Exodus 32

百姓见摩西迟延不下山,就大家聚集到亚伦那里,对他说:「起来!为我们做神像,可以在我们前面引路;因为领我们出埃及地的那个摩西,我们不知道他遭了什么事。」
Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektiĝis antaŭ Aaron, kaj diris al li: Leviĝu, faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li.
亚伦对他们说:「你们去摘下你们妻子、儿女耳上的金环,拿来给我。」
Tiam diris al ili Aaron: Elprenu la orajn orelringojn, kiuj estas en la oreloj de viaj edzinoj, de viaj filoj, kaj de viaj filinoj, kaj alportu al mi.
百姓就都摘下他们耳上的金环,拿来给亚伦。
Kaj la tuta popolo elprenis la orajn orelringojn, kiuj estis en iliaj oreloj, kaj alportis al Aaron.
亚伦从他们手里接过来,铸了一只牛犊,用雕刻的器具做成。他们就说:「以色列啊,这是领你出埃及地的 神。」
Kaj li prenis tion el iliaj manoj kaj formis ĝin per ĉizilo kaj faris el ĝi fanditan bovidon. Kaj ili diris: Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.
亚伦看见,就在牛犊面前筑坛,且宣告说:「明日要向耶和华守节。」
Kiam Aaron tion vidis, li konstruis altaron antaŭ ĝi; kaj Aaron proklamis kaj diris: Morgaŭ estos festo de la Eternulo.
次日清早,百姓起来献燔祭和平安祭,就坐下吃喝,起来玩耍。
Kaj ili leviĝis frue la sekvantan tagon kaj oferis bruloferojn kaj alportis pacoferojn; kaj la popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi.
耶和华吩咐摩西说:「下去吧,因为你的百姓,就是你从埃及地领出来的,已经败坏了。
Tiam la Eternulo diris al Moseo: Iru, iru malsupren; ĉar malvirtiĝis via popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta.
他们快快偏离了我所吩咐的道,为自己铸了一只牛犊,向它下拜献祭,说:『以色列啊,这就是领你出埃及地的神。』」
Rapide ili forflankiĝis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili; ili faris al si fanditan bovidon kaj adorkliniĝis al ĝi kaj alportis al ĝi oferojn, kaj diris: Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.
耶和华对摩西说:「我看这百姓真是硬著颈项的百姓。
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Mi vidas ĉi tiun popolon, ĝi estas popolo malmolnuka.
你且由著我,我要向他们发烈怒,将他们灭绝,使你的后裔成为大国。」
Lasu do Min, kaj ekflamos Mia kolero kontraŭ ilin, kaj Mi ilin ekstermos, kaj Mi faros vin granda popolo.
摩西便恳求耶和华─他的 神说:「耶和华啊,你为什么向你的百姓发烈怒呢?这百姓是你用大力和大能的手从埃及地领出来的。
Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris: Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraŭ Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano?
为什么使埃及人议论说『他领他们出去,是要降祸与他们,把他们杀在山中,将他们从地上除灭』?求你转意,不发你的烈怒,后悔,不降祸与你的百姓。
Por kio la Egiptoj diru: Por malbono Li elirigis ilin, por mortigi ilin en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraŭ Via popolo.
求你记念你的仆人亚伯拉罕、以撒、以色列。你曾指著自己起誓说:『我必使你们的后裔像天上的星那样多,并且我所应许的这全地,必给你们的后裔,他们要永远承受为业。』」
Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi ĵuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris: Mi multigos vian semon kiel la steloj de la ĉielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos ĝin eterne.
于是耶和华后悔,不把所说的祸降与他的百姓。
Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros ĝin al Sia popolo.
摩西转身下山,手里拿著两块法版。这版是两面写的,这面那面都有字,
Moseo sin returnis kaj malsupreniris de la monto, kaj la du tabeloj de atesto estis en liaj manoj, tabeloj, sur kiuj estis skribite ambaŭflanke; sur unu flanko kaj sur la alia estis skribite sur ili.
是 神的工作,字是 神写的,刻在版上。
Kaj la tabeloj estis faritaĵo de Dio, kaj la skribo estis skribo de Dio, gravurita sur la tabeloj.
约书亚一听见百姓呼喊的声音,就对摩西说:「在营里有争战的声音。」
Kaj Josuo aŭdis la bruon de la popolo ĝojkrianta, kaj li diris al Moseo: Bruo de batalo estas en la tendaro.
摩西说:「这不是人打胜仗的声音,也不是人打败仗的声音,我所听见的乃是人歌唱的声音。」
Sed tiu diris: Tio ne estas kriado de venko, nek kriado de malvenko, sed bruon de kantantoj mi aŭdas.
