Exodus 28

「你要从以色列人中,使你的哥哥亚伦和他的儿子拿答、亚比户、以利亚撒、以他玛一同就近你,给我供祭司的职分。
Kaj vi alproksimigu al vi vian fraton Aaron kaj liajn filojn kun li el inter la Izraelidoj, por ke li estu Mia pastro: Aaron, kaj Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar, la filoj de Aaron.
你要给你哥哥亚伦做圣衣为荣耀,为华美。
Kaj faru sanktajn vestojn por via frato Aaron, por honoro kaj ornamo.
又要吩咐一切心中有智慧的,就是我用智慧的灵所充满的,给亚伦做衣服,使他分别为圣,可以给我供祭司的职分。
Kaj diru al ĉiuj, kiuj havas saĝan koron kaj kiujn Mi plenigis per spirito de saĝo, ke ili faru por Aaron vestojn, por sanktigi lin, ke li estu Mia pastro.
所要做的就是胸牌、以弗得、外袍、杂色的内袍、冠冕、腰带,使你哥哥亚伦和他儿子穿这圣服,可以给我供祭司的职分。
Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari: surbrustaĵo, efodo, tuniko, ĥitono teksita, cidaro, kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj por liaj filoj, ke li estu Mia pastro.
要用金线和蓝色、紫色、朱红色线,并细麻去做。
Kaj ili prenu oron, kaj bluan, purpuran, kaj ruĝan teksaĵon, kaj bisinon.
「他们要拿金线和蓝色、紫色、朱红色线,并撚的细麻,用巧匠的手工做以弗得。
Kaj ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, en artista maniero.
以弗得当有两条肩带,接上两头,使它相连。
Du surŝultraĵojn kunigantajn ĝi havu sur siaj du finoj, por ke ĝi estu ligita.
其上巧工织的带子,要和以弗得一样的做法,用以束上,与以弗得接连一块,要用金线和蓝色、紫色、朱红色线,并撚的细麻做成。
Kaj la ĉirkaŭliganta zono sur ĝi estu la sama laboraĵo, kiel ĝia kontinuaĵo, el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino.
要取两块红玛瑙,在上面刻以色列儿子的名字:
Kaj prenu du oniksajn ŝtonojn, kaj gravuru sur ili la nomojn de la filoj de Izrael:
六个名字在这块宝石上,六个名字在那块宝石上,都照他们生来的次序。
ses el iliaj nomoj sur unu ŝtono kaj la ses ceterajn nomojn sur la dua ŝtono, laŭ la ordo de ilia naskiĝo.
要用刻宝石的手工,彷彿刻图书,按著以色列儿子的名字,刻这两块宝石,要镶在金槽上。
Per laboro de gravuristoj, kiel sigelila gravurado, gravurigu sur la du ŝtonoj la nomojn de la filoj de Izrael; faru ilin ĉirkaŭataj per kadretoj el oro.
要将这两块宝石安在以弗得的两条肩带上,为以色列人做纪念石。亚伦要在两肩上担他们的名字,在耶和华面前作为纪念。
Kaj metu la du ŝtonojn sur la surŝultraĵojn de la efodo, kiel ŝtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kaj Aaron portu iliajn nomojn antaŭ la Eternulo sur siaj du surŝultraĵoj por memoro.
要用金子做二槽,
Kaj faru kadretojn el oro;
又拿精金,用拧工彷彿拧绳子,做两条鍊子,把这拧成的鍊子搭在二槽上。
kaj du ĉenetojn el pura oro; faru ilin kuniĝantaj per siaj finoj, plektitaj; kaj alfortikigu la plektitajn ĉenetojn al la kadretoj.
「你要用巧匠的手工做一个决断的胸牌。要和以弗得一样的做法:用金线和蓝色、紫色、朱红色线,并撚的细麻做成。
Kaj faru juĝan surbrustaĵon per artista laboro; simile al la laboro de la efodo faru ĝin; el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino faru ĝin.
这胸牌要四方的,叠为两层,长一虎口,宽一虎口。
Kvarangula ĝi estu kaj duobla; manstreĉo estu ĝia longo, kaj manstreĉo ĝia larĝo.
要在上面镶宝石四行:第一行是红宝石、红璧玺、红玉;
Kaj enmetu en ĝin enmetaĵon el ŝtonoj en kvar vicoj. La ŝtonoj de vico: rubeno, topazo, kaj smeraldo estu la unua vico;
第二行是绿宝石、蓝宝石、金钢石;
kaj la dua vico: hiacinto, safiro, kaj jaspiso;
第三行是紫玛瑙、白玛瑙、紫晶;
kaj la tria vico: ligurio, agato, kaj ametisto;
第四行是水苍玉、红玛瑙、碧玉。这都要镶在金槽中。
kaj la kvara vico: krizolito, kaj onikso, kaj berilo. En oraj kadretoj ili estu laŭ siaj vicoj.
这些宝石都要按著以色列十二个儿子的名字,彷彿刻图书,刻十二个支派的名字。
Kaj la ŝtonoj estu laŭ la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laŭ iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, ĉiu kun sia nomo, por la dek du triboj.
要在胸牌上用精金拧成如绳的鍊子。
Kaj faru al la surbrustaĵo plektitajn ĉenetojn, kuniĝantajn per siaj finoj, el pura oro.
在胸牌上也要做两个金环,安在胸牌的两头。
Kaj faru por la surbrustaĵo du orajn ringojn, kaj alfortikigu la du ringojn al la du finoj de la surbrustaĵo.
要把那两条拧成的金鍊子,穿过胸牌两头的环子。
Kaj metu la du orajn plektitajn ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de la surbrustaĵo.
