Exodus 35

摩西招聚以色列全会众,对他们说:「这是耶和华所吩咐的话,叫你们照著行:
Kaj Moseo kunvenigis la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj diris al ili: Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari:
六日要做工,第七日乃为圣日,当向耶和华守为安息圣日。凡这日之内做工的,必把他治死。
Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita.
当安息日,不可在你们一切的住处生火。」
Ne bruligu fajron en ĉiuj viaj loĝejoj en la tago sabata.
摩西对以色列全会众说:「耶和华所吩咐的是这样:
Kaj Moseo ekparolis al la tuta komunumo de la Izraelidoj, dirante: Jen kion ordonis la Eternulo:
你们中间要拿礼物献给耶和华,凡乐意献的可以拿耶和华的礼物来,就是金、银、铜,
Prenu inter vi oferdonon por la Eternulo: ĉiu memvole alportu la oferdonon por la Eternulo: oron kaj arĝenton kaj kupron,
蓝色、紫色、朱红色线,细麻,山羊毛,
kaj bluan teksaĵon kaj purpuran kaj ruĝan, kaj bisinon kaj kapran lanon,
染红的公羊皮,海狗皮,皂荚木,
kaj virŝafajn felojn ruĝe kolorigitajn, kaj antilopajn felojn, kaj akacian lignon,
点灯的油,并做膏油和香的香料,
kaj oleon por lumigado, kaj aromaĵojn por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,
红玛瑙与别样的宝石,可以镶嵌在以弗得和胸牌上。」
kaj ŝtonojn oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustaĵo.
「你们中间凡心里有智慧的都要来做耶和华一切所吩咐的:
Kaj ĉiu el vi, kiu estas kompetentulo, venu kaj faru ĉion, kion ordonis la Eternulo:
就是帐幕和帐幕的罩棚,并帐幕的盖、钩子、板、闩、柱子、带卯的座,
la tabernaklon kaj ĝian tendon kaj ĝian kovron, ĝiajn hoketojn kaj ĝiajn tabulojn, ĝiajn riglilojn, ĝiajn kolonojn kaj ĝiajn bazojn;
柜和柜的杠,施恩座和遮掩柜的幔子,
la keston kaj ĝiajn stangojn, la fermoplaton kaj la kurtenon;
桌子和桌子的杠与桌子的一切器具,并陈设饼,
la tablon kaj ĝiajn stangojn kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la panojn de propono;
灯台和灯台的器具,灯盏并点灯的油,
kaj la kandelabron por lumigi kaj ĝiajn apartenaĵojn kaj ĝiajn lucernojn kaj la oleon por lumigi;
香坛和坛的杠,膏油和馨香的香料,并帐幕门口的帘子,
kaj la altaron de incensado kaj ĝiajn stangojn kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la pordan kovrotukon antaŭ la pordo de la tabernaklo;
燔祭坛和坛的铜网,坛的杠并坛的一切器具,洗濯盆和盆座,
la altaron de bruloferoj kaj ĝian kupran kradon, ĝiajn stangojn kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, la lavujon kaj ĝian piedestalon;
院子的帷子和帷子的柱子,带卯的座和院子的门帘,
la kurtenojn de la korto, ĝiajn kolonojn kaj bazojn kaj la kovrotukon de la pordego de la korto;
帐幕的橛子并院子的橛子,和这两处的绳子,
la najlojn de la tabernaklo kaj la najlojn de la korto kaj iliajn ŝnurojn;
精工做的礼服和祭司亚伦并他儿子在圣所用以供祭司职分的圣衣。」
la oficajn vestojn por servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj.
以色列全会众从摩西面前退去。
Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj eliris de antaŭ Moseo.
凡心里受感和甘心乐意的都拿耶和华的礼物来,用以做会幕和其中一切的使用,又用以做圣衣。
Kaj venis ĉiuj homoj, kiujn tiris la koro; kaj ĉiu, kiun inklinigis lia spirito, alportis la oferdonon por la Eternulo, por la aranĝo de la tabernaklo de kunveno kaj por ĝia tuta servado kaj por la sanktaj vestoj.
凡心里乐意献礼物的,连男带女,各将金器,就是胸前鍼、耳环(或作:鼻环)、打印的戒指,和手钏带来献给耶和华。
Kaj venis la viroj kaj la virinoj; ĉiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj ĉiu alportis oran oferdonon al la Eternulo.
凡有蓝色、紫色、朱红色线,细麻,山羊毛,染红的公羊皮,海狗皮的,都拿了来;
Kaj ĉiu, ĉe kiu troviĝis blua teksaĵo, aŭ purpura, aŭ ruĝa, aŭ bisino, aŭ kapra lano, aŭ ŝafaj feloj ruĝaj, aŭ antilopaj feloj, alportis.
凡献银子和铜给耶和华为礼物的都拿了来;凡有皂荚木可做什么使用的也拿了来。
Ĉiu, kiu oferis arĝenton aŭ kupron, alportis la oferdonon por la Eternulo; kaj ĉiu, ĉe kiu troviĝis akacia ligno por ĉia bezono de la servado, alportis ĝin.
凡心中有智慧的妇女亲手纺线,把所纺的蓝色、紫色、朱红色线,和细麻都拿了来。
Kaj ĉiu virino, kiu havis ian kompetentecon, ŝpinis kaj alportis ŝpinitan lanon bluan kaj purpuran kaj ruĝan kaj bisinon.
凡有智慧、心里受感的妇女就纺山羊毛。
Kaj ĉiuj virinoj, kiuj havis deziron kaj kompetentecon, ŝpinis kapran lanon.
众官长把红玛瑙和别样的宝石,可以镶嵌在以弗得与胸牌上的,都拿了来;
Kaj la princoj alportis ŝtonojn oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustaĵo,
又拿香料做香,拿油点灯,做膏油。
kaj la aromaĵon kaj la oleon por lumigi kaj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj.
以色列人,无论男女,凡甘心乐意献礼物给耶和华的,都将礼物拿来,做耶和华借摩西所吩咐的一切工。
Ĉiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn inklinigis ilia koro alporti por ĉia laboro, kiun la Eternulo per Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo.
摩西对以色列人说:「犹大支派中,户珥的孙子、乌利的儿子比撒列,耶和华已经题他的名召他,
Kaj Moseo diris al la Izraelidoj: Jen, la Eternulo vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda;
又以 神的灵充满了他,使他有智慧、聪明、知识,能做各样的工,
kaj Li plenigis lin per Dia spirito, per saĝo kaj prudento, kaj scio kaj per ĉia arto,
能想出巧工,用金、银、铜制造各物,
por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el arĝento kaj el kupro,
又能刻宝石,可以镶嵌,能雕刻木头,能做各样的巧工。
kaj por ĉizi ŝtonojn por enkadrigo, kaj por ĉizi lignon, por fari ĉian artistan laboron.
耶和华又使他,和但支派中亚希撒抹的儿子亚何利亚伯,心里灵明,能教导人。
Kaj Li donis al li la kapablon instrui, al li kaj al Oholiab, filo de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan.
耶和华使他们的心满有智慧,能做各样的工,无论是雕刻的工,巧匠的工,用蓝色、紫色、朱红色线,和细麻、绣花的工,并机匠的工,他们都能做,也能想出奇巧的工。
Li plenigis ilin per kompetenteco por farado de ĉia majstra laboro, por ĉia talenta brodado sur teksaĵo blua kaj purpura kaj ruĝa kaj sur bisino, por teksado de ĉia laboraĵo kaj pripensado de ideoj.