al vi, kiel vinberkreskaĵo, plantita apud akvo, fruktoriĉa kaj branĉoriĉa pro la abundo de akvo.
生出坚固的枝干,可作掌权者的杖。这枝干高举在茂密的枝中,而且它生长高大,枝子繁多,远远可见。
Kaj elkreskis al ĝi branĉoj tiel fortikaj, ke ili taŭgis kiel sceptroj de regantoj, kaj alte leviĝis ĝia trunko inter la branĉaro; kaj ĝi estis bone videbla pro sia alteco kaj pro la multo de siaj branĉoj.
但这葡萄树因忿怒被拔出摔在地上;东风吹干其上的果子,坚固的枝干折断枯干,被火烧毁了;
Sed en kolero oni ĝin elŝiris kaj ĵetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis ĝiajn fruktojn; derompiĝis kaj velksekiĝis la fortikaj branĉoj, fajro ilin konsumis.
如今栽于旷野干旱无水之地。
Kaj nun ĝi estas transplantita en la dezerton, en landon sekan kaj senakvan.
火也从它枝干中发出,烧灭果子,以致没有坚固的枝干可作掌权者的杖。这是哀歌,也必用以作哀歌。
Kaj eliris fajro el unu el ĝiaj branĉoj kaj forkonsumis ĝiajn fruktojn; kaj jam ne restis sur ĝi fortika branĉo por sceptro de regado. Funebra kanto tio estas, kaj ĝi restos funebra kanto.