Exodus 2

有一个利未家的人娶了一个利未女子为妻。
Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon Leviidinon.
那女人怀孕,生一个儿子,见他俊美,就藏了他三个月,
Kaj la virino gravediĝis, kaj naskis filon; kaj ŝi vidis, ke li estas bela, kaj ŝi kaŝis lin dum tri monatoj.
后来不能再藏,就取了一个蒲草箱,抹上石漆和石油,将孩子放在里头,把箱子搁在河边的芦荻中。
Sed ŝi ne povis plu kaŝi lin, tial ŝi prenis por li keston el kanoj kaj ĉirkaŭŝmiris ĝin per asfalto kaj peĉo, kaj metis tien la infanon kaj metis ĝin inter la kanojn sur la bordo de la Rivero.
孩子的姊姊远远站著,要知道他究竟怎么样。
Kaj lia fratino stariĝis malproksime, por sciiĝi, kio fariĝos kun li.
法老的女儿来到河边洗澡,她的使女们在河边行走。她看见箱子在芦荻中,就打发一个婢女拿来。
Kaj la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la Rivero, kaj ŝiaj servantinoj iradis sur la bordo de la Rivero. Ŝi ekvidis la keston meze de la kanoj, kaj ŝi sendis sian sklavinon, ke ŝi ĝin prenu.
她打开箱子,看见那孩子。孩子哭了,她就可怜他,说:「这是希伯来人的一个孩子。」
Ŝi malfermis, kaj ekvidis la infanon; ĝi estis knabeto, kiu ploris. Kaj ŝi kompatis lin, kaj diris: Ĝi estas el la Hebreaj infanoj.
孩子的姊姊对法老的女儿说:「我去在希伯来妇人中叫一个奶妈来,为你奶这孩子,可以不可以?」
Tiam lia fratino diris al la filino de Faraono: Ĉu mi iru kaj voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke ŝi nutru por vi la infanon?
法老的女儿说:「可以。」童女就去叫了孩子的母亲来。
Kaj la filino de Faraono diris al ŝi: Iru. Kaj la knabino iris kaj vokis la patrinon de la infano.
法老的女儿对她说:「你把这孩子抱去,为我奶他,我必给你工价。」妇人就抱了孩子去奶他。
Kaj la filino de Faraono diris al ŝi: Prenu ĉi tiun infanon kaj nutru ĝin por mi, kaj mi pagos al vi. Kaj la virino prenis la infanon kaj nutris ĝin.
孩子渐长,妇人把他带到法老的女儿那里,就作了她的儿子。她给孩子起名叫摩西,意思说:「因我把他从水里拉出来。」
Kiam la infano grandiĝis, ŝi alportis lin al la filino de Faraono, kaj li fariĝis filo por ŝi, kaj ŝi donis al li la nomon Moseo, dirante: El la akvo mi lin eltiris.
后来,摩西长大,他出去到他弟兄那里,看他们的重担,见一个埃及人打希伯来人的一个弟兄。
En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis, ke Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj.
他左右观看,见没有人,就把埃及人打死了,藏在沙土里。
Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kaŝis lin en la sablo.
第二天他出去,见有两个希伯来人争斗,就对那欺负人的说:「你为什么打你同族的人呢?」
Kaj li eliris en la sekvanta tago, kaj vidis, ke du Hebreoj malpacas. Kaj li diris al la ofendanto: Kial vi batas vian proksimulon?
那人说:「谁立你作我们的首领和审判官呢?难道你要杀我,像杀那埃及人吗?」摩西便惧怕,说:「这事必是被人知道了。」
Kaj tiu diris: Kiu faris vin estro kaj juĝanto super ni? ĉu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris: Videble la afero fariĝis sciata.
法老听见这事,就想杀摩西,但摩西躲避法老,逃往米甸地居住。
Kaj Faraono aŭdis pri tiu afero kaj deziris mortigi Moseon. Sed Moseo forkuris de Faraono kaj ekloĝis en la lando Midjana, kaj li loĝis apud puto.
一日,他在井旁坐下。米甸的祭司有七个女儿;她们来打水,打满了槽,要饮父亲的群羊。
La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj ĉerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la ŝafojn de sia patro.
有牧羊的人来,把她们赶走了,摩西却起来帮助她们,又饮了她们的群羊。
Sed venis la paŝtistoj kaj forpelis ilin. Tiam Moseo leviĝis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn ŝafojn.
她们来到父亲流珥那里;他说:「今日你们为何来得这么快呢?」
Kiam ili venis al sia patro Reuel, li diris: Kial vi tiel baldaŭ venis hodiaŭ?
她们说:「有一个埃及人救我们脱离牧羊人的手,并且为我们打水饮了群羊。」
Kaj ili diris: Iu Egipto savis nin el la manoj de la paŝtistoj, kaj li eĉ ĉerpis por ni kaj trinkigis la ŝafojn.
他对女儿们说:「那个人在那里?你们为什么撇下他呢?你们去请他来吃饭。」
Tiam li diris al siaj filinoj: Kie do li estas? kial vi forlasis tiun homon? voku lin, ke li manĝu panon.
摩西甘心和那人同住;那人把他的女儿西坡拉给摩西为妻。
Kaj Moseo konsentis loĝi ĉe tiu homo; kaj tiu donis sian filinon Cipora al Moseo.
西坡拉生了一个儿子,摩西给他起名叫革舜,意思说:「因我在外邦作了寄居的。」
Kaj ŝi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Gerŝom, ĉar li diris: Fremdulo mi estis en lando fremda.
过了多年,埃及王死了。以色列人因做苦工,就叹息哀求,他们的哀声达于 神。
Post longa tempo mortis la reĝo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj ĝemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio.
 神听见他们的哀声,就记念他与亚伯拉罕、以撒、雅各所立的约。
Kaj Dio aŭdis ilian ĝemadon, kaj Dio rememoris Sian interligon kun Abraham, Isaak, kaj Jakob.
 神看顾以色列人,也知道他们的苦情。
Kaj Dio rigardis la Izraelidojn, kaj Dio rememoris ilin.