Exodus 34

耶和华吩咐摩西说:「你要凿出两块石版,和先前你摔碎的那版一样;其上的字我要写在这版上。
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skulptu al vi du ŝtonajn tabelojn kiel la unuaj; kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la unuaj tabeloj, kiujn vi rompis.
明日早晨,你要预备好了,上西奈山,在山顶上站在我面前。
Kaj estu preta por la mateno, kaj supreniru matene sur la monton Sinaj kaj stariĝu antaŭ Mi tie sur la pinto de la monto.
谁也不可和你一同上去,遍山都不可有人,在山根也不可叫羊群牛群吃草。」
Kaj neniu supreniru kun vi, kaj ankaŭ neniu montriĝu sur la tuta monto; eĉ ŝafo aŭ bovo ne paŝtiĝu antaŭ tiu monto.
摩西就凿出两块石版,和先前的一样。清晨起来,照耶和华所吩咐的上西奈山去,手里拿著两块石版。
Kaj li skulptis du ŝtonajn tabelojn kiel la unuaj; kaj Moseo leviĝis frue matene kaj supreniris sur la monton Sinaj, kiel ordonis al li la Eternulo, kaj li prenis en siajn manojn la du ŝtonajn tabelojn.
耶和华在云中降临,和摩西一同站在那里,宣告耶和华的名。
Kaj la Eternulo malleviĝis en nubo, kaj Moseo stariĝis apud Li tie kaj alvokis la nomon de la Eternulo.
耶和华在他面前宣告说:「耶和华,耶和华,是有怜悯有恩典的 神,不轻易发怒,并有丰盛的慈爱和诚实,
Kaj la Eternulo preteriris antaŭ li, kaj li ekkriis: Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema;
为千万人存留慈爱,赦免罪孽、过犯,和罪恶,万不以有罪的为无罪,必追讨他的罪,自父及子,直到三、四代。」
kiu konservas favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed antaŭ kiu neniu estas senkulpa; kiu punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj!
摩西急忙伏地下拜,
Kaj rapide Moseo kliniĝis ĝis la tero kaj faris adoron.
说:「主啊,我若在你眼前蒙恩,求你在我们中间同行,因为这是硬著颈项的百姓。又求你赦免我们的罪孽和罪恶,以我们为你的产业。」
Kaj li diris: Ho, se mi akiris Vian favoron, mia Sinjoro, tiam mia Sinjoro volu iri en nia mezo, ĉar tio estas popolo malmolnuka; kaj pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn kaj faru nin Via posedaĵo.
耶和华说:「我要立约,要在百姓面前行奇妙的事,是在遍地万国中所未曾行的。在你四围的外邦人就要看见耶和华的作为,因我向你所行的是可畏惧的事。
Kaj Li diris: Jen Mi faros interligon; antaŭ via tuta popolo Mi faros miraklojn, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek ĉe iuj gentoj; kaj la tuta popolo, en kies mezo vi estas, vidos la faron de la Eternulo; ĉar terura estos tio, kion Mi faros por vi.
「我今天所吩咐你的,你要谨守。我要从你面前撵出亚摩利人、迦南人、赫人、比利洗人、希未人、耶布斯人。
Observu tion, kion Mi ordonas al vi hodiaŭ. Jen Mi forpelas antaŭ vi la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn kaj la Ĥividojn kaj la Jebusidojn.
你要谨慎,不可与你所去那地的居民立约,恐怕成为你们中间的网罗;
Gardu vin, ke vi ne faru interligon kun la loĝantoj de la lando, en kiun vi venos, por ke tio ne fariĝu falilo inter vi;
却要拆毁他们的祭坛,打碎他们的柱像,砍下他们的木偶。
sed iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku.
不可敬拜别神;因为耶和华是忌邪的 神,名为忌邪者。
Ĉar vi ne devas adori alian dion; ĉar la Eternulo, koleremulo estas Lia nomo, estas Dio kolerema.
只怕你与那地的居民立约,百姓随从他们的 神,就行邪淫,祭祀他们的神,有人叫你,你便吃他的祭物,
Ne faru interligon kun la loĝantoj de la lando; ĉar, malĉastante kun siaj dioj kaj alportante oferojn al siaj dioj, ili eble vokos vin kaj vi manĝos de iliaj oferoj,
又为你的儿子娶他们的女儿为妻,他们的女儿随从他们的神,就行邪淫,使你的儿子也随从他们的神行邪淫。
kaj vi prenos iliajn filinojn por viaj filoj, kaj iliaj filinoj malĉastos por siaj dioj kaj malĉastigos viajn filojn por siaj dioj.
「不可为自己铸造神像。
Diojn fanditajn ne faru al vi.
「你要守除酵节,照我所吩咐你的,在亚笔月内所定的日期吃无酵饼七天,因为你是这亚笔月内出了埃及。
La feston de macoj observu; dum sep tagoj manĝu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo de la monato Abib, ĉar en la monato Abib vi eliris el Egiptujo.
