Exodus 18

摩西的岳父,米甸祭司叶忒罗,听见 神为摩西和 神的百姓以色列所行的一切事,就是耶和华将以色列从埃及领出来的事,
Jitro, la Midjana pastro, la bopatro de Moseo, aŭdis ĉion, kion la Eternulo faris al Moseo kaj al Sia popolo Izrael, ke la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo.
便带著摩西的妻子西坡拉,就是摩西从前打发回去的,
Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, prenis Ciporan, la edzinon de Moseo, kiun tiu forlasis;
又带著西坡拉的两个儿子,一个名叫革舜,因为摩西说:「我在外邦作了寄居的」;
kaj ŝiajn du filojn, el kiuj unu havis la nomon Gerŝom; ĉar la patro diris: Mi estis fremdulo en fremda lando;
一个名叫以利以谢因为他说:「我父亲的 神帮助了我,救我脱离法老的刀。」
kaj la dua havis la nomon Eliezer, ĉar tiu diris: La Dio de mia patro helpis min, kaj savis min kontraŭ la glavo de Faraono.
摩西的岳父叶忒罗带著摩西的妻子和两个儿子来到 神的山,就是摩西在旷野安营的地方。
Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, kun liaj filoj kaj lia edzino venis al Moseo en la dezerton, kie li staris tendare ĉe la monto de Dio.
他对摩西说:「我是你岳父叶忒罗,带著你的妻子和两个儿子来到你这里。」
Kaj li dirigis al Moseo: Mi, via bopatro Jitro, venas al vi, kaj ankaŭ via edzino kaj ŝiaj du filoj kun ŝi.
摩西迎接他的岳父,向他下拜,与他亲嘴,彼此问安,都进了帐棚。
Tiam Moseo eliris renkonte al sia bopatro kaj profunde salutis lin kaj kisis lin, kaj ili demandis sin reciproke pri la farto kaj eniris en la tendon.
摩西将耶和华为以色列的缘故向法老和埃及人所行的一切事,以及路上所遭遇的一切艰难,并耶和华怎样搭救他们,都述说与他岳父听。
Kaj Moseo rakontis al sia bopatro ĉion, kion la Eternulo faris al Faraono kaj al la Egiptoj pro Izrael, kaj ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj trafis ilin dum la vojo kaj el kiuj la Eternulo ilin savis.
叶忒罗因耶和华待以色列的一切好处,就是拯救他们脱离埃及人的手,便甚欢喜。
Jitro ĝojis je la tuta bono, kiun la Eternulo faris al Izrael, savinte lin el la mano de la Egiptoj.
叶忒罗说:「耶和华是应当称颂的;他救了你们脱离埃及人和法老的手,将这百姓从埃及人的手下救出来。
Kaj Jitro diris: Benata estu la Eternulo, kiu savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la mano de Faraono, kaj kiu savis la popolon el sub la mano de la Egiptoj.
我现今在埃及人向这百姓发狂傲的事上得知,耶和华比万神都大。」
Nun mi scias, ke la Eternulo estas pli granda ol ĉiuj dioj; ĝi estas pro tio, ke tiuj malbonintencis kontraŭ ili.
摩西的岳父叶忒罗把燔祭和平安祭献给 神。亚伦和以色列的众长老都来了,与摩西的岳父在 神面前吃饭。
Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, alportis al Dio bruloferon kaj buĉoferojn; kaj Aaron kaj ĉiuj ĉefoj de Izrael venis, por manĝi panon kun la bopatro de Moseo antaŭ Dio.
第二天,摩西坐著审判百姓,百姓从早到晚都站在摩西的左右。
La sekvantan tagon Moseo sidiĝis, por juĝi la popolon; kaj la popolo staris antaŭ Moseo de la mateno ĝis la vespero.
摩西的岳父看见他向百姓所做的一切事,就说:「你向百姓做的是什么事呢?你为什么独自坐著,众百姓从早到晚都站在你的左右呢?」
Kaj la bopatro de Moseo vidis ĉion, kion li faras por la popolo, kaj diris: Kio estas tio, kion vi faras al la popolo? kial vi sola sidas kaj la tuta popolo staras antaŭ vi de mateno ĝis vespero?
摩西对岳父说:「这是因百姓到我这里来求问 神。
Tiam Moseo diris al sia bopatro: La popolo venas al mi, por demandi Dion.
他们有事的时候就到我这里来,我便在两造之间施行审判;我又叫他们知道 神的律例和法度。」
Kiam fariĝas inter ili ia afero, ili venas al mi; kaj mi juĝas inter unu kaj alia, kaj mi sciigas la leĝojn de Dio kaj Liajn instruojn.
摩西的岳父说:「你这做的不好。
Sed la bopatro de Moseo diris al li: Ne bona estas la afero, kiun vi faras.
你和这些百姓必都疲惫;因为这事太重,你独自一人办理不了。
Senfortiĝos vi kaj ĉi tiu popolo, kiu estas kun vi; ĉar la afero estas tro malfacila por vi; vi ne povas plenumi ĝin sola.
现在你要听我的话。我为你出个主意,愿 神与你同在。你要替百姓到 神面前,将案件奏告 神;
Aŭskultu mian voĉon, mi donos al vi konsilon, kaj Dio estos kun vi. Vi estu por la popolo perulo antaŭ Dio, kaj prezentu la aferojn al Dio.
又要将律例和法度教训他们,指示他们当行的道,当做的事;
Instruu al ili la leĝojn kaj instruojn, kaj montru al ili la vojon, kiun ili devas iri, kaj la farojn, kiujn ili devas fari.
并要从百姓中拣选有才能的人,就是敬畏 神、诚实无妄、恨不义之财的人,派他们作千夫长、百夫长、五十夫长、十夫长,管理百姓,
Kaj vi elserĉu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn.
叫他们随时审判百姓,大事都要呈到你这里,小事他们自己可以审判。这样,你就轻省些,他们也可以同当此任。
Kaj ili juĝadu la popolon en ĉiu tempo; ĉiun grandan aferon ili venigu al vi, sed ĉiun malgrandan aferon juĝu ili; tiel fariĝos pli facile al vi, kaj ili portos kun vi.
你若这样行, 神也这样吩咐你,你就能受得住,这百姓也都平平安安归回他们的住处。」
Se vi tion faros kaj Dio al vi ordonos, tiam vi povos resti forta, kaj ankaŭ ĉi tiu tuta popolo venos al sia loko en paco.
于是,摩西听从他岳父的话,按著他所说的去行。
Moseo obeis la voĉon de sia bopatro, kaj faris ĉion, kion tiu diris.
摩西从以色列人中拣选了有才能的人,立他们为百姓的首领,作千夫长、百夫长、五十夫长、十夫长。
Kaj Moseo elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo, milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj.
他们随时审判百姓,有难断的案件就呈到摩西那里,但各样小事他们自己审判。
Kaj ili juĝadis la popolon en ĉiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj ĉiun aferon malgrandan juĝadis ili.
此后,摩西让他的岳父去,他就往本地去了。
Kaj Moseo lasis sian bopatron foriri, kaj tiu iris en sian landon.