Exodus 23

「不可随伙布散谣言;不可与恶人连手妄作见证。
Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago.
不可随众行恶;不可在争讼的事上随众偏行,作见证屈枉正直;
Ne sekvu la amason por malbonaĵoj; kaj en juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero.
也不可在争讼的事上偏护穷人。
Ankaŭ malriĉulon ne favoru en lia juĝa afero.
「若遇见你仇敌的牛或驴失迷了路,总要牵回来交给他。
Se vi renkontos bovon de via malamiko aŭ lian azenon erarvagantan, rekonduku ĝin al li.
若看见恨你人的驴压卧在重驮之下,不可走开,务要和驴主一同抬开重驮。
Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia ŝarĝo, ne forlasu ĝin, sed alportu helpon kune kun li.
「不可在穷人争讼的事上屈枉正直。
Ne forklinu la rajton de via malriĉulo en lia juĝa afero.
当远离虚假的事。不可杀无辜和有义的人,因我必不以恶人为义。
De mensogaĵo malproksimiĝu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; ĉar Mi ne pravigos maljustulon.
不可受贿赂;因为贿赂能叫明眼人变瞎了,又能颠倒义人的话。
Donacojn ne akceptu; ĉar donacoj blindigas vidantojn kaj malĝustigas la aferojn de virtuloj.
「不可欺压寄居的;因为你们在埃及地作过寄居的,知道寄居的心。」
Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.
「六年你要耕种田地,收藏土产,
Dum ses jaroj prisemu vian teron kaj rikoltu ĝiajn produktaĵojn;
只是第七年要叫地歇息,不耕不种,使你民中的穷人有吃的;他们所剩下的,野兽可以吃。你的葡萄园和橄榄园也要照样办理。
sed en la sepa jaro ripozigu ĝin kaj ne tuŝu ĝin, por ke manĝu la malriĉuloj el via popolo, kaj la restaĵon manĝu la bestoj de la kampo. Tiel same agu kun via vinberejo kaj kun via olivarbejo.
「六日你要做工,第七日要安息,使牛、驴可以歇息,并使你婢女的儿子和寄居的都可以舒畅。
Dum ses tagoj faru viajn laborojn, kaj en la sepa tago festu, por ke ripozu via bovo kaj via azeno kaj por ke refreŝiĝu la filo de via sklavino kaj la fremdulo.
「凡我对你们说的话,你们要谨守。别神的名,你不可题,也不可从你口中传说。」
Kaj ĉion, kion Mi diris al vi, observu; kaj la nomon de aliaj dioj ne citu, ĝi ne estu aŭdata el via buŝo.
「一年三次,你要向我守节。
Tri fojojn festu al Mi dum la jaro.
你要守除酵节,照我所吩咐你的,在亚笔月内所定的日期,吃无酵饼七天。谁也不可空手朝见我,因为你是这月出了埃及。
La feston de la macoj observu; dum sep tagoj manĝu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo en la monato Abib (ĉar en tiu tempo vi eliris el Egiptujo); kaj oni ne aperu antaŭ Mi kun malplenaj manoj;
又要守收割节,所收的是你田间所种、劳碌得来初熟之物。并在年底收藏,要守收藏节。
ankaŭ la feston de la rikolto de la unuaj fruktoj de via laboro, de tio, kion vi semos sur la kampo; kaj la feston de kolekto en la fino de la jaro, kiam vi kolektos viajn laborfruktojn el la kampo.
一切的男丁要一年三次朝见主耶和华。
Tri fojojn ĉiujare aperu ĉiuj viaj virseksuloj antaŭ la Sinjoro, la Eternulo.
「不可将我祭牲的血和有酵的饼一同献上;也不可将我节上祭牲的脂油留到早晨。
Ne verŝu sur fermentaĵon la sangon de Mia ofero; kaj la graso de Mia festofero ne restu ĝis mateno.
「地里首先初熟之物要送到耶和华─你 神的殿。不可用山羊羔母的奶煮山羊羔。」
La komencaĵon de la unuaj fruktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino.