又要把鍊子的那两头接在两槽上,安在以弗得前面肩带上。
Kaj la du finojn de la du plektitaj ĉenetoj enfortikigu en la du kadretojn, kaj alfortikigu ilin al la surŝultraĵoj de la efodo sur la antaŭa flanko.
要做两个金环,安在胸牌的两头,在以弗得里面的边上。
Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du aliaj finoj de la surbrustaĵo, sur interna ĝia rando, direktita al la efodo.
又要做两个金环,安在以弗得前面两条肩带的下边,挨近相接之处,在以弗得巧工织的带子以上。
Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du surŝultraĵoj de la efodo malsupre, sur la antaŭa flanko, ĉe ĝia kuniĝo, super la zono de la efodo.
要用蓝细带子把胸牌的环子与以弗得的环子系住,使胸牌贴在以弗得巧工织的带子上,不可与以弗得离缝。
Kaj oni alligu la surbrustaĵon per ĝiaj ringoj al la ringoj de la efodo per laĉo el blua ŝtofo, por ke ĝi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustaĵo ne forŝoviĝu de sur la efodo.
亚伦进圣所的时候,要将决断胸牌,就是刻著以色列儿子名字的,带在胸前,在耶和华面前常作纪念。
Kaj Aaron portu la nomojn de la filoj de Izrael sur la juĝa surbrustaĵo sur sia koro, kiam li eniros en la sanktejon, por ĉiama memoro antaŭ la Eternulo.
又要将乌陵和土明放在决断的胸牌里;亚伦进到耶和华面前的时候,要带在胸前,在耶和华面前常将以色列人的决断牌带在胸前。」
Kaj metu sur la juĝan surbrustaĵon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaŭ la Eternulon; kaj Aaron ĉiam portu la juĝon de la filoj de Izrael sur sia koro antaŭ la Eternulo.
「你要做以弗得的外袍,颜色全是蓝的。
Kaj faru la tunikon de la efodo tutan el blua teksaĵo.
袍上要为头留一领口,口的周围织出领边来,彷彿铠甲的领口,免得破裂。
La aperturo por la kapo estu en ĝia mezo; ĉirkaŭ la aperturo estu teksita bordero, kiel ĉe aperturo de ŝildo, por ke ĝi ne disŝiriĝu.
袍子周围底边上要用蓝色、紫色、朱红色线做石榴。在袍子周围的石榴中间要有金铃铛:
Sur ĝia malsupra rando faru granatojn el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, ĉirkaŭe sur ĝia malsupra rando, kaj inter ili ĉirkaŭe orajn tintilojn.
一个金铃铛一个石榴,一个金铃铛一个石榴,在袍子周围的底边上。
Ora tintilo kaj granato, ora tintilo kaj granato estu ĉirkaŭe sur la malsupra rando de la tuniko.
亚伦供职的时候要穿这袍子。他进圣所到耶和华面前,以及出来的时候,袍上的响声必被听见,使他不至于死亡。
Ĝi estu sur Aaron dum lia servado; por ke oni aŭdu sonon de li, kiam li eniros en la sanktejon antaŭ la Eternulon kaj kiam li eliros, kaj por ke li ne mortu.
「你要用精金做一面牌,在上面按刻图书之法刻著『归耶和华为圣』。
Kaj faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur ĝi en sigelila maniero: SANKTA AL LA ETERNULO.
要用一条蓝细带子将牌系在冠冕的前面。
Kaj alfortikigu ĝin per laĉo el blua ŝtofo, ke ĝi estu sur la cidaro; sur la antaŭa flanko de la cidaro ĝi devas esti.
这牌必在亚伦的额上,亚伦要担当干犯圣物条例的罪孽;这圣物是以色列人在一切的圣礼物上所分别为圣的。这牌要常在他的额上,使他们可以在耶和华面前蒙悦纳。
Ĝi estu sur la frunto de Aaron; kaj Aaron portados la pekon kontraŭ la sanktaĵoj, kiujn sanktigos la Izraelidoj en ĉiuj siaj sanktaj donoj; kaj ĝi estos sur lia frunto ĉiam, por ke la Eternulo ilin favoru.
要用杂色细麻线织内袍,用细麻布做冠冕,又用绣花的手工做腰带。
Kaj teksu la ĥitonon el bisino, kaj faru la cidaron el bisino, kaj faru broditan zonon.
「你要为亚伦的儿子做内袍、腰带、裹头巾,为荣耀,为华美。
Kaj por la filoj de Aaron faru ĥitonojn, kaj faru por ili zonojn, kaj mitrojn faru por ili, por honoro kaj ornamo.
要把这些给你的哥哥亚伦和他的儿子穿戴,又要膏他们,将他们分别为圣,好给我供祭司的职分。
Kaj vestu per ili vian fraton Aaron kaj liajn filojn kune kun li; kaj sanktoleu ilin kaj konsekru ilin kaj sanktigu ilin, por ke ili estu pastroj al Mi.
要给他们做细麻布裤子,遮掩下体;裤子当从腰达到大腿。
Kaj faru por ili linajn pantalonojn, por kovri la nudecon de ilia karno; de la lumbo ĝis la femuroj ili estu.
亚伦和他儿子进入会幕,或就近坛,在圣所供职的时候必穿上,免得担罪而死。这要为亚伦和他的后裔作永远的定例。」
Kaj ili estu sur Aaron kaj sur liaj filoj, kiam ili eniros en la tabernaklon de kunveno, aŭ kiam ili alproksimiĝos al la altaro, por servi en la sanktejo; por ke ili ne faru pekon kaj ne mortu. Eterna leĝo ĝi estu por li kaj por lia idaro post li.