摩西挨近营前就看见牛犊,又看见人跳舞,便发烈怒,把两块版扔在山下摔碎了,
Kiam li alproksimiĝis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forĵetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin sub la monto.
又将他们所铸的牛犊用火焚烧,磨得粉碎,撒在水面上,叫以色列人喝。
Kaj li prenis la bovidon, kiun ili faris, kaj disbruligis ĝin per fajro kaj disfrakasis ĝis pulvoreco kaj disŝutis sur akvo kaj trinkigis ĝin al la Izraelidoj.
摩西对亚伦说:「这百姓向你做了什么?你竟使他们陷在大罪里!」
Kaj Moseo diris al Aaron: Kion faris al vi ĉi tiu poplo, ke vi venigis sur ĝin grandan pekon?
亚伦说:「求我主不要发烈怒。这百姓专于作恶,是你知道的。」
Kaj Aaron diris: Ne ekflamu la kolero de mia sinjoro; vi scias, ke la popolo havas inklinon al malbono;
他们对我说:『你为我们做神像,可以在我们前面引路;因为领我们出埃及地的那个摩西,我们不知道他遭了什么事。』
ili diris al mi: Faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li.
我对他们说:『凡有金环的可以摘下来』,他们就给了我。我把金环扔在火中,这牛犊便出来了。」
Kaj mi diris al ili: Kiu havas oron, tiu deprenu ĝin; kaj ili donis al mi, kaj mi ĵetis ĝin en fajron, kaj eliris ĉi tiu bovido.
摩西见百姓放肆(亚伦纵容他们,使他们在仇敌中间被讥刺),
Ĉar Moseo vidis, ke la popolo estas sendisciplina, ĉar Aaron sendisciplinigis ĝin ĝis honto antaŭ la malamikoj,
就站在营门中,说:「凡属耶和华的,都要到我这里来!于是利未的子孙都到他那里聚集。
tial Moseo stariĝis ĉe la pordego de la tendaro, kaj diris: Kiu estas partiano de la Eternulo, tiu venu al mi. Kaj kolektiĝis al li ĉiuj idoj de Levi.
他对他们说:「耶和华─以色列的 神这样说:『你们各人把刀跨在腰间,在营中往来,从这门到那门,各人杀他的弟兄与同伴并邻舍。』」
Kaj li diris al ili: Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael: Metu ĉiu sian glavon sur sian femuron, trairu tien kaj reen de pordego ĝis pordego tra la tendaro, kaj ĉiu mortigu sian fraton, sian amikon, sian proksimulon.
利未的子孙照摩西的话行了。那一天百姓中被杀的约有三千。
Kaj la idoj de Levi faris, kiel diris Moseo; kaj estis mortigitaj el la popolo en tiu tago ĉirkaŭ tri mil homoj.
摩西说:「今天你们要自洁,归耶和华为圣,各人攻击他的儿子和弟兄,使耶和华赐福与你们。」
Kaj Moseo diris: Konsekru vin hodiaŭ al la Eternulo, ĉiu sur sia filo kaj sur sia frato, por ke estu donata al vi hodiaŭ beno.
到了第二天,摩西对百姓说:「你们犯了大罪。我如今要上耶和华那里去,或者可以为你们赎罪。」
La sekvantan tagon Moseo diris al la popolo: Vi pekis per granda peko; nun mi supreniros al la Eternulo, eble mi akiros pardonon por via peko.
摩西回到耶和华那里,说:「唉!这百姓犯了大罪,为自己做了金像。
Kaj Moseo revenis al la Eternulo, kaj diris: Ho ve! tiu popolo pekis per granda peko kaj faris al si orajn diojn;
倘或你肯赦免他们的罪……不然,求你从你所写的册上涂抹我的名。」
nun volu pardoni ilian pekon; kaj se ne, tiam volu elstreki min el Via libro, kiun Vi skribis.
耶和华对摩西说:「谁得罪我,我就从我的册上涂抹谁的名。
Sed la Eternulo diris al Moseo; Kiu ajn pekis antaŭ Mi, tiun Mi elstrekos el Mia libro.
现在你去领这百姓,往我所告诉你的地方去,我的使者必在你前面引路;只是到我追讨的日子,我必追讨他们的罪。」
Kaj nun iru, konduku la popolon tien, kien Mi diris al vi. Jen Mia anĝelo iros antaŭ vi; kaj en la tago de Mia rememorigado Mi rememorigos sur ili ilian pekon.
耶和华杀百姓的缘故是因他们同亚伦做了牛犊。
Kaj la Eternulo frapis la popolon pro tio, ke ili faris la bovidon, kiun faris Aaron.