「看哪,我差遣使者在你前面,在路上保护你,领你到我所预备的地方去。
Jen Mi sendas anĝelon antaŭ vi, por gardi vin sur la vojo, kaj por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis.
他是奉我名来的;你们要在他面前谨慎,听从他的话,不可惹(惹或作:违背)他,因为他必不赦免你们的过犯。
Gardu vin antaŭ lia vizaĝo kaj aŭskultu lian voĉon; ne incitu lin, ĉar li ne pardonos vian pekon; ĉar Mia nomo estas en li.
「你若实在听从他的话,照著我一切所说的去行,我就向你的仇敌作仇敌,向你的敌人作敌人。
Sed se vi aŭskultos lian voĉon, kaj faros ĉion, kion Mi diros, tiam Mi malamikos kontraŭ viaj malamikoj kaj premos viajn premantojn.
「我的使者要在你前面行,领你到亚摩利人、赫人、比利洗人、迦南人、希未人、耶布斯人那里去,我必将他们剪除。
Kiam Mia anĝelo iros antaŭ vi, kaj Mi venigos vin al la Amoridoj, la Ĥetidoj, la Perizidoj, la Kanaanidoj, la Ĥividoj, kaj la Jebusidoj, kaj Mi ilin ekstermos:
你不可跪拜他们的神,不可事奉他,也不可效法他们的行为,却要把神像尽行拆毁,打碎他们的柱像。
ne adoru iliajn diojn kaj ne servu ilin, kaj ne agu kiel ili agas, sed frakasu ilin kaj detruu iliajn statuojn.
你们要事奉耶和华─你们的 神,他必赐福与你的粮与你的水,也必从你们中间除去疾病。
Kaj servu la Eternulon, vian Dion, kaj Li benos vian panon kaj vian akvon; kaj Mi forigos malsanon el via mezo.
你境内必没有坠胎的,不生产的。我要使你满了你年日的数目。
Ne estos seninfana nek sennaska en via lando; la nombron de viaj tagoj Mi faros plena.
凡你所到的地方,我要使那里的众民在你面前惊骇,扰乱,又要使你一切仇敌转背逃跑。
Mian teruron Mi sendos antaŭ vi, kaj Mi konfuzos ĉiun popolon, al kiu vi venos, kaj ĉiujn viajn malamikojn Mi turnos al vi dorse.
我要打发黄蜂飞在你前面,把希未人、迦南人、赫人撵出去。
Kaj Mi sendos krabrojn antaŭ vi, kaj ili forpelos la Ĥividojn kaj la Kanaanidojn kaj la Ĥetidojn de antaŭ vi.
我不在一年之内将他们从你面前撵出去,恐怕地成为荒凉,野地的兽多起来害你。
Mi ne forpelos ilin de antaŭ vi en unu jaro, por ke la tero ne fariĝu senhoma kaj por ke ne multiĝu kontraŭ vi la bestoj de la kampo.
我要渐渐地将他们从你面前撵出去,等到你的人数加多,承受那地为业。
Iom post iom Mi forpelos ilin de antaŭ vi, ĝis vi multiĝos kaj posedos la landon.
我要定你的境界,从红海直到非利士海,又从旷野直到大河。我要将那地的居民交在你手中,你要将他们从你面前撵出去。
Kaj Mi faros viajn limojn de la Ruĝa Maro ĝis la Maro Filiŝta, kaj de la dezerto ĝis la Rivero; ĉar Mi transdonos en viajn manojn la loĝantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaŭ vi.
不可和他们并他们的神立约。
Ne faru interligon kun ili nek kun iliaj dioj.
他们不可住在你的地上,恐怕他们使你得罪我。你若事奉他们的神,这必成为你的网罗。」
Ili ne loĝu en via lando, por ke ili ne pekigu vin kontraŭ Mi; se vi servos iliajn diojn, tio fariĝos kaptilo por vi.