凡头生的都是我的;一切牲畜头生的,无论是牛是羊,公的都是我的。
Ĉio, kio malfermas unue la uteron, apartenas al mi; ĉiu virseksulo el viaj brutoj, kiu malfermas unue la uteron, bovo aŭ ŝafo.
头生的驴要用羊羔代赎,若不代赎就要打折牠的颈项。凡头生的儿子都要赎出来。谁也不可空手朝见我。」
Utermalferminton el azenoj elaĉetu per ŝafido: kaj se vi ne elaĉetos, tiam rompu al ĝi la kolon. La unuenaskiton el viaj filoj elaĉetu. Kaj oni ne montriĝu antaŭ Mi kun malplenaj manoj.
「你六日要做工,第七日要安息,虽在耕种收割的时候也要安息。
Dum ses tagoj laboru, kaj en la sepa tago ripozu; en la tempo de la plugado kaj de la rikoltado ripozu.
在收割初熟麦子的时候要守七七节;又在年底要守收藏节。
Kaj feston de semajnoj faru al vi en la komenco de la rikoltado de tritiko, kaj feston de kolektado de fruktoj en la fino de la jaro.
你们一切男丁要一年三次朝见主耶和华─以色列的 神。
Tri fojojn en la jaro ĉiuj viaj virseksuloj aperu antaŭ la Sinjoro, la Eternulo, Dio de Izrael.
我要从你面前赶出外邦人,扩张你的境界。你一年三次上去朝见耶和华─你 神的时候,必没有人贪慕你的地土。」
Ĉar Mi forpelos gentojn antaŭ vi kaj vastigos viajn limojn, kaj neniu deziros havi vian landon, kiam vi iros, por montriĝi antaŭ la Eternulo, via Dio, tri fojojn en la jaro.
「你不可将我祭物的血和有酵的饼一同献上。逾越节的祭物也不可留到早晨。
Ne buĉverŝu sur fermentintaĵon la sangon de Mia ofero, kaj ne devas resti ĝis mateno la ofero de la festo de Pasko.
地里首先初熟之物要送到耶和华─你 神的殿。不可用山羊羔母的奶煮山羊羔。」
La komencaĵon de la unuaj produktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino.
耶和华吩咐摩西说:「你要将这些话写上,因为我是按这话与你和以色列人立约。」
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu al vi ĉi tiujn vortojn, ĉar laŭ ĉi tiuj vortoj Mi faris interligon kun vi kaj kun Izrael.
摩西在耶和华那里四十昼夜,也不吃饭也不喝水。耶和华将这约的话,就是十条诫,写在两块版上。
Kaj li estis tie kun la Eternulo kvardek tagojn kaj kvardek noktojn; panon li ne manĝis kaj akvon li ne trinkis; kaj li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn.
摩西手里拿著两块法版下西奈山的时候,不知道自己的面皮因耶和华和他说话就发了光。
Kiam Moseo estis malsupreniranta de la monto Sinaj kaj la du tabeloj de atesto estis en la manoj de Moseo dum lia malsuprenirado de la monto, Moseo ne sciis, ke la haŭto de lia vizaĝo lumradiis pro tio, ke li parolis kun Li.
亚伦和以色列众人看见摩西的面皮发光就怕挨近他。
Kaj Aaron kaj ĉiuj Izraelidoj ekvidis Moseon, kaj jen la haŭto de lia vizaĝo lumradias; kaj ili timis alproksimiĝi al li.
摩西叫他们来;于是亚伦和会众的官长都到他那里去,摩西就与他们说话。
Sed Moseo vokis ilin, kaj returniĝis al li Aaron kaj ĉiuj ĉefoj de la komunumo, kaj Moseo ekparolis al ili.
随后以色列众人都近前来,他就把耶和华在西奈山与他所说的一切话都吩咐他们。
Poste alproksimiĝis ĉiuj Izraelidoj; kaj li ordonis al ili ĉion, kion diris al li la Eternulo sur la monto Sinaj.
摩西与他们说完了话就用帕子蒙上脸。
Kiam Moseo ĉesis paroli al ili, li metis sur sian vizaĝon kovrotukon.
但摩西进到耶和华面前与他说话就揭去帕子,及至出来的时候便将耶和华所吩咐的告诉以色列人。
Kiam Moseo venadis antaŭ la Eternulon, por paroli kun Li, li formetadis la kovrotukon ĝis sia eliro; kaj elirinte, li diradis al la Izraelidoj tion, kio estis ordonita al li.
以色列人看见摩西的面皮发光。摩西又用帕子蒙上脸,等到他进去与耶和华说话就揭去帕子。
Kaj la Izraelidoj vidis, ke la haŭto de la vizaĝo de Moseo lumradias; kaj tiam Moseo denove metis la kovrotukon sur sian vizaĝon, ĝis li eniris, por paroli kun Li.